Ensaluto

Subtenu!

Ĉiuj servoj de Esperanto.com estas senpagaj. Ni bezonas monon por domajno, servilo kaj multaj aliaj elspezoj! Vi povas donaci:

1.Pere de UEA-konto: esco-b
2.Pere de PayPal sistemo
Klaku suban butonon por donaci!


Ĉiu donacinto iĝas subtenanto kaj ricevas specialan bildeton en la profilo: Pliaj detaloj

Novjaro

Feliĉan novjaron, Feliĉan novan jaron, happy new year en esperanto

Saluton, kaj feliĉan novjaron.

Ne plu por aldoni:

bildo de Pablo

Gratulon

    Al ĉiu, kiu ĉi tie estas aŭ male, kiu min scias aŭ male, kiu la tekston legas aŭ male, mi volas al vi grandan feliĉon. Estu viva kaj sana, bona kaj bela, amata kaj amanta, bonvivu kara amiko. Mi deziras, ke malfeliĉo preteru vian hejmon, estu ĉio, kio vi volas, kaj ne estu ĉio, kion vi ne volas.

    Feliĉan novan jaron.

Al Lastor

bildo de Dmitro

novjaraj celoj por 2011

el verdeskribitaj sensencaĵoj:

 


  • konservi monon!!!!!
  • akiri aŭstralian vizon por partneroj.
  • akiri plentempan laboron.
  • ŝanĝu la manĝaĵon de Fae (kato) al kruda manĝaĵo.
  • vojaĝi kun David. ♥♥♥
  • daŭrigi kutiman kuiradon.
  • ĝisdatigi almenaŭ 3 el miaj blogoj..........
  • PLI OFTE ENMETI FOTOJN EN MIAJN (skribitajn) E-BLOGAĴOJN.

 

ĉu mi faras tro multe da celoj....? espereble ne. la plej malfacila celo estas la unua..... *suspiregas*

 

parenteze, mi faris mallongegan simplan videon (mi nomas ĝin "kvazaŭa televid-reklamaĵo") pri mia katoblogo: http://www.youtube.com/watch?v=ti4mjvScH4E

bildo de noktema

videoblogo: feliĉan novjaron + kato + nova blogo

el verdeskribitaj sensencaĵoj:


(dufoje klaku la filmeton por spekti ĝin pli grande)

la nova blogo pri la kato Fae troviĝas ĉi tie: http://lifewithfae.blogspot.com

bildo de noktema

Novjarbonon!

Novjarbenon!!!
 "Esperanto.com" estas de multaj flankoj tre oportuna por aktiva esperantista interkomunikado. Inter aliaj komfortaĵoj al mi plaĉas la ĉarma ebleco de la e-retumejo tuj prezenti esperantajn tekstojn kun ĉapeligo de ĉiuj ĉapel-literoj. Ja ne ĉiam eblas prezenti ilin pro manko de esperanto-literaj klavaroj por diversaj komputiloj kaj miniaturaj diĝitaj aparatoj (poŝtelefonoj, polmokomputiloj ktp). La ĉapeliga ebleco kontribuas al pli rapida kaj pli ĝisdata interŝanĝo per komunikaĵoj, kaj tial la paĝaro de "Esperanto.com" aspektas ĉiam aktuala kaj refreŝigita. Min tre ĉagrenos la fakto, ke malaperos iam ne nur paĝaro mem, sed la facile retrovebla (kaj rememorebla) domajn-nomo de nia unika "esperanto.com"! Okaze de la Nova Jaro mi deziras al nia kara -Esperanto.com- ankaŭ al ĉiuj samretumantoj longan kaj riĉan plu vivadon kun la eferveske junega sano! Ĝis novaj atingoj en la jaro 2011! Amike via: gazizi.


bildo de Poeto
Abonrilata enhavo


povigita de