Ensaluto

oficejo

bildo de lariko

Ŝerco: Orelringo

Viro aperis ĉe sia oficejo portanta orelringon.  Estis aliaj viroj en la oficejo kiuj portis orelringojn, sed tiu viro ŝajnis tre konservativa kaj severmora, kaj la orelringo estis tre ina.  Ĉiu estis scivolema, sed ĉiu estis tro ĝentila por pridemandi. 

Fine, iu kuraĝis demandi.  "Kiam vi komencis porti orelringon?"

"Ekde tiam, kiam mia edzino trovis ĝin en nia aŭto."

Abonrilata enhavo


povigita de