Ensaluto

Patric

bildo de VINILKOSMO

Apero de la 1a albumo de la "Promeskampanjo" - "Okcitanio" de PATRIC

Karaj muzikŝatantoj,

La unua albumo preparita kadre de la Promeskampanjo lanĉita de Vinilkosmo,
nun pretas.
Kompreneble la promeskampanjo daŭre validas kaj eĉ nova artisto (baRok'
- metalo el Brazilo) eniris ĝin kun nova albumprojekto.

Por pliaj informoj kaj partopreni la promeskampanjon bonvolu konsulti
la dokumenton ĉe:http://goo.gl/5pvMO

Ĵus alvenis la albumo "Okcitanio" de la okcitana kantisto PATRIC realigita
sub la arta reĝisorado de JoMo laŭ la adaptoj de Ludmila Novikova.

La KD jam estas disponebla en la reta diskoservo ĉe:

Vi povas legi pri la artisto en la artista paĝo ĉe
http://www.vinilkosmo-mp3.com/patric-c-76_198.html

kaj por aŭskulti kaj akiri la bit-albumon elŝute laŭ mp3 aŭ ogg formatoj klaku ĉe:
bildo de VINILKOSMO

Informletero de Vinilkosmo N-ro 33 Aprilo 2012

Saluton !
La fajro en kelkaj ejoj ĉe Vinilkosmo kaŭzis grandajn zorgojn kaj eluzon de multa energio
en la fino de la pasinta jaro. Sed la unua trimonato de 2012 estas tre riĉa je projektoj kaj
novaĵoj. Kaj do ni havas la jenan okazon paroli al vi pri pli ĝojaj perspektivoj.

La ĉefa evento estas sendube la publikiĝo de la unua tutesperanta albumo de Zhou-Mack
Mafuila. Li estas delonga muzikisto kun muzikaj kaj kulturaj radikoj tro diversaj por
prirakonti alie ol en la lingvo por ĉiuj. Li estas absolute malkovrenda!

Ankaŭ Eterna Rima preparas surprizon por la venonta monato, kaj konfirmas la ĉeeston
de hiphopo en la vasta kantmuzika horizonto en esperanto. Li ofertas kaptindan
ekskluzivaĵon dum la tuta monato majo.

Malsupre ni prezentas kelkajn videofilmojn kaj muzikeltiraĵojn, kaj ankaŭ novan
aŭskultindan retradion.

Ni esperas ke vi pasigos agrablan momenton de senstreĉiĝo!

************

Vinilkosmo-Novaĵoj

*******************


Originoj - Zhou-Mack Mafuila - vkkd 110

IREM de la 22a ĝis la 26 a de aprilo 2011 en Seto ĉe Mediteraneo

La kongresa renkontiĝo de 2011 ne maltrafebla kun

ARTA PROGRAMO RIĈOPLENA, (kunvenoj, prelegoj, ekskursoj, filmo, teatro, koncertoj)

Interasocia kongreso IREM de la 22a ĝis la 26 a de aprilo 2011 en Seto ĉe mediteraneo.

La arta programo de IREM estos kaj danciga kaj etosiga kun elstaraj esperanto-artistoj kiuj prezentiĝos :
- FAMo
- Jacques Yvart kun koncerto omaĝe al Georges Brassens (estos la datrevena jaro Brassens)
- Kaj Tiel Plu
- Kapriol' !
- Patric
- Teatro-Trupo de Tuluzo
- JoMo kaj Solniŝka

- Dominique Gautier prezentos sian filmon pri la Esperanto-movado premiere.

Ĉio pri IREM disponeblas ĉe :

http://esperanto.sete2011.free.fr/irem.php?Lingvo=eo&Temo=Bonvenon

ALIĜU TUJ antaŭ ol tro malfruos !!!

bildo de VINILKOSMO

IERM de la 22a ĝis la 26 a de aprilo 2011 en Seto ĉe Mediteraneo

La kongresa renkontiĝo de 2011 ne maltrafebla kun

ARTA PROGRAMO RIĈOPLENA, (kunvenoj, prelegoj, ekskursoj, filmo, teatro, koncertoj)

Interasocia kongreso IERM de la 22a ĝis la 26 a de aprilo 2011 en Seto ĉe mediteraneo.

La arta programo de IREM estos kaj danciga kaj etosiga kun elstaraj esperanto-artistoj kiuj prezentiĝos :
- FAMo
- Jacques Yvart kun koncerto omaĝe al Georges Brassens (estos la datrevena jaro Brassens)
- Kaj Tiel Plu
- Kapriol' !
- Teatro-Trupo de Tuluzo
- JoMo kaj Solniŝka

- Dominique Gautier prezentos sian filmon pri la Esperanto-movado premiere.

Ĉio pri IREM disponeblas ĉe :

http://esperanto.sete2011.free.fr/irem.php?Lingvo=eo&Temo=Bonvenon

ALIĜU TUJ antaŭ ol tro malfruos !!!

bildo de VINILKOSMO
Abonrilata enhavo


povigita de