Ensaluto

PEJ

bildo de LukiZ

PEJ post la kunveno: novaj prezidantino, emblemo kaj regularo

PEJ-emblemoMultajn ŝanĝojn enkondukis kunveno de PEJ okazinta en Bjalistoko. Nia organizo havas novan prezidantinon – Agnieszka Mozer el Varsovio. Ni elektis novan emblemon, projektitan de Przemek Wierzbowski. Ni finverkis kaj aprobis novan regularon de PEJ. Ni diskutis pri aliĝo al kunfondata de ni Pola Konsilio de Junularaj Organizoj. Ni pritraktis evoluigon de nia loka agado kaj formis kelkajn laborgupojn okupiĝantajn pri konkretaj projektoj, kiel instrumaterialoj, Eŭropa Volontula Servo kaj informmaterialoj pri PEJ. Dum paŭzo ni partoprenis urban ludon.

Pliajn informojn pri nia renkontiĝo kaj ties rezultoj eblas trovi en raporto de la kunveno kaj protokolo de la komitatkunveno (protokolo nur pole).

bildo de Dima Ŝevĉenko

Fotokonkurso de PEJ finita

Peter Baláž el Slovakio venkis en la fotokonkrso “Esperantaĵoj de PEJ”. Pola Esperanto-Junularo dum lastaj jaroj, produktis kelkajn esperantaĵojn: T-ĉemizojn por Ago-Semajno 2006 kaj Internacia Junulara Kongreso 2009, verŝajne plej famajn “Lingva revolucio” kaj plej laste ankaŭ malfermilojn “Esperanto - Probably the best language in the world”. En la konkurso ni premiis fotojn kun la esperantaĵoj, kiuj estis la plej interesaj, faritaj en plej neordinaraj lokoj.

Premiitajn fotojn eblas vidi en la paĝo kun rezultoj de la konkurso.

bildo de LukiZ

PEJ kunvenis en Varsovio

PEJ-kunveno Komence de majo en Varsovio okazis kunveno de Pola Esperanto Junularo. Dum ĝi ni resumis lastajn du jarojn de nia organizo kaj elektis estraron por la sekva oficperiodo. La kunvenon partoprenis 30 personoj.

Ni invitas Vin konatiĝi kun raporto pri la kunveno kaj trarigardi fotojn de la evento.

Krome haveblas ankaŭ raporto pri agado de la estraro en la oficperiodo 2008-2010.

bildo de LukiZ

PEJ: Estrara raporto 2008-2010

Dum la ĵus okazinta kunveno oni interalie elektis novan estraron de Pola Esperanto-Junularo. Eniris ĝin:

  • Agnieszka Rzetelska (prezidanto)
  • Zuzanna Samborska (vicprezidanto)
  • Natalia Antolak (sekretario)
  • Leszek Dobrowolski (kasisto)
  • Przemek Wierzbowski (estrarano pri loka agado)
  • Łukasz Żebrowski (estrarano pri informado)

Detalaj informoj pri la kunveno aperos ĉi tie ene de kelkaj tagoj. Dume ni invitas vin konatiĝi kun raporto pri agado de la estraro en la oficperiodo 2008-2010.

bildo de Dima Ŝevĉenko

Esperanto.com estas amaskomunikila patrono de fotokonkurso “Esperantaĵoj de PEJ”

Fotokonkurso Pola Esperanto-Junularo lanĉas fotokonkurson pri esperantaĵoj de PEJ! Temas pri jenaj produktoj:

  • T-ĉemizo “Lingva revolucio”
  • T-ĉemizo “ijk09″
  • T-ĉemizo “Ago-Semajno 2006″
  • Botelmalfermilo “Esperanto - Probably the best language in the world”

    Ni atendas fotojn de la esperantaĵoj kaj…
    …plej neordinaraj lokoj
    …plej mojosaj situacioj
    …plej diversaj anguloj de la mondo
    …plej neforgeseblaj momentoj
    …plej strangaj kuntekstoj
    …plej famaj vidindaĵoj

    Pliaj detaloj ->

  • Kiu volas mojosan biermalfermilon?

    Biermalfermilo

    E@I ĵus lanĉis konkurson "Monato de Vikipedio". Ĝi celas instigi homojn al verkado de vikipediaj artikoloj. En aprilo oni povas kontribui al artikoloj el listo de 1000 plej gravaj artikoloj kiujn ĉiu Vikipedio havu kaj aliĝi al la konkurso. Inter la ĉefaj premioj estas libroj, T-ĉemizoj, DVD-j, sed ankaŭ partopreno en SES. Tamen eblas fondi ankaŭ individuajn premiojn, do jen mi faris :)

    Ĉiam veturante al iuj landoj mi havas problemon, ke mi ne scias kiujn lokajn bierojn mi provu, ĉar nenie estas bonaj informoj pri tio. Estus bone, se esperantistoj pli aktive skribu en vikipedio pri bieroj, por ke vizitonte iun landon oni antaŭe sciu kion serĉi en vendejoj. Do mian premion, kiu estos biermalfermilo "Esperanto - Probably the best language in the world" (en la foto), ricevos plej bona kontribuo al la artikolo pri biero. Se vi volas gajni biermalfermilon - kontribuu! :)

    Cetere, post kelkaj tagoj anonciĝos alia konkurso, ĉi-foje organizata de PEJ, kie ankaŭ eblos gajni tiun malfermilon (sed ne nur), do sekvu la novaĵojn.

    bildo de LukiZ
    bildo de LukiZ

    Junulara E-Semajno por la unua fojo

    JES 2009

    Pli ol 200 gejunuloj el tuta Eŭropo festis novjaron en Zakopane dum la aranĝo organizita de Pola kaj Germana Esperanto-Junularoj kaj klubo Varsvia Vento. Ene de tiu semajno okazis pluraj koncertoj, teatraĵoj kaj ekskursoj, sed ankaŭ diskutoj, prelegoj kaj debatoj. La unua JES okazis inter la 26-a de decembro 2009 kaj 3-a de januaro 2010. Ĝi estas kuniĝo de du antaŭaj novjaraj junularaj esperanto-aranĝoj – la Ago-Semajno (AS) de Pola E-Junularo kaj la Internacia Seminario (IS) de Germana E-Junularo, kiuj okazadis aparte ĝis la jaro 2008. Pli detale pri la evento legu en artikolo pri la 1-a Junulara E-Semajno.

    bildo de LukiZ

    Neatendita amaskomunikila sukceso

    PEJ-evento en Yahoo

    Pola Esperanto-Junularo, samkiel pluraj E-organizoj, preparis iun formon de solenaĵoj ligitaj kun 150-a naskiĝdatreveno de Zamenhof. Ni celis ĉefe eksteran agadon kaj koncentriĝis pri kelkaj vendejoj en Varsovio, proksime de loĝloko de Zamenhof. Tie ĉe diversaj vendataj varoj, anstataŭ la polaj, aperis etikedoj kun iliaj nomoj en Esperanto. Pli detale pri tio oni povas legi en paĝaro de PEJ kaj vidi fotojn de la evento. Apartan atenton meritas amaskomunikila sukceso, kiun ni iom neatendite atingis. Pri la evento informis kelkaj varsoviaj kaj tutlandaj gazetoj kaj radioj. Krome inter ĵurnalistoj estis reprezentantoj de Associated Press. Ankaŭ ili raportis pri tio kaj kion mi vidis sekvan tagon en interreto?

    bildo de LukiZ

    Grafitio Esperante

    Grafitio Esperante

    Temas pri septembraj laborrenkontoj, kiujn ni faris kune kun Historia Muzeo de Polaj Judoj. Ili rilatis al Esperanto kompreneble kaj plej interesa parto por mi estis preparado de grafitio-ŝablonoj rilataj al ideoj de Esperanto. Ĝenerale kunlaboro kun infanoj kaj gejunuloj dum tiuj kelkaj tagoj estis tre interesa, sed samtempe ankaŭ laciga ;)

    bildo de LukiZ

    Internacia Junulara Kongreso - el "kuireja" vidpunkto

    Ĉi-jare mi certe ne tiom detale skribos pri IJK, kiel pasintjare. Kialo estas simpla - mi apenaŭ partoprenis ĝin ;) Se iu deziras legi plenan raporton mi rekomendas tiun verkitan de Marek kaj mi, kiu troviĝas en paĝaro de PEJ aŭ iun ajn troveblan en eĥoj de IJK. Jen sekvas mia subjektiva kaj malkompleta raporteto el vidpunkto de organizanto.

    Abonrilata enhavo


    povigita de