Ensaluto

pilkoj

bildo de hxod

Kiel ĵongli per tri pilkoj (Akvofalo)

Baza movo per tri pilkoj (akvofalo)

Vi jam havas kelkajn citronojn en via manoj (pilkoj ankaŭ funkcios), kaj nun vi volas ekĵongli, ĉu ne? Do, la unua paŝo estas lerni kiel fari la "akvofalon".
Estas tre facile, nur vidu la videeton kiun mi ŝtelis el Vikipedio. Mi eksplikas ĉi tie por tiuj kiuj estas dekstremuloj, sed la samo aplikiĝas al maldekstremuloj (evidente ŝanĝu la flankojn). Kaj se oni volas daŭre ĵongli, oni nepre fariĝos tiom ambaŭflankemaj kiel eble, tial tio ne tiom gravas, ehe. :P

Do, teorie:

 

  • Tenu 2 pilkojn en la dekstra mano kaj unu pilko en la malmaldekstra
  • Lanĉu UNU el la du pilkoj de l` dekstra mano
  • Kiam ĝi atingas la sian plej supron (en tiu momento kiam ĝi ekfalas), lanĉu la pilkon el la maldekstra mano samniere
  • Kiam ĝi ekfalas, lanĉu la lastan pilkon kiu estas en via dekstra mano
  • Daŭrigu la movadon kaj la rezulto estos simila al tiu de la videeto

Klopodu lanĉi ĉiujn en la sama alteco kaj en la sama rapideco, alimaniere vi facile perdiĝos. :P

bildo de hxod

Kiel fari pilkojn por ĵonglado

 

Se vi volas ekĵongli tio estas tre facile: kondiĉe ke vi ne ekfaru kun tranĉiloj, ehe. Por komenci, vi povas uzi tenispilkojn, pomojn, oranĝojn, aŭ eĉ ĉiuj samtempe. Tenispilkoj povas esti problemo al tiuj kiuj havas malgrandajn manojn kaj kiam ili falas... veeee, ekkuru por trovi ilin! SED tamen, ĉi tie mi tradukas al esperanto kiel fari malmultkostajn pilkojn por ekpratiki ĵongladon (jam estas multaj plurlingvaj "kiel fari" en interreto, sed mi ne trovis en e-o). Mi trovis bonegan (kaj amuzan) videon en Youtube, per ĝi ne necesas kompreni la lingvon, nur aspekti ĝin: http://www.youtube.com/watch?v=PLxuPeTsgQk
Do, por komenci jen ĉion kion vi bezonos:

 

  • Balonoj
  • Farĉo kiel rizo/sablo/salo aŭ io simila
  • Ia plastiko, uzata por konservi manĝaĵojn ktp (kontrolu en la video)
  • Tondilo

Vidu la videon kaj legu la suban tekston okaze de ia dubo.

Kiel fari:

 

  • Enmetu la farĉon en la plastiko kaj pilkigu ĝin tiom granda kiom vi volas
  • Blovu la balanon por streĉi ĝin
  • Tondu la supran parton (kie oni blovas ĝin)
  • Konvru la plastikfarĉon kun la balono kiun vi tondis
  • Faru tion plurfoje
  • Faru aliajn du pilkojn
  • Ekĵonglu!

Mi tre ŝatas tiajn ĉi pilkojn, ĉar kiam ili falas, ili ne forkuras, kaj estas tre malmultkostaj. Sed estas aliaj manieroj por fari pilkojn kiujn mi neniam provis. Poste eblas aperigi artikolojn pri kiel fari aliajn, kiu scias? :P

Se vi trovis alian manieron por fari: diskonigu! Se vi trovis dubon, nur maldubiĝu ĉi tie komunume, ehe.

 

Sammondane,

Ĥod

Abonrilata enhavo


povigita de