Ensaluto

poemo

Ribelo

 

jen poemo de Jules Supervielle (franca-urugvaja poeto 1884-1960), kiun mi provis traduki

 

 

Ribelo

 

mi vidis bonajn homojn perei pro torturo,

infanetajn ridetojn viŝitaj de teroro

kaj bluegajn okulojn pograde estingiĝi

ne sciantaj mensogi nek kapablaj ŝajnigi.

 

Mi vidis parfumojn de vento balaitajn

velkintajn rozojn kaj foliarojn mortajn,

ankaŭ brulantajn plorojn, tro grandajn kordolorojn

tro da sango elflui el honestulaj koroj.

 

Mi vidis por nutri sin virinojn devigitaj

prostituiĝi, kaj ve! morti infanoj multaj

ĉe laboro, oldulojn kun senkarnaj vizaĝoj

daŭre strebantaj apud siaj atendantaj tomboj.

 

Kaj ĉar mi ĉiam sentas malsaton kaj maljuston

Ĉar mi vidas etulon premita de grandulo

Kiam juro forsvenis pro forto kaj malvirto,

Mi ne kredas je io, krom ja je nenieco

bildo de Tjeri

Hometo

Mi kuŝas en malhel', sekura
For de l' ekstera ĥaoso;
Nerompita trankvilec' plezura;
Perfekta kvieta etoso.
-
Jen mia vivo, hor' post horo;
Nenion alian mi konas.
Kaj bato de l' patrina koro
Tre trankvilige sonas.
-
Spaco malgranda ja larĝas sufiĉe
Por teni min nun en komforto;
Mi suĉas dikfingron, ridetas feliĉe,
Kaj tute ne zorgas pri l' sorto.
-
Jen kiel skribiĝas la unua viv-paĝo
De libro tre longa, mi esperas;
Jen la plej paca, trankvila viv-aĝo
De l' tuta homvivo surtera.
-

bildo de Christa627

Hejmsopira En Marto

Tiun ĉi kanton mi komencis verki pasint-marte, kiam estis neĝventego. Mi kreskiĝis en Oregono, sed antaŭ nelonge mia familio transloĝiĝis al Koloradio. En marto, estas printempo en Oregono, sed ankoraŭ vintro en Koloradio :-(  La versaĵon oni povas kanti laŭ la melodio "Red River Valley".

 

 

Hejmsopira En Marto

 

Ho-o mankas al mi Oregono;

Estas vintre ankoraŭ ĉe mi.

Ho-o mankas al mi bela sono

De la birdoj kun dolĉa melodi'.

 

Mi ja scias, ke nun estas floroj

Kiuj floras kun dolĉa arom',

Kaj mi revas pri l' belaj koloroj

De la ĝardeno antaŭ la dom'.

 

Jen ekstere la neĝo kaj vento

Daŭre venas kaj tuj blovas for;

Jen interne la malĝoja sento

Pro la forta sopiro en kor'.

 

Mi revenos al vi, Oregono!

Estas vi vere hejmo por mi.

Jes, se baldaŭ aŭ ne; sen, kun mono,

Mi ja trovos la vojon al vi!

 

--Christa Hansberry

 

 

bildo de Christa627

La kato kaj la suno

La kato kaj la suno

 

Malfermiĝis katokuloj
La suno tien eniris
Refermiĝis katokuloj
La suno en ili restis
Tial en vespera dumo
Kiam vekiĝas la kato
Vidiĝas en la mallumo
Ej! duobla sunagato.

 

Maurice Carême (1899-1978, belga poeto)

bildo de Tjeri

Hajkoj birdaj

Kriis hieraŭ

Revenintaj apusoj.

Varmeco baldaŭ!

(majo 2010)

 

Malgraŭ blueco

La saguloj foriris,

Maljen ĝojkrioj...

(aŭgusto 2011)

 

Briza sereno

Susuras sonĝon siblan:

Pepas paruoj

(2011)

 

Ombro sur suno...

Super stoplejo flava

Cirkuo soras.

(somero 2012)

bildo de Tjeri

La konkeristoj (Jose Maria de Heredia)

La konkeristoj

 

Same kiel falkaro el la nutrejo naska,

Lacegaj pro portado de nobelaj mizeroj,

El Palos' kaj el Moger', soldatoj kaj ŝipestroj

Iris pro revebrio de herogloraj taskoj

 

Ili iris konkeri la famegan metalon,

Kiun Cipango gardis en malproksimaj minoj,

Kaj alizeaj ventoj iliajn mastojn klinis

Ĉe la mistera rando de la mondo feŭdala.

 

Vespere revis ili pri morgaŭoj epikaj,

Dum lumo fosforeska de marbluo tropika

Ĉarmis dormon ilian per orplena miraĝo;

 

Aŭ foje ĉe la pruo de blankaj karaveloj

Ili vidis leviĝi en ĉielo sovaĝa

El fundo de marego novajn stelojn fabelajn.

 

José Maria de Heredia

bildo de Tjeri

La kokcinelo (Victor Hugo)

Jen fama poemeto de Victor Hugo tirita el poemaro: Les Contemplations (La Kontempladoj), kiun mi provis traduki.


La kokcinelo

Io ekscitas, ŝi diris.
Kaj mi vidis ŝian kolon
Neĝan, kaj etan etulon
Ruĝan, kiu sur ĝi iris.

Mi devus, stulto aŭ saĝo
Ja timigas junuleton,
Pli kispeton ol insekton
Vidi sur ŝia vizaĝo.

Ĝi havis formon de konko
Ruĝa kun nigraj makuloj.
Sciuro, ĝiaj okuloj,
Kliniĝis el sia trunko.

 

La lipoj ĉi tie logis,
Mi apudis la anĝelon
Kaj prenis la kokcinelon,
Sed la kiso forflugis

El ĉielo la insekto
Protestis: Kiu mi estas?
La dibesteto asistas
Sed ja stultas la vireto.

 

bildo de Tjeri

La akvoguto (Victor Hugo)

Poemeto de Victor Hugo tirita de La Kontempladoj

El marmoro faletis la fonto
Al terura maro, pogutante.
Oceano, de l'ŝipisto la fato,
Diris: "Kion ci volas, plorante?

Mi estas timego kaj tempesto,
Mi finiĝas en la ĉielspaco.
Ĉu iel utilas etula esto,
Al mi, kiu estas giganteco?"

La fonto al abismo amara
Diris: "Mi donas al vi, silente,
Tion, kio mankas al Moŝto mara:
Iom da trinkebla akvo, pogute."

bildo de Tjeri

La mort du loup (Alfred de Vigny)

 

bildo de Tjeri

La Okulo de la Ventoj Ploras - 1 de 6

La Okulo de la Ventoj Ploras
 
 
 
La Ventoj komplotas
Vekiĝu, vekiĝu viro de l’sorĉo.
Kirlado, turnado, ĉagreno ĉeporde.
Kion vi faros al tiuj kiuj kuraĝas
renversi ŝamanon el sia lito.
Merlin leviĝis kun furiozo teruriga
kaj ordonis la pordojn estu duonofermaj.
Tiel ĉirkaŭ kaj ĉirkaŭ la ventoj iris
ĝis tute intervindataj senmova ili estis.
La sorĉisto parolas. “Kial ĉi-tiun vi aŭdacas?
Nun parolu ke mi respondu kaj havu mian dormadon,
aŭ senmova vi estos dum centjaroj.”
La ventoj ankoraŭ tremblantaj trovis ilian voĉon.
La planojn faritajn jam tute fuŝataj.
“Kian rajton havas homo regi ĉi-mondon,
niajn potencojn kontroli por fari siajn agojn?
Agoj ke certas ĉiuj nin detruos,
do liberigu nin tiel ke nin povos de homoj esti sen.”
“Tenu vian langon kaj aŭskulto bone.
Estas koston pagi por magion alvoki.”
La ventoj kun plektitaj langoj respondis,
“Al ia ajn kosto, jes ni diras!”
Merlin ridetas kaj voĉigas la sorĉon.
“Ĉiu vento estu bindata al estaĵo homa,
elekti unu momenton de unu tago.
Do elektu bone. Juĝu homaron.”
 
bildo de Garol_Mar
Abonrilata enhavo


povigita de