Ensaluto

poemo

La vivo estas via kanto

 

Neniam lasu la tonojn mutiĝi
Neniam lasu malĝojon venki
forgesu la mornan pasinton
lasu kantojn vin animi

 

La vivo prenas kaj la vivo donas
vi ne pensu pri aĵoj perditaj
la donacoj, kiuj venas, venas nun:
varmaj ventoj, brilanta sun'

 

Sentu la ritmon de la sekundoj
dum minutoj iĝas melodioj
la horojn plenigas akordoj
la tagoj estas simfonioj

 

La vivo estas via kanto
ĝin lasu en ĉiu momento
plenigi vian ĉambron
vin luli, bela amo

 

Enspiru la tonojn, la freŝan aeron,
plenigos ili la tutan animon
la muziko neniam mutiĝos
sed eterne plu sonos

 

 

bildo de Marko Praecano

La horloĝo de suno

 

bildo de Marko Praecano

Nur unu tago

La vivo estas kiel unu tago

la noktoj kiel momentoj

la horoj: korbatoj

de via koro kaj mia

 

 

bildo de Marko Praecano

Feliĉo kaj sufero

 

Feliĉo estas pli

ol nur manko de sufero
kaj sufero estas pli

ol nur manko de feliĉo
kaj tiuj du "pli"

povas kunekzisti
aŭ ambaŭ manki
en nia stranga mondo

de ridantaj melankoliuloj
plorantaj optimistoj
kaj palaj figuroj

sen esprimo
kiuj malrimarkitaj

nin preterpasas

ĉiutage sur la strato

 

 

 

 

bildo de Marko Praecano

La dudek-dua koncerto

 

bildo de Marko Praecano

Senbrilaj Hontaj Juveloj

Ĉu miaj okuloj direktiĝu al via tromp'?
 
Ĉu mia vido celu vian iluzion?
 
Ĉu miaj oreloj utilu por via bruo?
 
Ĉu mia mens' rezignu antaŭ ĉiuj viaj mensogoj?
 
 
Vi, hontinduloj, tute nesignifaj estuloj; blindaj, blindaj ĉiam, blindaj spirite ĝis ĉiam, vi ne povas rimarki mian sentemon, ne ankaŭ mian perceptemon.
 
Vi ne scias kion mi gardas en mi. Via ombro ne atingas la lumon de miaj korjuveloj. Pro tiuj juveloj mia haŭto bonodoregas. Tiu odoro estas la odor' de sentrudaj amoj.
 
 
Mi ne bezonas viajn juvelojn. Ili ne brilas.
bildo de Spirajn Senpretend

Limonado kun citrono

La amo de mia patrino estas tiel pura, ke ŝian vidkapablon akrigas (kvazaŭ ŝi estus aglo spirita). Tio estas kiel magia okazo ke malgraŭ miaj ruzaj intencoj kaŝi la malgajon de mia brusto, ŝi ĉiel vidas mian, laŭ ŝi travideblan spiriton... kaj tuj volas apliki medicinon.
 

Jam mi havas medicinon, patrino: vidi sendistre mian animon, rigardi al la plej profunda ejo en mia kor'... rezisti la primitivan vundon el la origino de mia estaĵo, ĝis tiam, kiam mi alvenos... al mi.
 

Tamen... la limonado kun citrono ankaŭ bonas. Dankon, panjo.

bildo de Spirajn Senpretend

La viro sen nomo

Li naskiĝis

sen nomo

 

Lian unuan nomon

al li donis la patrino

 

Lian duan nomon

al li donis la patro

 

Lian trian nomon

al li donis la instruisto

 

Lian kvaran nomon

li mem trovis

 

Lian kvinan nomon

al li donis la amantino

 

Lian sesan nomon

al li donis la gefiloj

 

Lian sepan nomon

al li donis la historiistoj

 

Sed en la tago,

kiam la historio

estis forgesita

li iĝis denove

viro sen nomo

 

 

bildo de Marko Praecano

Marŝu!

Marŝu! Ne turnu la kapon malantaŭe
Pilgrimo de l viv, ne sin distru
Un du tri... un du tri
Senhalte
Spiru
Elspiru
Inspiru
Ne la malvarmon de l nokto
ne la ŝtonojn de l voj
Vi sentas
Nur marŝu
Ĉu soifas
hungras
dormemas Vi?
Eĉ unu paŝo
sen marŝo
kaj la Granda Pilgrimo vin atingas
kaj vi falos
Morta

bildo de henrique.martins

"Sekundoj"

Sekundoj


Mia koro kaj miaj paŝoj
iradas en rondoj malantaŭ lia postsign'
Miaj piedoj kaj mia brusto...
kaj en mia dekstra pojno
batas vian malfruon...
Ĉu vi, mia karulo...
Ĉu vi ne venas?

 

bildo de Len Costa
Abonrilata enhavo


povigita de