Ensaluto

poezio

Hajkoj, malhajkoj kaj/aŭ hajkecaj poemetoj

Okej, mi decidis malobei parton de la unua devo de la Esperantisto (se iu ne konas la dek devojn de la Esperantisto jen ligilo al foto: https://www.flickr.com/photos/11397422@N08/14521870270/lightbox/ ) - temas pri „lasu la versfaradon al poetoj“

 

Do, en la literatura kurso dum la SES ni lernis iom pri hajkoj (http://eo.wikipedia.org/wiki/Hajko ) kaj malhajkoj. La lasta kaj plej grava regulo: vi rajtas fajfi pri la reguloj.

El tio rezultiĝis mia unua hajko en Esperanto (certe mi iam jam verketis germanan hajkon dum mia lerneja tempo):

 

Bruas la nokto

sendormiga varmec'.

Ĉu estas sonĝo?

 

Poste vekiĝis mia vortludemo, do jen kelkaj pliaj (kelkaj tute sen intencita senco, kelkaj kun. Divenu mem kiuj estas kiuj):

 

Vivo kaŝiĝas

sub la blanka kovril'.

Ĉu senutil'?

 

grizas la tagoj

ili ĉiam similas

vivo atendas

 

arĝentaj faloj

de ĉerizflorpetaloj

la luno dronas

 

la minutŝtelistino

anoncis ludon

mi volas partopreni

bildo de Sunjo

Suno, Plutono, Saturno al arkpafisto

Fajro, fajro, mi bezonas moderigi miajn ĉiujn esprimojn.

Akvo, akvo, mi bezonas reteni miajn profundanimajn esprimojn.

Tero, tero, mi bezonas ordigi kaj envojigi miajn esprimojn.

Paŝoj el retenata fajro.

Saĝe amasigi la fortojn.

Saĝe pafadi la sagojn.

Fajro amasigita estas la plej bona fajro.

 

Spiro ajna senpretende.

bildo de Spirajn Senpretend

La horloĝo de suno

 

bildo de Marko Praecano

Nur unu tago

La vivo estas kiel unu tago

la noktoj kiel momentoj

la horoj: korbatoj

de via koro kaj mia

 

 

bildo de Marko Praecano

Feliĉo kaj sufero

 

Feliĉo estas pli

ol nur manko de sufero
kaj sufero estas pli

ol nur manko de feliĉo
kaj tiuj du "pli"

povas kunekzisti
aŭ ambaŭ manki
en nia stranga mondo

de ridantaj melankoliuloj
plorantaj optimistoj
kaj palaj figuroj

sen esprimo
kiuj malrimarkitaj

nin preterpasas

ĉiutage sur la strato

 

 

 

 

bildo de Marko Praecano

La dudek-dua koncerto

 

bildo de Marko Praecano

La viro sen nomo

Li naskiĝis

sen nomo

 

Lian unuan nomon

al li donis la patrino

 

Lian duan nomon

al li donis la patro

 

Lian trian nomon

al li donis la instruisto

 

Lian kvaran nomon

li mem trovis

 

Lian kvinan nomon

al li donis la amantino

 

Lian sesan nomon

al li donis la gefiloj

 

Lian sepan nomon

al li donis la historiistoj

 

Sed en la tago,

kiam la historio

estis forgesita

li iĝis denove

viro sen nomo

 

 

bildo de Marko Praecano

SPIRIT' PRETA

 

 

Ho, malsana mondo,

via malico estas kvazaŭ dia decido.

Post la revelacio,

mi ne plu serĉu mian koron en vi.

Saĝaj homoj kun antikva komprenemo

neniam eniras tian esperon de maltrankviluloj.

Tia espero originas en malespero,

kaj la nure vera espero, ja nomiĝas senesper'.

 

Malsana mondo,

mi ne plu estas la infan' de la pretendoj.

Mi nun estas nur arda larmo, sopiranta veran sentaron

 

Vidu min.

Jen mia forta masko el sankta ŝtono.

Vi neniam povos damaĝi ĝin.

Ĝi nun estas mia plej amata protektil'.

Ĝi estas el malnovega ŝtono.

Vi ne plu malutilos min.

 

Venu batali kontraŭ miaj okuloj malfalsaj.

Venu batali kontraŭ mia senpretendemo,

ĉar mia spirito, ĉiam estos preta

celigi miajn glavojn al la mensogo origina de la mondo.

 

Mia spirit', ĉiam pretas.

 

Spirajn Senpretend

 

bildo de Spirajn Senpretend
bildo de Poeto

Poeta flugo

Poeta flugo.
======================

Mi sentas ardan forton kaj aspiron
batali, ami, servi kun sindon'.
Konvertas mi la tempon kaj inspiron

al bela flugo kun mirinda son'.

 

Mi volas ĉirkaŭflugi la planedon

kaj ravi homojn per fascina kant',
disporti la esperon kaj la kredon:
ke Tero estas sola hejmo-land'!

Mi foje vidis kiel flugas agloj,
mi tiam levis l' kapon al ĉiel'...
Kaj nun mi kredas: eblas ja mirakloj,
se unuiĝas homoj en kun-cel'!

 

Mi ankaŭ estas simpla suferulo,
sed lanĉas mi la flugon super ter'
kuraĝe kun sun-plena koro-brulo,
por homoj levu kapojn el desper'!

 

(gafur gazizi:05jan2011)

Vivo (poemo)

Mi prenas harpon kaj ĝin ludas

kaj kantas himnon al la viv'.

Se mornaj pensoj sin altrudas,

mi prenas harpon kaj ĝin ludas!

Se iu pesimist' aludas,

ke mankas al ni perspektiv',

mi prenas harpon kaj ĝin ludas

kaj kantas himnon al la viv'!

>> Far Arturs Kubulnieks

bildo de Dorneles
Abonrilata enhavo


povigita de