Ensaluto

politiko

Kelkaj impresoj pri rifuĝintoj en Germanio

En kadro de filmomontrado de kritikantoj de la tutmondiĝo mi antaŭhieraŭ spektis la filmon „Can't be silent“ (mi ne povas esti silenta). Ĝi temas pri rifuĝintoj en Germanio, kiel ili vivas preskaŭ kiel en malliberejoj, kun preskaŭ neniuj rajtoj, kaj kio pli gravas: sen scii kio okazos pri ili, sen scii ĉu ili rajtos resti, sen ŝancoj al normala laboro kaj vivo – kaj ke tiu stato povas daŭri ne nur monatojn, sed multajn jarojn. En la filmo la muzikisto Heinz Ratz kreis projekton: li invitis talentajn muzikistojn el rifuĝinthejmoj por registri kune kun li albumon kaj poste koncertvojaĝi kune tra Germanio.

Kvankam la filmo estas sufiĉe pozitiva pro la vere bona muziko ĝi ne prisilentas la problemojn de la rifuĝintoj. Vere kortuŝe.

 

 

Mi vidas la bildojn pri la situacio en la landoj de kie venas la rifuĝintoj kaj mi legas kaj aŭskultas iliajn rakontojn. Pri la amataj homoj kiujn ili perdis en la milito, pri la suferoj kaj mortoj kiuj okazadas dum la fuĝo, pri la altaj riskoj kiuj estas por ili ne pli timigaj ol la situacio en kiu ili estus se ili restus hejme.

Plorige.

 

Mi vidas la bildojn pri la situacio en mia lando, mi vidas la marŝantajn naziulojn kaj aliajn senempatiajn idiotojn kiuj malĝuste asertas ke ili estas la popolo. Estas nekredeble ke iuj fihomoj kaj senkleruloj kapablas ataki rifuĝintojn pro iuj nedifinitaj timoj (kiuj estas ĉiuokaze bagatelaj en komparo al la problemoj kiujn spertis kaj spertas la rifuĝintoj). Sed la nombro de brulantaj rifuĝinthejmoj en Germanio kreskas preskaŭ ĉiutage.

Plorige.

 

bildo de Sunjo

Pri PEGIDA

Jam antaŭ kelkaj semajnoj ekaktiviĝis nova movado en Germanio: PEGIDA (patriotaj eŭropanoj kontraŭ la islamigado de la okcidento). Ĝiaj manifestacioj, la kontraŭmanifestacioj, la eblaj kialoj (la ŝajnkialoj kaj la veraj kialoj), ktp. nuntempe estas la ĉefa temo en la germanaj amaskomunikiloj. Ekzistas longegaj kaj bonegaj artikoloj pri tio, sed mi ĝis nun ne sukcesis skribi/traduki bonan resumon. Min timigas la malamo, la maltoleremo kaj jes, la manka scio, la misinformoj, la manka eduko pri homeco de tiuj movadanoj.

 

Por ricevi unuan impreson pri kio temas oni povas legi la artikolojn de "neniam milito inter ni"

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2014/12/germanio-kreskado-de-ks...

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2014/12/germanio-manifestacioj-...

 

ĉar la PEGIDA-anoj misuzas la lundajn manifestaciojn de 1989 kaj la vokon "ni estas la popolo" nun respondis la tiamaj batalantoj por civitanaj rajtoj

fonto: http://www.taz.de/DDR-Oppositionelle-ueber-Pegida/!151748/

jen mia traduko:

 

PEGIDA – Nie wieda! (pegida – neniam denove)

 

Ni estas la popolo vi vokas

Liberecon toleremon mondon malferman celis la '89

Sen vizo ĝis Hawajo estis la devizo

kaj: la muro malaperu

 

Sed vi volas:

sen vizo nur por ni

La muro malaperu nur por ni

La muro aperu ĉe la Mediteraneo

25 jaroj post falo de la muro

 

Vi volas rigardi kiam la mizeruloj

de la mondo mortas ĉe novaj muroj

ĉe viaj muroj

aŭ vi forturniĝas

por en trankvilo manĝaĉi anserrostaĵon

kaj kanti kristnaskajn kantojn

 

Jesuo vomus se li renkontus vin

 

Ĉu vi neniam demandis vin:

bildo de Sunjo

Civila malobeo

Mi hodiaŭ legis tiun citaĵon de la usona historiisto kaj politiksciencisto Howard Zinn. Mi trovis ĝin interesa, konsentinda, pripensinda, eble ankaŭ diskutinda. Do, por ne perdi ĝin, mi tradukis ĝin esperanten kaj prezentas ĝin ĉi tie :-)

 

"Civila malobeo ne estas nia problemo. Nia problemo estas civila obeo. Nia problemo estas ke amasoj da homoj tutmonde obeis la diktaton de la estroj de siaj registaroj kaj iris al militoj, kaj milionoj estis mortigitaj pro tiu obeo...Nia problemo estas ke homoj tutmonde estas obeaj vidante malriĉecon, malsatmortadon kaj stultecon, kaj militon, kaj kruelecon. Nia problemo estas ke homoj estas obeaj dum la malliberejoj estas plenaj da malgrandaj ŝtelistoj, dum la grandaj ŝtelistoj estras la landon. Tio estas nia problemo."

bildo de Sunjo

Veristoj

Ili mem nomas sin „veristoj“ (angle: truther) – movado kiu serĉas la veron. Por ĉiuj aliaj ili estas anoj de komplotteorioj.

 

„Veristoj“ kredas ke registaroj kaj amaskomunikiloj intence mensogas kaj misinformas. Por kontraŭi tion ili prezentas proprajn opiniojn kaj dogme defendas ilin kiel veron. Tipe por tiaj „veraĵoj“ estas mankaj pruvoj (aŭ ili tute mankas aŭ ili estas falsaj pruvoj kiuj estas prezentitaj ekster la kunteksto kaj/aŭ neas parton de la realo), internaj kontraŭdiroj kaj la rilato al novaj kaj malnovaj komplotteorioj.

 

„Veristoj“ ĉefe agas interrete. Rimarkeblas ke en tiuj artikoloj pri komplotteorioj kaj avertoj pri baldaŭ okazontaj katastrofoj ofte estas reklamaĵoj kiuj rekomendas ke oni aĉetu senutilajn dietajn suplementojn, gasmaskojn aŭ oron.

 

Kelkaj temoj de la „veristoj“

  • 9/11 ne estis ago de teroristoj sed de la usona registaro

  • la klimatŝanĝo estas mensogo

  • Germanio ne estas suverena ŝtato

  • kemispuroj (chemtrails) – oni volas per ili veneni, manipuli, malfekundigi la homojn

 

Rilatoj al ekstremismo kaj religia fundamentalismo ne maloftas. Tamen ne ĉiu „veristo“ subtenas ĉiujn de tiuj tezoj. Politike ili troveblas ĉie – inter ekstremdekstre ĝis ekstremmaldekstre kaj ili emas opinii ke EU kaj Usono estas la malbono kaj la tiurilata kontraŭanto (nuntempe Rusio) estas la bono. Ŝajnas ke vidi la mondon kiel bildon nigran-blankan estas tiurilata bazo.

 

Fontoj (en la germana, do eble vi devas retserĉi mem por trovi informojn en aliaj lingvoj – se ili enhavas aliajn informojn, bonvolu informi ankaŭ min):

bildo de Sunjo

Leĝoj kontraŭ piratoj aŭ kontraŭ civiluloj ĝenerale?

Mi diras pri SOPA kaj PIPA, leĝoj kontraŭ la libereco de interreto. Do kio estas la centra konsekvenco de tiu leĝo? Mi pensas ke la Electronic Freedom Foundation (EFF) havas bonan resumon (angle): Eblas fari nigrajn listojn kontraŭ retejo sen deklaro de iu ajn tribunalo.

Tiu centra ideo de tiaj leĝoj estas klara. Tamen la graveco de tio nur malkaŝiĝas se ni pensas plu. Do kion signifas ke homoj aŭ entreprenoj rajtas kaj povas fari iun ajn kontraŭ alian individuon sen interveno de tribunalo aŭ juĝisto? Tio estas en la plej multe (aŭ ĉiuj) da demokrataj ŝtatoj kontraŭ la konstitucio. Tio signifas ke la proponoj de SOPA kaj PIPA pensas ke batali kontraŭ homoj kiuj liberigas informon estas pli grava ol konstitucian ŝtaton.

bildo de hulten

hobio

Mi tre intresas politikon, ĉar opinias ke tio tre efektas sur vivnivelo de popoloj precipe en malprogresaj landoj , ĉar tieaj landoj ne ekzistas veraj partioj ,ordinare instruitaj homoj kaj studentoj faras politikajn aferojn tio signifas ke ili estas pioniroj de progreso de landoj,kompreneble politikaj taskoj en Diktaturaj landoj estas kune kun danĝeraj poblemoj kaj suferindaĵoj mallibrejo kaj perdo de vivo kaj aliaj,mi deziras sukcesoj por veraj politikistoj.

bildo de akbar_verda.stelo@yahoo.com
bildo de Mikaelo.l

Pri la aktuala socia-krizo en Francio

 

Multan atenton donas, ĉi-tiujn tagojn, la internacia informo-medioj al la ondo de protesto disvolviĝanta en Francio. La vidpunktoj tie spegulitaj ne mankas je diverseco: la hispana ĵurnalo el Pais eĉ ofertas kiel frandaĵon en siaj paĝoj la fotojn de la plej belaj protestantinoj! Sed post for-boligo de banalaĵoj kaj dubindaj logaĵoj restas plej ofte la rimarko ke ĉia-kaze la reformo estas nepra, kaj ke la prezidanto de Francio devas rezisti al la premo de la stratoj kaj ĝis fino konduki sian reformo-planon.

 

Unue-rigarde, ili ne tute malpravas, la demografio evoluas kaj kompreneble oni ne povas konservi la pensio-sistemon sen enkalkuli kaj la nombron de pensiuloj kaj la riĉecon kreitan de la laborantoj. Eble estus necese eĉ pli draste ŝanĝi la sistemon se preni en kalkulo, la pli kaj pli evidentan limigitecon de la naturaj rimedoj. Krome la internacia ekonomia konkurenco ne plu limiĝas je Usono kaj kelkaj Eŭropaj landoj sed estas etendiĝanta iom post iom al la tuta planedo. Estiĝas vera eblo ke la konsumantaj nacioj iĝos malpli riĉaj samtempe kiam la produktantoj de Azio kaj Brazilo ekonomie pli fortiĝos.

 

bildo de lariko

Ŝerco: Pri Politiko

Knabo diris al sia patro, "Paĉjo, klarigu politikon al mi."

La patro diris, "Filĉjo, politiko funkcias kiel nia familio.  Mi, ekzemple, estas kapitalismo, ĉar mi liveras la monon al la familio.  Via patrino mastrumas kaj ordigas la domon kaj planas familiajn aferon, tial ŝi estas la registaro.  La vartistino estas la laborista klaso.  Ni faras ĉion por vi, la popolo, kaj por via beba frato, la estonteco.

"Vi estas tre inteligenta kaj observema knabo.  Pensu pri tio kion mi diris al vi, kaj observi tion kio okazas en nia domo, kaj vi povas kompreni politikon.  Kiam vi komprenas, klarigu al mi tion, kion vi lernis."

La knabo pripensis la novan informon, sed unue li ne komprenis.  Post semajno, malfrue en la nokto, la plorado de lia beba frato vekis la knabon.  Li iris en la ĉambro de la bebo kaj konstatis, ke la bebo ploris pro tre merdplena vindtuko.  La knabo rigardis en la dormĉambro de siaj gepatroj.  Tie, lia patrino dormis profunde, sole.  La pordo de la ĉambro de la vartistino estas ŝlosita, sed tra la ŝlosiltruo la knabo vidis sian patron en la lito kun la vartistino.  Naŭzite la knabo reenlitiĝis.

Je la sekva tago, la knabo diris al sia patro, "Patro, nun mi komprenas politikon."

"Nu, filĉjo, diru al mi tion, kion vi komprenas."

bildo de Mikaelo.l

Viv-diverseco ŝrumpas, minacita estas la homa socio



La tria eldono de la UN raporto "mondaj perspektivoj pri viv-diverseco", publikigita la dekan de majo, per-ĉifre konfirmas ke la internacia komunumo estas fiaskinta bremsi la malkreskadon de viv-diverseco, tiel ne konformiĝante al la engaĝiĝoj faritaj en la 2002a jaro. Neniu el la 110 landoj kiuj transdonis raporton al UN pri la realigotajn progresojn sukcesis atingi la celojn por la 2010a.. "La vivsistemoj sur kiuj baziĝas la ekonomio, la ter-kultivado, la vivo (...) estas minacataj je malboniĝo, eble eĉ je malapero se iu radikala agado ne estos inicata por ilin konservi" skribas la raport-aŭtoroj.

La surfac-amplekso de la naturaj vivejoj daŭre malvastiĝas. Tri "baskul-punktoj" estas konstatitaj: la sensalaj lagoj invaditaj per algoj kaj sufokantaj, la kolapso de pluraj koralaj eko-sistemoj kaj la ŝrumpo de vastaj areoj de la amazona arbaro.



Ĉiuj indikaĵoj pri la stato de la naturo kaj pri la riskoj de estingiĝo de bestaj-specioj estas en ruĝo. Tiu raporto stimulos la diskutojn komencitajn kadre UN por starigi novajn objektivojn post la misa rendevuo de 2010. La internacia komunumo denove renkontiĝos en Oktobro en Nagojo, Japanio por preni sian decidon.

 

 

 

Kiaj estas litovoj?

En Barelo: Ĉu litovoj estas la nacio, sieĝita de malamikoj kaj kanajloj?

bildo de Ganto
Abonrilata enhavo


povigita de