Ensaluto

Pollando

bildo de LukiZ

PEJ post la kunveno: novaj prezidantino, emblemo kaj regularo

PEJ-emblemoMultajn ŝanĝojn enkondukis kunveno de PEJ okazinta en Bjalistoko. Nia organizo havas novan prezidantinon – Agnieszka Mozer el Varsovio. Ni elektis novan emblemon, projektitan de Przemek Wierzbowski. Ni finverkis kaj aprobis novan regularon de PEJ. Ni diskutis pri aliĝo al kunfondata de ni Pola Konsilio de Junularaj Organizoj. Ni pritraktis evoluigon de nia loka agado kaj formis kelkajn laborgupojn okupiĝantajn pri konkretaj projektoj, kiel instrumaterialoj, Eŭropa Volontula Servo kaj informmaterialoj pri PEJ. Dum paŭzo ni partoprenis urban ludon.

Pliajn informojn pri nia renkontiĝo kaj ties rezultoj eblas trovi en raporto de la kunveno kaj protokolo de la komitatkunveno (protokolo nur pole).

BALTIKECO - serĉante Baltikan Eŭropon (14)

Jam oni decidis, ke por gardi marbordon en la pola urbo Ustka kontraŭ detruantaj ondoj de Baltiko, tiea Mara Oficejo konstruos betonan rifon. Konstruaĵo estos lokigita 220 metroj de bordo. La arta rifo malgrandigos danĝeran por bordo ondumadon kaj haltigos sablon, kiu dum ŝtormoj estas ellavata el plaĝoj. Aldonan protektaĵon por bordoj kaŭzos vicoj de fostoj enbatotaj en fundo de maro orte al plaĝo.

Konstruaĵoj estos multekostaj (ĉ. 25 milionoj euro), sed ili estas nepraj savi plaĝon kaj proksiman promenvojon.

Fonto: Interreto

bildo de Jargan
bildo de LukiZ

PEJ kunvenis en Varsovio

PEJ-kunveno Komence de majo en Varsovio okazis kunveno de Pola Esperanto Junularo. Dum ĝi ni resumis lastajn du jarojn de nia organizo kaj elektis estraron por la sekva oficperiodo. La kunvenon partoprenis 30 personoj.

Ni invitas Vin konatiĝi kun raporto pri la kunveno kaj trarigardi fotojn de la evento.

Krome haveblas ankaŭ raporto pri agado de la estraro en la oficperiodo 2008-2010.

bildo de LukiZ

PEJ: Estrara raporto 2008-2010

Dum la ĵus okazinta kunveno oni interalie elektis novan estraron de Pola Esperanto-Junularo. Eniris ĝin:

  • Agnieszka Rzetelska (prezidanto)
  • Zuzanna Samborska (vicprezidanto)
  • Natalia Antolak (sekretario)
  • Leszek Dobrowolski (kasisto)
  • Przemek Wierzbowski (estrarano pri loka agado)
  • Łukasz Żebrowski (estrarano pri informado)

Detalaj informoj pri la kunveno aperos ĉi tie ene de kelkaj tagoj. Dume ni invitas vin konatiĝi kun raporto pri agado de la estraro en la oficperiodo 2008-2010.

bildo de LukiZ

Junulara E-Semajno por la unua fojo

JES 2009

Pli ol 200 gejunuloj el tuta Eŭropo festis novjaron en Zakopane dum la aranĝo organizita de Pola kaj Germana Esperanto-Junularoj kaj klubo Varsvia Vento. Ene de tiu semajno okazis pluraj koncertoj, teatraĵoj kaj ekskursoj, sed ankaŭ diskutoj, prelegoj kaj debatoj. La unua JES okazis inter la 26-a de decembro 2009 kaj 3-a de januaro 2010. Ĝi estas kuniĝo de du antaŭaj novjaraj junularaj esperanto-aranĝoj – la Ago-Semajno (AS) de Pola E-Junularo kaj la Internacia Seminario (IS) de Germana E-Junularo, kiuj okazadis aparte ĝis la jaro 2008. Pli detale pri la evento legu en artikolo pri la 1-a Junulara E-Semajno.

bildo de LukiZ

Neatendita amaskomunikila sukceso

PEJ-evento en Yahoo

Pola Esperanto-Junularo, samkiel pluraj E-organizoj, preparis iun formon de solenaĵoj ligitaj kun 150-a naskiĝdatreveno de Zamenhof. Ni celis ĉefe eksteran agadon kaj koncentriĝis pri kelkaj vendejoj en Varsovio, proksime de loĝloko de Zamenhof. Tie ĉe diversaj vendataj varoj, anstataŭ la polaj, aperis etikedoj kun iliaj nomoj en Esperanto. Pli detale pri tio oni povas legi en paĝaro de PEJ kaj vidi fotojn de la evento. Apartan atenton meritas amaskomunikila sukceso, kiun ni iom neatendite atingis. Pri la evento informis kelkaj varsoviaj kaj tutlandaj gazetoj kaj radioj. Krome inter ĵurnalistoj estis reprezentantoj de Associated Press. Ankaŭ ili raportis pri tio kaj kion mi vidis sekvan tagon en interreto?

bildo de LukiZ

Grafitio Esperante

Grafitio Esperante

Temas pri septembraj laborrenkontoj, kiujn ni faris kune kun Historia Muzeo de Polaj Judoj. Ili rilatis al Esperanto kompreneble kaj plej interesa parto por mi estis preparado de grafitio-ŝablonoj rilataj al ideoj de Esperanto. Ĝenerale kunlaboro kun infanoj kaj gejunuloj dum tiuj kelkaj tagoj estis tre interesa, sed samtempe ankaŭ laciga ;)

Abonrilata enhavo


povigita de