Ensaluto

proverbo

Absurda malriĉeco

Se oni ne havas tempon por ĝui tion, kion oni havas, oni estas absurde malriĉa.

bildo de Novatago

Atenti enan belecon por longtempa amo

Kiu enamiĝas por floroj anstataŭ por radikoj, tiu aŭtune elreviĝos.

bildo de Novatago

Klingona proverbo

Venĝo estas kuiraĵo malvarme manĝigota.

                     —Origine, eble, de Pierre Choderlos de Laclos; klingona laŭ holivuda vidpunkto—.

 

bildo de Novatago

Jaro 2011: uzu E-kalendaron!

Antaŭ kelkaj jaroj en Nederlando eldoniĝis ŝir-kalendaro esperanta. Antaŭ kelkaj semajnoj mi ekhavis la ideon same produkti kalendaron, sed nun kun nur proverboj.

Mi metis la rezulton en la retejon http://www.proverbaro.net/. La kalendaro estas de tie libere elŝutebla; printu mem kaj uzu. Ĉiusemajne estas nova proverbo, elektita de mi el la Proverbaro esperanta de L.L. Zamenhof.

Sciigu min pri ekuzo de la kalendaro; mi ŝatus scii ĉu ĝi plaĉas.

bildo de Rob Keetlaer
Abonrilata enhavo


povigita de