Ensaluto

radio

Ĉu vi iam aŭdis la judhispanan lingvon?

Kelkaj tagoj antaŭ mi akcidente malkovris ke la nacia hispana radio, per ĝia internacia radikanalo, havas programon en la judhispanan lingvon. Tiel mi ankaŭ malkovris ke mi havas tre bonan komprenan nivelon de alia lingvo pli. smiley La hispana kaj judhispana estas similegaj, kvankam ne tute samas. Legu pri tio en vikipedio.

 

Por aŭskulti la elsendon en la judhispana jen ligilo. Parenteze, tiu internacia radikanalo ankaŭ havas programojn en la angla, la rusa, la araba, la franca kaj la portugala. Mi ne certas ĉu la naciaj radielsendoj estas aŭskulteblaj eksterlande per interreto ĉar tiuj televidaj ne estas disponeblaj. Tamen logiko diras ke internaciaj elsendoj estas disponeblaj ĉie. Se mi aŭ logiko eraras, bonvole informu.

bildo de Novatago
bildo de VINILKOSMO

Bonvolu aŭskulti laŭeble plej multe hodiaŭ kaj en la sekvontaj tagoj MUZAIKO-n.

Helpu al Esperanto-radio!
Bonvolu aŭskulti laŭeble plej multe hodiaŭ kaj en la sekvontaj tagoj MUZAIKO-n.

Muzaiko funkcias ĉe la provizanto Radionomy.
Radionomy pagas por la kopirajtoj, faras la administradon kaj provizas retradioregilon, sed kompreneble volas ion kiel "repagon".
Tiu "io" estas la reklamoj kaj ke la radiostacioj havu sufiĉe da aŭskultantoj. Post 3 monatoj oni devis atingi averaĝon de 12 horoj tage kaj post 9 monatoj oni devas atingi 130 horojn tage. La averaĝo estas kalkulita laŭ la lastaj 30 tagoj.

Nun venos la fina momento kiam oni decidas ĉu Muzaiko povos daŭre ekzisti.
Pro tio mi petas ĉiujn aŭskulti ĝin, por ke ĝi certe povu daŭre resti ĉe Radionomy!

Ne gravas kiel vi aŭskultas. Vi povas viziti la hejmpaĝon de Muzaiko: http://muzaiko.info , aŭ vi povas uzi mian programon por Androjd
(https://play.google.com/store/apps/details?id=dk.nordfalk.esperanto.radio) aŭ alian programon.

Por pli da informo, vizitu la retliston de Muzaiko:

Eterne Rima en Varsovia Vento.

Eterne Rima en Varsovia Vento.

Ni invitas vin por aŭskulti intervjuon de Eterne Rima en Varsovia Vento ! kaj pli...

ĉe : http://www.podkasto.net

Plej muzike salutas Flo !

bildo de VINILKOSMO

Muzika elsendo de Pola Radio de la 15a/03/2010

Aŭskultu la Muzikan elsendon de Pola Radio de la 15a/03/2010 ĉi sube en la ludilo..
Estas anonco por la ĵus aperinta AFRIKA KOMPILO kaj ampleksa prezento de la Barcelona bando KAJ TIEL PLU bildigita per muzikoj el la plej freŝa albumo "Surplacen venu vi".

Surplacen venu vi - KAJ TIEL PLU

 

la tuta elsendo aŭskulteblas ĉe :
http://www.polskieradio.pl/eo

Aliĝu al la facebooka grupo de Pola Radio ĉe :
http://www.facebook.com/Pola Radio

 

bildo de VINILKOSMO
Abonrilata enhavo


povigita de