Ensaluto

rakonto

Kiam la Kvin Lunoj Leviĝas

Kovrilo de bitlibro

 

Nun haveblas plua sciencfikcio de majstra aŭtoro Jack Vance en Esperanto. Kiel ĉiuj bitlibroj prezentataj ĉe Eldonejo Mistera Sturno, ankaŭ tiu ĉi estas tute senpaga kaj enhavas vortareton de ĉiuj maloftaj vortoj por helpi al komencantoj. Trovu ĝin ĉi tie: Kiam la Kvin Lunoj Leviĝas

bildo de Ĝan Ŭesli Starling

Kvar uloj kaj farenda laboro

Iam estis kvar uloj nomitaj Ĉiu, Iu, Neniu kaj Kiu Ajn. Ĉiam, kiam estis laboro farenda, Ĉiu certis ke Iu farus ĝin. Kiu Ajn povus fari ĝin, sed Neniu faris ĝin. Kiam Neniu faris ĝin, Iu maltrakviliĝis ĉar Ĉiu havis devon por fari ĝin. Fine, Ĉiu kulpis Iun, kiam Neniu faris tion, kion Kiu Ajn povus fari.

 

Rimarko: Se iu el vi scias kiun estas la originala verkisto kaj la originala lingvo de ĉi tiu rakonto, bonvolu sciigi tion al mi. Dankon.

bildo de Novatago

Porinfanaj fabeloj kaj aliaj infanaĵoj

Jen kelkaj fabeloj:

http://www.kunlaboro.pro.br/esperanto/fabeloj/

 

Pretaj por elŝuti laŭ .pdf-a formato, kaj kelkaj filmetoj aŭ voĉo.

 

bildo de Pablo
bildo de Pablo

Kelkaj fabeloj

Kiel promesite (http://esperanto.com/enhavo/ubuntu-one-fermi%C4%9Dos / http://esperanto.com/enhavo/bonvenon-owncloud)

 

Jen la porinfanaj fabeloj kiuj mi tradukis (nur laŭ .pdf/a formato)

 

Kopeto: http://bit.ly/1euh3EF

Kopeto-horizontala: http://bit.ly/1m5pmJz

De kie venas beboj: http://bit.ly/Rm9FRN

Ludemaj abeloj: http://bit.ly/1t5vUcZ

Malsata raŭpeto: http://bit.ly/1t5wbwu

Multkoloraj kuniklidoj: http://bit.ly/1imciwo

Porkido kaj Erinacido: http://bit.ly/1gBLp76

 

Mi profitis la okazon por korekti kelkajn eraretojn.

 

Ĝuu ilin

Kopeto, denove

Jen sama rakonto ol:

http://esperanto.com/enhavo/kopeto-infana-rakonto

 

sed iom pli bele maketita (horizontala)

 

Kopeto-horizontala (pdf): http://bit.ly/1iaC5q5

kopeto-horizontala (editebla): http://bit.ly/L99rt7

 

ĝuu ĝin!

bildo de Pablo
bildo de Pablo

malsata raŭpeto

Antaŭ iom da tempo mi publikigis kelkajn infanrakontojn.

http://esperanto.com/enhavo/infanaj-rakontoj

http://esperanto.com/enhavo/infanaj-rakontoj-2

 

Post printi ilin surparere, mi rimarkis pri kelkaj eraroj.

 

Jen ĝisdatigo.

 

malsata raŭpeto:

Editebla: http://bit.ly/1dhRXF9

PDF: http://bit.ly/1dhSWoQ

 

Rakonteto (2) - Kial sorĉistinoj ĉiam staras inter betuloj?

La sekvontan rakonton (fantasta) mi elpensis kiel „hejmtasko“ por la noktlernejo. La noktlernejo estas fanpaĝaro pri la Zamonujo-libroj de Walter Moers. Zamonujo estas elpensita (aŭ simple nur ne jam kovrita) kontinento kaj lando sur nia planedo.

Por kompreni la rakonton oni ne bezonas koni la Zamonujo-librojn. Sed se ĝi haveblas en via lingvo kaj vi ankaŭ ŝatas fantaston, mi rekomendas provlegi almenaŭ unu el ili.

 

La demando por la hejmtasko estis: Kial sorĉistinoj ĉiam staras inter betuloj?

 

Respondo:

 

Finfine iu demandas tion. Jam delonge mi konas pri tio interesan rakonton: ĝi temas pri unu de la multaj mirindaj agoj de la granda magiisto Trubarg. Jam kiam li estis ankoraŭ tre juna li iĝis fama pro sia emo turni mensogojn en veraĵojn per magiaj vortoj.

 

Tiu ĉi rakonto, kiun mi surpaperigis ĉi tie por vi, memkompreneble estas tute vera kaj ĉio okazis ekzakte tiamaniere kiel vi nun povas legi. Tion mi ĵuras je mia honoro kiel malhelmontlarvo.

 

bildo de Sunjo

Rakonteto (1) - La serpento en la puto

Mi ludas la interretan tekstbazitan rololudon Cantr II. Por unu de miaj germanlingvaj rolantoj mi verkis la jenan rakonton (por klarigi ekaperon de krotaloj kiuj kune kun aliaj bestoj estis tutfreŝe aldonitaj al la ludo):


Iam estis tute kutima vilaĝo kun tute kutimaj domoj en kiuj loĝis tute kutimaj homoj. En la mezo de la vilaĝo estis puto el kiuj la vilaĝanoj regule ĉerpis akvon kiun ili uzis por fari argilon, por akvumi la plantojn kaj por la alkoholaĵproduktado. Iutage unu de la junuloj ĉerpis akvon sed kiam li eltiris la sitelon en ĝi ne nur troviĝis akvo sed ankaŭ serpento. Jam antaŭ ol li povis ektimi pro tio la serpento mordis lin kaj narkotiita de la serpenta veneno li perdis la konscion kaj falis en la puton. Memkompreneble la aliaj vilaĝanoj rimarkis la subitan malaperon de la junulo, sed vane ili cerbumis pri la eblaj kialoj. Kelkaj jaroj pasis sen iu alia menciinda okazo, ĝis denove junulo malaperis. Kaj post kelkaj jaroj malaperis la tria, la kvara, la kvina...

bildo de Sunjo
bildo de Pablo

Porkido kaj Erinacido, infana rakonto (denove), cxu erareto de esperanto.com?

Antaŭ preskaŭ du monatoj, mi skribis la blogaĵon

http://esperanto.com/enhavo/porkido-kaj-erinacido-infana-rakonto#comments

sed, hieraŭ, mi rimarkis, ke mi ne klakis sur "publika", do ĝi aperis nur por mi, sed neniu povas vidi ĝin.

 

Post ĝia publikiĝo, ĉar la skribo okazis la 7a de februaro, ĝi aperas "perdita" inter la malnovaj blogaĵoj.

 

La demando pri la erareto estas:

Mi tute konscias, ke mi kulpas pro ne klaki sur "publika", sed aliflanke, tiu "nepublika" povas esti uzata kiel malneto, se ĝi ne aperus inter la lastaj blogaĵoj, sed inter la malnovaj.

 

Ĉu indas ŝanĝi tiun politikon, ĉu tiu afero "publika", devus esti pli videbla.

 

Mi tute konscias pri mia kulpo, pro ne klaki ĝin, mi nur demandas.

Abonrilata enhavo


povigita de