Ensaluto

Rakontoj ktp.

Rakonteto: La fizikisto kaj la fantomo


Mi estas fizikisto, do mi emas rigardi la mondon per la sciencaj okulvitroj kaj mi klopodas (anstataŭe, mi penas!) koni la multegajn novaĵojn, kiuj ĉiutage aperas.

Do, kiel reagus fizikisto kiel mi fronte al ŝajne super-natura fenomeno?

Imagu, ekzemple, ke morgaŭ aperu fronte al mi fantomo de mortinta homo, kiu asertu esti la fantomo de sanktulo. Kio okazus?

Mi nun provas imagi tion.

Morgaŭ vespere

Mi estas ĉe mia ĉambro, apud mia komputilo, kiam ege intensa helo aperas tie. Tute mirante, mi ektimegas kaj retroiras per mia seĝo. Tiu helo estas kvazaŭ blindiga, kaj mi levas manon por kovri miajn okulojn de la intensa lumo. Tute terurita, mi restas senmove kaj senspire.

En la eksterordinara situacio, mi komencas flari parfumon de floroj. Estas tre intensa parfumo, preskaŭ naŭza, kaj mi rekonas la hipotezan floron: la violo. Ĝia parfumo estas bona, sed kiam ĝi troas, tiam ĝi eknaŭzas min. Kaj tamen, tiu malkoncentras min de la teruro, kaj mi nun sentas min pli trankvila. Subite mi ekkonscias, ke la helo estas malpli intensa ol antaŭe, kaj, rigardante la fonton de la lumo tra miaj fingroj, mi rimarkas formon.

Tiu formo komence estas nepreciza, sed dum malmulta tempo ĝi iĝas klara, kaj mi fine rekonas la bildon de homo. Anstataŭe, de anktivulo: li tute ne estas vestinta laŭ la nuntempo; li havas longajn, blankajn vestojn, kiuj elvokas en la mia menso la antikvajn tempojn, eble je antikva Grekio eble je Romia Imperio. Fronte al mi estas tiu maljunulo kun malhela vizaĝkoloro, kiel la haŭto de tiuj popoloj, kiuj vivas sub la suno de la dezerto. La maldensaj haroj estas blankaj kaj blukaj, klare kontraŭante la malhela koloro de lia haŭto.

bildo de Sandro Pollastrini

Vojaĝoj Pensoj kaj Anekdotoj

 

Ĉi-mesaĝo estas mia unua klopodo skribi blogon. Mi havis ideon ĉar lundo Renata Ventura petis mi skibi spertojn por la ĵurnalo de BEJO "Momenton".  Scii kie komenci en pri miaj adventuroj pri ambaŭ vivio laj La Internacia lingvo mem estas malfacila sed mi decidis ke ĉar mi havas konton kun ĉi-ttt-ejo ke estus bona ideo uzi ĝin. Se vi interesigas foje rigardi ĉi-blogon kaj skribu komentojn.

 

En La Komenco

bildo de brajano
Abonrilata enhavo


povigita de