Ensaluto

repo

bildo de Pablo

Ciferoj kaj bestoj, porinfana repa kanto

Saluton, mi prezentas novan porinfanan filmento, ĉi tiu foje, ĝi ne riltas al "jen paŝe, jen trote, jen galope!" (http://esperanto.com/enhavo/jen-pa%C5%9De-jen-trote-jen-galope-finita-pr...) , ĉar ĝi havas muzikon.

Ĝuu ĝin

bildo de VINILKOSMO

Antaŭgustumu la novan albumon de Eterne Rima "Taglibro de brutulo" rekte el Tokio

Antaŭ la apero de la KD-albumo Taglibro de brutulo de la Tokia repisto Eterne Rima, antaŭvidita por por la 1a de majo 2012.

Ni invitas vin gustumi la novan sonon en la elŝutejo de Vinilkosmo laŭ MP3 kaj OGG formatoj kie vi povos malkovri la enhavon de la albumo :

kaj laŭ FLAC formato ĉe : cd1d.com/fr/album/taglibro-de-brutulo (ekde la 1a/05/2012)

Muzikvideo de la titolo "Estro"

La KD-albumo estos mendebla ĉe la diskoservo ekde la 1a/05/2012

Ankaŭ tie estos de la 1a ĝis la 30a de Majo Duobla paka oferto (Samideano+taglibro de brutulo)
Nu, restu vekaj kaj atentaj ! nur ekde la 1a ĝis la 30a de majo !!!

Koncerto de SUPERNOVA kaj TONE dum TAKE en Sao Paulo, Brazilo la 13an/07/2011

Koncerto de SUPERNOVA kaj TONE dum TAKE 13a/07/2011

Esperanto
Supernova revenos al la podio dum Tutamerika Kongreso de Esperanto (TAKE) en San-Paŭlo kiel parto de la junulara arta vespero de BEJO. Ĝi okazos en la lasta nokto de la kongreso, la 13an de Julio je la 21a h en la drinkejo "Dinossauros" kun kiel unua parto Tone.

bildo de VINILKOSMO
bildo de VINILKOSMO

HHK2 (HipHopa Kompilo Volumo 2) hodiaŭa apero ĉe VINILKOSMO

La HHK 2 jam disponeblas en la diskoservo kaj elŝutservo de Vinilkosmo !

Ĵusa Apero de la HHK2 sur KD hodiaŭ, la 9a de junio 2011, ĝi jam mendeblas ĉe la diskoservo de Vinilkosmo se vi ĝin volas tuj !

Hiphopa kompilo 100%e en esperanto, kun partoprenantaj produktistoj, repistoj, kantistoj, kaj muzikistoj el ne malpli ol 10 landoj el la tuta mondo : Germanio (Jonny M), Brazilio (Tone), Danio (Bugge Bang), Finnlando (Dolchamar), Francio (La Pafklik), Japanio (Eterne Rima), Kanado (Diablo), Slovakio (Marteno), Svedio (Carina), kaj Svislando (Tinitus) !

Eterne Rima en Varsovia Vento.

Eterne Rima en Varsovia Vento.

Ni invitas vin por aŭskulti intervjuon de Eterne Rima en Varsovia Vento ! kaj pli...

ĉe : http://www.podkasto.net

Plej muzike salutas Flo !

bildo de VINILKOSMO

kompilo n-ro 5 de cd1d ĵus aperis kun esperanto-repkanto de Eterne Rima

kompilo n-ro 5 de cd1d ĵus aperis

 

cd1d anoncas la oficialan aperon de la varba kompilon-ro5 de cd1d speciale eldonita por "La Printempo de Bourges", aŭskultebla kaj disponebla ĉe :

http://cd1d.com/fr/album/cd1d-compil-5.

bildo de VINILKOSMO

ETERNE RIMA "Samideano" KD jam en Marto 2010 ĉe Vinilkosmo !

ETERNE RIMA "Samideano" KD jam en Marto 2010 ĉe Vinilkosmo !

 

 

La atendata oficiala KD-albumo de ETERNE RIMA sub titolo "Samideano"
aperos jam la 15an de marto 2010 kaj disponeblos ĉe vinilkosmo.com !

Plej freŝa novstila krunk-hiphopo kaj arenbio, 65 minutoj da muziko,
18 kantoj kaj aldone 15 duoninstrumentaj MP3-versioj por karaokeo -
- jen la albumo, kiun oni ne rajtas preteratenti!

Aŭskultu pecon el la albumo en alta sonkvalito en la ludlisto ĉi supre :
l sekompatan repon "Jam ne plu estas mok'" .

bildo de VINILKOSMO
Abonrilata enhavo


povigita de