Ensaluto

ret-info

[ret-info] Internacia literatura konkurso 'Gorov'

Internacia Esperanta literatura konkurso "Hristo Gorov – Hrima"

Hristo Gorov – Hrima  estis unu el la plej elstaraj bulgaraj esperantistoj, verkisto, poeto, tradukisto kaj publicisto. Li verkis plurajn librojn, kiuj respegulas la pozitivajn homajn trajtojn: la solidarecon, la batalon por la bono, la strebon por honesta vivo.

Bulgara Esperanto-Asocio anoncas Internacian Esperantan Literaturan Konkurson, kiu okazos en ĉiu tria jaro. En la konkurso povos partopreni verkistoj, poetoj, ĵurnalistoj el ĉiuj landoj.

La konkurso havos la jenajn branĉojn:
-poezio
-prozo
-artikolo

Ĉiu aŭtoro rajtas partopreni per du poemoj, originale verkitaj en Esperanto.

- La noveloj devas esti ĝis 4-paĝaj kaj ĉiu aŭtoro rajtas partopreni per unu novelo, originale verkita en Esperanto.
- La poemoj, noveloj kaj la artikoloj devas esti komputile kompostitaj.
- La konkurso ne havas apartan temon.
- La artikoloj estu dediĉitaj al signifa Esperanta aranĝo.

La gajnintoj ricevos signifajn premiojn. La rezultoj estos anoncitaj en monato oktobro 2012.

Bonvolu sendi viajn kontribuojn ĝis la 1-a de septembro 2012 al la retpoŝta adreso: "modest@abv.bg" aŭ per la tradicia poŝto al la adreso:

Georgi Mihalkov,
"Nadejhda" V, bl. 529 vh. A et. 9 ap. 33,
Sofio – BG-1229, Bulgario.

-----
fonto: Ret-Info
http://www.eventoj.hu


bildo de Takács Sándor

[ret-info] Pli ol 2000 kantoj en la libera kantaro-vikio

Kantaro-vikio nun havas pli ol 2000 kantotekstojn!
----------------------------------------------------

Ekde la jaro 2003 "kantaro-vikio" - alinome la "libera kantaro" - estas loko por ĉiu muzikema esperantisto, kie eblas trovi multegon da kantotekstoj, notoj, videoj kaj aliajn muzikaĵojn. Funkcianta kiel vikio, ĝi ebligas komunan laboron de esperantistoj el diversaj mondopartoj.

En la komenco la kantaro-vikio havis nur kantotekstojn, sed la vivo ne staris unuloke kaj nun krom tekstojn oni povas trovi ankaŭ muziknotojn, akordojn, tonsilabajn melodiojn, midi-dosierojn kaj ankaŭ spekti videojn.

En kantaro-vikio trovis sian duan vivon ankaŭ paperaj kantaroj. En speciala paĝo vi povas trovi liston de paperkantaroj kaj la kantotekstojn en ili.

Kiuj uzas kantaro-vikion? Ho! Komencantoj, gvidantoj de kursoj, amatoraj ludantoj, mem aŭtoroj kaj muzikistoj kaj finfine ĉiuj muzikemuloj! Se vi antaŭe ne vizitis nian vikion, ne prokrastu, eble vi trovos ĉe ni delonge serĉatan amatan kanton!

Internacia teamo de kunlaborantoj, sen kies helpo nuna granda atingo ne eblus, invitas vin al kantaro-vikio jubilea!

Dankon al niaj viki-uzantoj, kiuj riĉigas nian kantaron dum longa tempo, dankon al ĉiuj aŭtoroj, kiuj permesis publikigi siajn verkojn tie, dankon al ĉiuj retumanoj, kiujn tajpis eĉ unu literon tie, dankon al vizitantoj, kiuj serĉadas kaj trovadas kantojn tie.

Grandan dankon! - Kaj nun venu, vidu, kunkantu!  - Adreso de la libera kantaro:http://kantaro.ikso.net/

laŭ [cirkulero n-ro 4 de kantaro-vikio]

-------
ndlr:

bildo de Takács Sándor
Abonrilata enhavo


povigita de