Ensaluto

reto

Esperantistaj retejoj estis atakitaj!

Du diversaj esperantistaj retejoj estis atakitaj!

 

La 13-an de januaro Esperanto.com suferis neatenditan spam-atakon. Kial ĝi estis neatendita? Nia Komunumo havas sufiĉe bonajn rimedojn por filtri spamaĵojn, aŭtomatajn registriĝojn ktp. Sed ĉi foje la sistemo misfunkciis, ĉar la spamisto uzis... Esperanton! Se atente legi la tekston evedentiĝas, ke la spamisto uzis maŝintradukilon por produkti la tekston (povas esti, ke tio estis Google Translate).

Ni forigis la uzanton sufiĉe rapide, sed li sukcesis disvastigi la mesaĝon, kiu estis menciita en la blogo de Pablo al ĉ. 150 uzantoj de Nia Komunumo. Post tio la uzanto kun la similaj datenoj provis registriĝi denove. Nuntempe ni pristriktigis la regulojn por iĝi la registrita uzanto ĉe Esperanto.com ĝis kiam ni sukcesos programi la novan kontraŭspaman sistemon.

 

Samtempe okazis akra atako de la "interret-krimuloj" al la elŝutejo de la VINILKOSMO. La retejo ĝis nun malfunkcias. Jen kion skribas pri tio mem Flo:

 

"Vinilkosmo-mp3.com atakita de pirata kaptisto

GRAVA informo
Nia elŝutejo www.vinilkosmo-mp3.com estis atakita de pirata kaptisto (phishing) kaj la aliro al la elŝutejo estis provizore blokita de nia servilo. Tio daŭros ĝis dum ni trovos solvon por tion ripari..

Dume daŭre eblas akiri tute sekure fizikajn albumojn (KD) en nia enreta diskoservo www.vinilkosmo.com
kaj elŝuti laŭ FLAC kaj mp3 formatoj elekton de albumoj en nia spaco ĉe cd1d
cd1d.com/fr/structure/vinilkosmo-esperanto-muzik-prod

bildo de Dima Ŝevĉenko

poresperantista reto: per.esperanto.de

Kiel trovi la ĝustan esperantiston? - jen socia retprojekto de Frank Merla
Vi ne devas publikigi vian retadreson. Se vi deziras, kontaktoj povas funkcii per la retpoŝtadreso de Frank Merla. Gravas ke vi partoprenas en la reto.

Videblas multaj esperantistoj en forumoj sed iliaj intencoj ne. Nu jes, ekzemple en fotaj retejoj oni povas supozi ke la homoj interesiĝas pri fotoj. Sed modernaj retejoj ebligas pli ol nur enmeti fotojn. Malfacilas elkribri la serĉatan partneron. Aliaj ne ŝatas ĉie malfermi konton por trovi esperantiston por certa celo. La celo de tiu projekto estas konkrete kunigi interesojn de esperantoparolantoj.

Vi estas invitita publikigi viajn dezirojn kaj proponojn por trovi homojn kun la samaj interesoj. Simple skribu al la adreso de Frank Merla, kaj mi enmetos viajn kontaktproponojn. Legu pli: per.esocom.de

 

bildo de esocom
bildo de strigo

Helpu traduki nian ttt-ejon

Ni bezonas helpon por traduki la paĝojn de nia retejo al multaj aliaj lingvoj, ni celas la indonezian, la ĉinan, la rusan, la japanan, la ĉefajn eŭropajn lingvojn, kaj aliajn ligvojn

Kontatu nin se vi volas helpi...

Abonrilata enhavo


povigita de