Ensaluto

REU

bildo de Dima Ŝevĉenko

La prezidanto de REU malsukcesis, ĉar “neniu bezonas ion ajn”

 

Mi estis tre ĉagrenita, tralegite jam la duan pesimisman artikolon pri Esperanto-movado en Rusio kaj la monda movado ĝenerale, kiun verkis la prezidanto de REU Grigorij Arosev. Ambaŭ artikoloj estas se ne rekte kontraŭesperantistaj, do konkrete malentusiasmigaj por la rusiaj esperantistoj. Sed ĉefe pluraj informoj en ili estas malaktualaj aŭ malobjektivaj, kio misgvidas la legantojn, kiuj ne tre bone konas la detalojn, menciitajn en ili.

La lasta artikolo havas la titolon "Kio estas la reala trezoro de REU?" (La Ondo de Esperanto 2011, №10 (204); oktobra REGo, kiu jam la 20-an de septembro 2011 aperis en la retpaĝo, nomata La Balta Ondo).

Pli frua artikolo estas intervjuo kun G. Arosev kaj havas la titolon "Ĉu Esperanto povas doni ion principe novan al la mondo?" (La Ondo de Esperanto, 2011, №7 (201), intervjuis Aleksander Korĵenkov.)

Mi opinias, ke tiaj artikoloj estas malobjektivaj kaj malutilaj por la Esperanto-movado ĝenerale, kaj plej malbonas ke tiaj artikoloj devenas de la homo, kiu prezidas unun el la landaj Esperanto-asocioj.

Grigorij komencas la artikolon per iuj dubindaj kaj apenaŭ aktualaj nuntempe supozoj, kiujn kutime uzas malbone edukitaj kontraŭuloj de Esperanto.

Ekz. li skribas: "...Inter tiuj problemoj estas malaltiĝo de la valoro de Esperanto kiel internacia komunikilo. La angla dominas jam delonge, sed la fulma evoluo de teknologioj nun permesas ĝin reale uzi ĉiutage..." Min interesas kiujn informajn fontojn uzis Grigorij por konstati, ke Esperanto nuntempe havas malpli da valoro, ol antaŭe, rilate al la internacia komunikado?

bildo de Maksimo

Vladimi Samodaj 75-jarigxis

Laŭ la mesaĝo de Grigorij Arosev:

La 21-an de junio en Moskva E-klubo "Lev Tolstoj" okazis celebrado de la 75-jariĝo de Vladimir Samodaj - unu el plej elstaraj personecoj kaj esperantistoj de nia lando.

La estraro de REU aliĝis al ĉiuj gratuloj kaj proponis al V.Samodaj modestan donacon - dumvivan membrecon en nia unio, kio estis favore akceptita.

Ni deziras al Vladimir Vladimiroviĉ longajn jarojn kaj foregan sanon!

Abonrilata enhavo


povigita de