Ensaluto

Roberto Passos Nogueira

Verdo - Al la Francaj Junuloj de Majo 1968

 

Poemo de Roberto Passos Nogueira, el la libro "Vojo kaj Vorto", kies antaŭ parolo estas de William Auld (jes, mi forgesis diri en la pasinta blogaĵo!).

 

Verdo

Al la Francaj Junuloj de Majo 1968

Fortoj de herboj inundis la mondon
ekde l' grundo minerala
Fortoj de

verdo

stipojn volvis ĉirkaŭ la ŝtalo
kaj
Kreskis

ImPeRtInEnTaJ

en barojn:

verdo kontraŭ nigro
kardo kontraŭ tigro
stipo kontraŭ ŝtalo
(ruĝa mordo ĉe l` pala vando de l`
burĝa ordo)

Fortoj de herboj
rampis lante

Ju pli oni sarkas
des pli ili kreskas
Fortoj de herboj
el la grundo minerala

Notre force est irrésistible

bildo de hxod

Fernando Pessoa

Fernando Pessoa

En 1972, la eldonejo Stafeto (poemoj - noveloj - dramoj - eseoj) eldonis 1000 ekzemplerojn de l` libreto "Vojo kaj Vorto" de Roberto Passos Nogueira. Mi ne scias ĉu poste estis aliaj eldonoj, sed la katalogo de UEA ankoraŭ vendas tiun 72-an eldonon. La libro estas - minimume - genia. Kaj la originalaj poemoj kaj la tradukitaj estis tre trafe kaj taŭge elektitaj, tial la legado de la libro estas senfina... mi ĉiam povas legi kaj relegi ĝin... kaj mi ĉiam surpriziĝas.
Sed tiu ĉi artikolo ne temas pri R. P. Nogueira, sed pri Fernando Pessoa, genia poeto, kies poemero estis genie tradukita de Nogueira en "Vojo kaj Vorto".

Fernando Pessoa, kiu naskiĝis en Lisbono, Portugalio, en 1888, kreis plurajn heteronimojn (Álvaro de Campos, Alberto Caiero, Ricardo Reis, Bernardo Soares ktp...). Ĉiu heteronimo havis sian propran personan vivon, historion, verkstilon ktp, tial sorbi la verkaron de Fernando Pessoa estas granda laboro, ĉar li ja estis tre densa verkisto, kvankam li tre simple kaj klare verkis... tio rimarkeblas sube:

 

 

Fernando Pessoa
Portugalio
(1888-1935)

El la gardisto de brutaroj
(Alberto Caiero)

XXXIX

La mistero de la aĵoj, kie ĝi estas?
Kie ĝi estas, kiu ne aperas
Eĉ por sin montri mistero?
Kion scias pri ĝi la rivero kaj kion scias la arbo?
Kaj mi, kiu ne scias pli ol ili, kion pri ĝi scias?
Ĉiam kiam mi rigardas la aĵojn kaj pensas pri kio

bildo de hxod
Abonrilata enhavo


povigita de