Ensaluto

rompŝtelisto

bildo de lariko

Ŝerco: Rompŝtelisto

Rompŝtelisto eniris domon tra fenestro.  Kiam li serĉis ŝtelindaĵojn per poŝlampo, voĉo en la mallumo diris, "Jesuo rigardas vin."  Li ektimigis, malŝaltis sian poŝlampon kaj staris silente.  Post minuto, li aŭdis nenion plu, kaj rekomencis sian agadon.  Kiam li malligis la televidon, la voĉo revenis, "Jesuo rigardas vin."  La ŝtelisto ĉirkaŭserĉis per sia poŝlampo.  Unue li vidis neniun, sed fine en angulo li vidis papagon.

"Ĉu vi diris tion?" diris la ŝtelisto.

"Jes," diris la papagon.  "Mi nur volas averti vin, ke Jesuo rigardas vin."

"Sed kiu vi estas?"

"Moseo."

"Kiaj stranguloj donas al papago la nomon 'Moseo'?"

"La samaj homoj kiuj donis la nomon 'Jesuo' al rotvajlero."

Abonrilata enhavo


povigita de