Ensaluto

Rusio

Rusa kutimo pri floraj donacoj

Antaŭ ne longe, mi eksciis ion interesan pri floraj donacoj al rusoj. Oni donacu malparan nombron da floroj al vivaj personoj kaj oni donacu paran nombron da floroj nur al mortintoj. Donaci paran nombron da floroj al vivulo estas io tre ofenda ĉar estas kvazaŭ deziri morton al donacato. Nu, verŝajne se ruso farus tion, ne estus misintence, tamen nerusoj sciu ĉi tion por eviti malkonfortajn momentojn.

bildo de Novatago

Pri la estonteco de esperanto.com

Mi ĵus legis, en hispana interreta ĵurnalo, ke Rusio ne estos malkonektita el interreto, kontraŭe al tio, kio publikigas "Védomosti"

 

Jen la artikolo (hispane): http://noticias.lainformacion.com/asuntos-sociales/eutanasia/el-kremlin-...

 

Kaj la rusia ĵurnalo (ruse):

http://www.vedomosti.ru/

 

Bedaŭrinde, mi alkutimiĝis, ke la averto "mi neniam faros XXXXXX" kutime estas sekvata de "mi faris XXXXXX".

 

Bedaŭrinde, due, mi ne konas la rusan, do,

ĉu tiu publikigo estas vera?

ĉu tio estas elpensaĵo de iu ĵurnalisto?

ĉu tio mortigos esperanto.com? (La administranto estas rusano)

bildo de Pablo
bildo de Dima Ŝevĉenko

La prezidanto de REU malsukcesis, ĉar “neniu bezonas ion ajn”

 

Mi estis tre ĉagrenita, tralegite jam la duan pesimisman artikolon pri Esperanto-movado en Rusio kaj la monda movado ĝenerale, kiun verkis la prezidanto de REU Grigorij Arosev. Ambaŭ artikoloj estas se ne rekte kontraŭesperantistaj, do konkrete malentusiasmigaj por la rusiaj esperantistoj. Sed ĉefe pluraj informoj en ili estas malaktualaj aŭ malobjektivaj, kio misgvidas la legantojn, kiuj ne tre bone konas la detalojn, menciitajn en ili.

La lasta artikolo havas la titolon "Kio estas la reala trezoro de REU?" (La Ondo de Esperanto 2011, №10 (204); oktobra REGo, kiu jam la 20-an de septembro 2011 aperis en la retpaĝo, nomata La Balta Ondo).

Pli frua artikolo estas intervjuo kun G. Arosev kaj havas la titolon "Ĉu Esperanto povas doni ion principe novan al la mondo?" (La Ondo de Esperanto, 2011, №7 (201), intervjuis Aleksander Korĵenkov.)

Mi opinias, ke tiaj artikoloj estas malobjektivaj kaj malutilaj por la Esperanto-movado ĝenerale, kaj plej malbonas ke tiaj artikoloj devenas de la homo, kiu prezidas unun el la landaj Esperanto-asocioj.

Grigorij komencas la artikolon per iuj dubindaj kaj apenaŭ aktualaj nuntempe supozoj, kiujn kutime uzas malbone edukitaj kontraŭuloj de Esperanto.

Ekz. li skribas: "...Inter tiuj problemoj estas malaltiĝo de la valoro de Esperanto kiel internacia komunikilo. La angla dominas jam delonge, sed la fulma evoluo de teknologioj nun permesas ĝin reale uzi ĉiutage..." Min interesas kiujn informajn fontojn uzis Grigorij por konstati, ke Esperanto nuntempe havas malpli da valoro, ol antaŭe, rilate al la internacia komunikado?

Ĉu Israelo kaj la judoj faris/faras malbonaĵojn al la palestinanoj?

En tiu ĉi artikolo ni informiĝas pri ĉu Israelo kaj la judoj faris/faras malbonaĵojn al la palestinanoj. Ni malkaŝas la malveraĵojn dissematajn de la arabaj estroj kaj la maldekstro.

Malamo
Tutcerte estas tiel ke la plejpartego de la homoj sur nia planedo volas vivi en paco kaj trankvilo. Oni volas vivi tute ordinaran vivon: oni volas ĝui la vivon, studi, labori kaj fondi familion. Konfliktoj kaj militoj estas finfine kaŭzataj de rilative eta grupo da homoj. Sekve ĉiuj devas suferi pro la agadoj de tiu ĉi eta grupo. La konflikto inter Israelo kaj ties malamikoj ne multe diferencas de tio. Ankaŭ tiu ĉi konflikto estas finfine kaŭzata de relative eta grupo da homoj.

La konflikto inter Israelo kaj ties malamikoj ŝajnas esti senespera. Ŝajnas ke ĝi estas malfacile solvebla. De tempo al tempo novaj tumultoj ekflamas. Homoj mortas kaj suferas.

Malamo estas unu ingredienco en ĉiuj konfliktoj kaj tiu ingredienco kompreneble ankaŭ troviĝas en la konflikto inter Israelo kaj ties malamikoj. Por kompreni tiun ĉi konflikton, estas grave pripensi la reciprokan malamon inter judoj kaj araboj. Estas evidente ke la malamo kontraŭ la judoj de la araba flanko estas multe pli forta ol ia malamo kontraŭ la araboj de la juda flanko.

Kial devas troviĝi juda ŝtato
La judoj sufiĉe multe diferencas de aliaj popoloj en la mondo. Ili loĝis en diasporo ĉirkaŭ la mondo, sed tamen ili konservis sian kulturon, siajn tradiciojn kaj sian religion. Ili ankaŭ grandparte ne miksiĝis kun aliaj popoloj, sed konserviĝis kiel popolo. (Troviĝas ja tiuj kiuj malice asertas ke la juda popolo estus inventita, sed genetikaj esploroj montras ke ekzistas aparta juda popolo. Newsweek havas interesan anglalingvan artikolon pri tio: The DNA of Abraham’s Children.)

bildo de Tom Nylund
Abonrilata enhavo


povigita de