Ensaluto

Rusio kino animacio kosmo historio recenzo

Filmo "Belka kaj Strelka: stelaj hundoj"

Saluton!

Mi komencas mian blogon en Esperanto.com kaj samtempe revenas post duonjara paŭzo al tiu ĉe Ipernity. Ekde nun ĉiuj artikoloj aperados en ambaŭ lokoj.

Por tiuj, kiuj ne legis mian blogon ĉe Ipernity, mi volas diri, ke per mia blogado mi unuavice celas realigi tion, por kio Esperanto estis kreita - liberan kaj efikan interŝanĝon de informo, kiu povas pliriĉigi ĉiujn partoprenantojn de la proceso. Kaj mia unua artikolo ĉi tie, mi esperas, estos bona ekzemplo de tia agado.

Estas legendo, ke Jurij Gagarin foje diris: "Ĝis nun mi ne povas kompreni, kio mi estas - unua homo aŭ lasta hundo".

Li diris tiel, ĉar ĝuste hundoj estis objektoj en la kosmaj eksperimentoj en Sovet-Unio ekde la komenco de la 1950-aj jaroj, kaj ĝuste hundoj estiĝis unuaj vivaj estaĵoj, kiuj ĉirkaŭflugis la Teron en kosmoŝipo kaj bonorde revenis el la kosmo. Tio okazis la 18-n de marto 1960. Du malgrandaj hundinoj Belka kaj Strelka momente iĝis mondfamaj.

Belka kaj Strelka, kiujn tenas Oleg Gazenko (1918-2007), eminenta fiziologo, fondinto de kosma medicino.

Kiam post unu jaro Strelka naskis idojn, Nikita Ĥruŝĉov sendis unu el hundidoj al John Kennedy kiel personan donacon. Ekde ĉi tiu sceno komenciĝas animacia filmo, kiu aperis sur ekranoj precize 50 jarojn post ĉi tiu flugo.

Antaŭfilmoj de "Belka kaj Strelka: stelaj hundoj".

Unua

Dua

bildo de Kirill Ŝvedov
Abonrilata enhavo


povigita de