Ensaluto

Subtenu!

Ĉiuj servoj de Esperanto.com estas senpagaj. Ni bezonas monon por domajno, servilo kaj multaj aliaj elspezoj! Vi povas donaci:

1.Pere de UEA-konto: esco-b
2.Pere de PayPal sistemo
Klaku suban butonon por donaci!


Ĉiu donacinto iĝas subtenanto kaj ricevas specialan bildeton en la profilo: Pliaj detaloj

scienco

La unua trovo de fosilia kaptilo de karnomanĝa planto

"Plantoj manĝas per fotosintezo" - tion ni scias ankoraŭ el lernejo. Sed per tiu ĉi proceso plantoj ricevas nur organikajn ĥemiaĵojn, konsistantaj el karbono, oksigeno kaj hidrogeno. Sed por funkciado ili ankaŭ bezonas "mineralajn" ĥemiaĵojn: nitrogeno, fosforo ktp. Kutime plantoj ricevis ilin el grundo. Sed kelkaj plantaj specoj vivas sur tre malriĉaj grundoj kaj bezonas estiĝi "raboplantoj" (karnomanĝaj plantoj). Ili kaptas insektojn kaj aliajn malgrandajn artropodojn per specialaj kaptiloj (kutime ŝanĝitaj folioj) kaj digestas viktimojn per specialaj enzimojn.
 
Paleobotaniko ne scias multe pri fosiliaj karnomanĝaj plantoj. Kutime trovaĵoj estas nur poleno. Nur eocenajn semojn de akva karnomanĝa planto aldrovando (Aldrovanda el la drozeraca familio) oni trovis.
 
En la fino de pasinta jaro germanaj paleontologoj publikigis artikolon en la ĵurnalo PNAS, en kiu ili priskribis la unuan trovon de fosilia raboplanta kaptilo.
 
La trovo estas prezervita en la eocena Balta sukceno - la plej paleontologie riĉa sukcena minkampo de la mondo. La peco kun la trovaĵo venis el minejo apud rusa urbo Kaliningrado (en kiu lokiĝas Esperanta eldonejo Sezonoj).
 
 
Fosiliaj restaĵoj de karnomanĝa planto
 
A-B Du fosiliaj karnomanĝaj folioj el la Balta sukceno. C. Rando de la folio kun tentakloj de diversaj longklasoj kaj diafanaj haretoj. D. Pinto de la folio, finiĝanta per la tentaklo. E-F. Glandaj kapetoj de tentakloj kun centralaj poroj (montriloj). (Figuro el la priskribata artikolo en PNAS).
bildo de polenadisto

Sciencaj “eraroj” en filmoj

Jam de longa tempo estas prisciencaj blogistoj, kiuj multe “ĉagreniĝas” kaj harfendas pri la sciencaj “eraroj”, kiujn ili trovas en fikciaj filmoj. Ja eblas demandi al ili, kion ili ne komprenas de la vorto fikcio.

bildo de Novatago

Digestado de fiŝo komenciĝas de l’kapo (aŭ de l'vosto)

Grupo de francaj kaj hispanaj iĥtiologoj, studantaj nutradon de ŝarkoj, trovis strangan fenomenon. Verdire, ili ne komprenas ĝin tute - sed ni jam havas malgrandan artikolon en la ĵurnalo PLoS ONE.
Objekto de ilia esploro estas ŝarko Isurus oxyrinchus, ofte nomita "mako" (tiu vorto signifas "ŝarko" en la maoria lingvo). Tiu rabofiŝo loĝas moderajn kaj tropikajn akvoj de la tuta mondo. Ĝi estas unu el la plej gravaj karnomanĝuloj de la Oceano, manĝanta prefere fiŝoj kaj kapopieduloj. Do studado de la dieto de tiu ŝarkoj gravas por kompreni funkciado de mara ekosistemoj.

Aŭtoroj de la artikolo studis enhavon de stomakoj de 113 makoj, kaptitaj en Atlantiko apud Hispanio kaj Franco. 69 el ili havis nedigestitan manĝon, kaj 55 el ili - nedigestitajn fiŝajn restaĵojn . Plej amasa fiŝĉasaĵo estis atlantika sairo Scomberesox saurus. Sciencistojn surprizis, ke preskaŭ ĉiuj sairoj en ŝarkstomakoj estis senkapaj kaj senvostaj. Nur unu kapo kaj unu vosto de sairo estis trovita en unu ekzemplero de ŝarko. Neniam antaŭe fiŝsciencistoj trovis tion. Interese, ke iĥtiologoj ankaŭ trovis malfacile digesteblajn fiŝajn okullensojn en la stomakoj - kaj ilia kvanto preskaŭ egalas al la kvanto de fiŝkorpoj.
Kial sairoj en la stomakoj mankas kapojn kaj vostojn? Aŭtoroj ne scias - kaj honeste skribas pri tio.
Ili havas tri hipotezojn:
1) ŝarkoj manĝas sairojn sen kapo kaj vosto estas digestita unuavice. Nu, eble, por ŝarko estas malfacile manĝi rapidmovantajn ĉasaĵojn tute. Kaj okullensoj, eble, apartenas al aliaj specoj.
2) ŝarkoj manĝas sairojn sen vosto kaj kapo estas digestita unuavice. Kial korpo inter kapo kaj vosto digestitas pli malrapide? - tiu demando rilatas al ambaŭ hipotezoj. Nu, ostoj tie estas defendita per potencaj muskoloj - skribas aŭtoroj.

bildo de polenadisto

Ĉu rezultoj de medicingenetikaj esploroj estas homarvasta?

Oni ofte povas legi/aŭdi en amaskominikiloj ion, similan al "Sciencistoj malfermis genon de iu malsano". Sed tiu frazo ne estas tre honesta.
Unue, estas pli akurate paroli pri genvarianto de malsano, sed ne pri geno. Ekzemple, homoj kun hemofilio ne havas specialan genon - loko en DNA - kiu malhelpos sangon koaguliĝi kaj mankas en genomo de aliaj homoj. Ne, hemofiluloj havas samajn genojn de sangkoaguliĝsistemo, kiel ĉiuj - sed ili havas eraran, "malsanan" varianton de unu el tiuj genoj.

Due, nun medicingenetikistoj esploris pli ofte nur genetikan emon al la malsano, sed ne ĝustan "heredan malsanon". Do homoj kun "malsanan" genvarianton nur havas pli grandan probablecon malsaniĝi. Multaj homoj, havantaj tiun genvarianton, neniam malsanos - kaj multaj de malsanuloj ne havas tiun genvarianton. Sed scio pri malmanko de tiu genvarianto povas helpi profilaktiki la malsanon.

Sed trovi funkcian valoron de iu geno estas malfacila tasko. Do sciencistoj entreprenas tiel nomatan "genomvastajn studojn de asocioj". Tiu metodo aperis antaŭ dekjaro, kiam ebliĝis rapide kaj relative malmultkoste DNA-vicriveli tutajn genomojn de multaj da homoj. La ideo de tiu metodo estas simpla. Oni prenas du grupojn da homojn: kun la interesiĝata malsano kaj sen ĝi - kaj DNA-vicrivelas tutajn genomojn de ĉiu el ili. Poste oni serĉas genvariantojn, kiuj troviĝas en genomoj de malsanuloj, ol en genomoj de sanuloj tro pli ofte por hazarda koincidenco. Grava noto: tiu metodo nur trovas asociojn inter genvariantoj kaj malsano - ili povas ne esti vera kaŭzo, kiu faras homojn pli emas al la malsano, sed nur troviĝas proksime de ili. Do ni sciiĝas nur genajn markojn de la malsano.

bildo de polenadisto

Kial ŝarkidoj manĝas gefratojn en patrina utero?

Oni ofte reprezentas ŝarkojn kiel kruelaj mortigmaŝinoj. Tiel plejparte ne estas vero - tiuj ĉi fiŝoj estas mortiguloj ne plu, ol aliaj predantoj. Sed kelkaj iliaj vivmanieroj povus hororigi. Unu el ili estas embria kanibalismo: la plej grandaj ŝarkidoj manĝas siajn gefratojn antaŭ naskiĝo, kiam ili ankoraŭ vivas en patrina korpo.

La embria kanibalismo ŝajnas malutila, ĉar rezultas en malpliigo de reproduktiva sukceso de femala ŝarko: ŝi havas malpli idojn, ol povus. Ekzemple, sabla ŝarko (Carcharias taurus) ĉiam naskas nur du ŝarkidoj. Utero de tiu ĉi specio havas du partoj. Ŝarkidoj, kiuj estas unuaj eloviĝintaj en ĉiu parto de utero, baldaŭ manĝis ĉiujn aliajn embriojn. Tiu manĝaĵo helpas ilin kreski pli rapide kaj ili naskiĝas ĉirkaŭ unu metro longe (ĝis 1,25 m)! Do nur du ŝarkidoj transvivis - unu el ĉiu utera parto.

 

Sabla ŝarko (Carcharias taurus)  Sabla ŝarko (Carcharias taurus)

bildo de polenadisto

Mielabeloj ne povus polenigi niajn rikoltojn tiel bone, kiel aliaj insektoj.

Kiel insektoj rilatas al nia agrikulturo? Verŝajne, multe da homoj respondas, ke parazitoj povas malpliigi rikolton. Jes, sed ne nur tiun malbonon donas insektoj al kamparanoj. Multe da agrikulturaj plantoj, precipe la fruktaj, dependas de insektaj polenigistoj.
Bedaŭrinde, lastatempe kiel abundeco, tiel ankaŭ diverseco de naturaj insektoj en kamparoj malpliigas. La plej grava kaŭzo de tiu proceso estas detruo de naturaj vivejoj. Areoj, ŝanĝitaj per homa agado, ne plu povas subteni ekziston de multaj specioj. Pro tiu malprospero de polenado rikoltoj malpliiĝas. Ofte tio jam estiĝis gravan agrikulturan problemon.
De tio kamparanoj en diversaj landoj komencis provi plibonigi polenadon de rikoltaj plantoj. Subteno de naturaj vivejoj estas tre malfacila tasko, sed multaj homoj esperas, ke helpas polenigi niajn rikoltojn povus mielabeloj (Apis mellifera). Tiu insekto estis bone konata, kiel unu el du hejmigitaj insektoj (la duan estas silkraŭpon). Mielabelaj laboristinoj, senĉese kolektantaj nektaron kaj polenon, estis la simbolo de laboremo en multaj kulturoj. Estas konata, ke mielabeloj estas bonegaj polenigistoj. Tial nun oni ofte starigas abelujojn apud kampoj por rikoltpliigo.

Mielabelo

Mielabelo kun polenaro sur kruroj.

bildo de polenadisto

Biologoj rekreis aspekton de la unua placentulo

Antaŭ centjaro biologoj ŝatis konstrui rekreaĵojn de "hipoteza praulo" de diversaj grupoj de nuntempaj vivuloj - ekzemple, vertebruloj aŭ insektoj. Tiu "praulo" kunigis en si la plej primitivajn trajtojn de konataj nuntempaj kaj formortintaj uloj de la esplorata grupo.
Poste, aparte pro la eniĝo de genetika datumo en la sistematiko, sciencistoj plejparte ĉesigis rekrei la "hipotezajn praulojn". Laŭ ĉefa idea de la nova paradigmo de filogenetiko (malfora al la sistematiko branĉo de biologio, studanta parenceco de specioj), ni nur povas trovi lokojn de konataj specioj sur la evolua arbo, sed ne kompreni, de kiu ili devenis. Estas do nur specioj-gefratoj, sed ne "gepatro kaj ido".
Sed biologojn, certe, interesas - kiel aspektis (kaj vivis!) reala antaŭlonge formortinta specio, de kiu estis devenonta diversa nuntempa grupo de vivuloj.

Nova studo de historio de placentuloj konfirmis tian intereson.
Placentuloj estas la plej diversa nuntempa grupo de mamuloj. Ili (verdire, ni - homo ankaŭ estas placentulo) estiĝis gvidantojn de la Tero en la Kenozoika erao, komenciĝinta antaŭ 65 milionoj jaroj kaj daŭriganta ĝis nun. Rolo de aliaj grupoj de mamuloj - marsupiuloj (ekzemple, kanguruoj) kaj monotremoj (ekidnoj kaj ornitorinkoj) - estas tre pli sube.

Aŭtoroj de la studo uzis 4541 morfologiaj trajtoj de 86 nuntempaj specioj, reprezentantaj ĉiuj placentulaj ordoj, kaj de 40 formortintaj. Ankaŭ aro de genetika datumo estis uzata.
Bazinte sur tiu ega datumaro ili konstruis filogenetikan arbon, montrantan la parencecon de diversaj branĉoj de placentuloj kaj ankaŭ aliaj mamuloj.
La arbo montris integron kaj parencecon de plimulto da tradicie konataj ordoj. Tio konfirmas verecon de la studata arbo.
Poste sciencistoj bazinte sur la paleontologie konata tempo de iuj eventoj en mamula evoluo povis estimi tempon de aliaj branĉiĝoj.

bildo de polenadisto

Asteroido alproksimiĝas al la Tero...

...la venontan 15an de februaron. Ĝi diametras proksimume 45 kilometrojn, kaj pasos 27,700 kilometroj super la tero (sub la tersincrona orbito, kiu altas 35,800 kilometetroj).

 

Laŭ la fakuloj el la NASA, tio ne gravas.

 

Pli da informo (bedaŭrinde en la angla):

http://www.nasa.gov/topics/solarsystem/features/asteroidflyby.html

bildo de Pablo

Bebaj lingvokapabloj dependas de cerbpartoj aliaj al la adoltaj

Beboj lernas lingvojn pli facile ol ni, adoltoj. Verdire ili estas lingvistikaj geniuloj.
Adoltiĝante ni estas limiĝataj per nia nasklingvo. Ekzemple, japanoj ne distingas sonojn [l] kaj [r], ĉar ilia lingvo havas nur sonon [r]. Sed tiu estas vero nur priskribante adoltajn japanojn. Japanaj beboj facile distingas tiujn sonojn. Ankaŭ diversajn gramatikajn komplikaĵojn infanoj kaptas pli facile ol ni, kiam lernas alian lingvon.
La kaŭzo de tiu ĉi infana genieco estas plejparte nekonata.
Nova esploro de neŭrobiologoj el Vaŝingtona Universitato donas novajn faktojn kiuj helpos (ni esperas!) pli bone kompreni la procezon de la infana lingvakirado.

Scientistoj esploris cerbojn de 19 geknaboj 7 monatoj aĝaj per magneta tomografio. Post kvin monatoj ili esploris lingvajn kapablojn de samaj infanoj. Verdire tiomaĝaj homidoj ne parolas lingve. Sed oni povas esprimi kiom proksime al "vera" parolado estas ilia babilado - kaj kiom bone ili povas distingi konatajn vortojn.
La lingvsukcesoj de esploritaj geknaboj estis komparataj kun iliaj tomografiaj rezultoj.
Okazis, ke lingvaj kapabloj en unujaraj infanoj povas esti divenataj surbaze koncentraĵoj de griza substanca (korpoj de neŭronoj) kaj la blanka (iliaj fibroj) en du cerbpartoj: cerbeto (cerebelo) kaj hipokampo.
Tiu rezulto estas surpriza, ĉar nek hipokampo, nek cerbeto estas ligita kun lingvo en adoltaj cerboj. Hipokampon oni ofte ligas kun memoro, kaj cerbeto kontrolas moviĝojn.
Ebla interpreto de la rezultoj estas la sekva: hipokampo helpas al infano memori novajn vortojn kaj sonojn, kaj cerbeto - moviĝi ĝustamaniere partoj de parolaparato (lango, gorĝo ktp.).
La esploro ne nur helpos pli bone kompreni la procezon de la lingvakirado. Estonte ĝiaj rezultoj lasos korektiĝi anomalioj en infanevoluiĝo.

bildo de polenadisto

Originalaj sciencaj novajxoj

Saluton. gesamideanoj!

Mi havas ideon produkti originalajn (netradukitanj!) revuojn pri sciencaj novaĵoj.
Esperante, ili estos interesaj por vi. Mi opinias, ke la agado ankaŭ helpos disvastiĝi E-terminaron.
 

Bonvolu, komentu pri la enhavo kaj korektu mian lingvon (mi ne estas tre bona esperantisto=)

bildo de polenadisto
Abonrilata enhavo


povigita de