Ensaluto

scienco

Ankoraŭ novaĵoj el mia universitato: Esperanto dum la sciencaj konferencoj

18-an kaj la 19-an de septembro mi, kiel instrusisto de la katedro de la amaskomunikiloj de la Rusia universitato de amikeco inter popoloj (ruse - РУДН) elpaŝis kadre de du tutrusiaj sciencaj konferencoj. Ĉe la unua, kiu havis temon “Sistemoj, metodoj, tekniko kaj teknologioj por prilabori median enhavon”, mia elpaŝo havis titolon “Sperto de kreo kaj subteno de la informa interret-centro de la 96-a Universala kongreso de Esperanto”. Kadre de la dua konferenco, kiu nomiĝis “Amaskomunikiloj en la multpolusa mondo: problemoj kaj perspektivoj” temo de mia elpaŝo estis “Lingvo Esperanto kiel rimedo de la sukcesa amasa komunikado en la multpolusa mondo”. Kurtaj 5-paĝaj tezoj de la konferenco aperis en la ruslingvaj paperaj eldonoj kaj en la diversaj retejoj. Unun el la ruslingvaj publikaĵoj (kiu temas pri la GK ĉirkaŭ UK) vi povas trovi en la retejo de mia katedro:

http://kafedramk.ru/content/opyt-sozdaniya-i-podderzhki-informatsionnogo...

bildo de Dima Ŝevĉenko

kial kredi kaj malkredi je astrologio

Antaŭlonge, kaj malgaje eĉ nun, ekzistas homoj kiuj kredas je astrologio. Do, ke la planedo kaj la stelaroj afektas al la homa vivo.

Estas multaj studoj kiuj indikas, ke la maniero ni vivis niajn unuajn jarojn, aŭ eĉ tagojn influas en nia vivmaniero, kaj nia personeco (Ĉu viaj getatroj mamutris vin aŭ bebobotelumis vin, ĉu vi uzis ŝukilon...).

Ne estas malfacile imagi, ke antaŭe, kiam la vivo estis ĉefe kampara, sen doma elektro, nek lumo, nek aliaj teknikaĵoj, bebo kiu naskiĝis vintre, dum siaj unuaj monatoj, ne tre vivis ekster hejme. Kaj por tiu kiu naskiĝis somere, okazas male, kaj ĵusnaskiĝinto vidis kampon, kaj spiris freŝan aeron, dum kiam ĝi estis 6-monatulo, restis hejme.

Hazarde (ne tro hazarde, ekzistas kialo, sed ne estas la celo de tiu ĉi blogaĵo), ĉiuij vintroj, la suno "estas" "sur" skorpio, sagitario, kaprikorno, dum somere, la suno estas sur aliaj stelaroj.

Tio povas fari, same ol hodiaŭ la homoj kiuj kreskiĝas en urbo estas malsamaj ol aliaj kiuj kreskiĝas en kamparo, aŭ en malsamaj landoj, havas malsamajn personecoj, ke tiuj kiuj naskiĝis vintre, estas malsamaj al tiuj kiuj naskiĝis somere. Tio ne signifas, ke tiuj kiuj naskiĝis vintre, estas ekzakte egalaj, nur, ke prezentas iom simileco.

Pro tio, mi pensas, ke antaŭe, estis logike la naskiĝo de astrologio, sed tio jam estas sensencaĵo.

bildo de Pablo

Libervolo - ĉu ni vere estas liberaj?

 

La jena dialogo naskiĝis de la rimarko, kiun faris Armando Zecchin al mi pri la libervolo. Mi pensas, ke tiu komento estas tre grava kaj tre interesa. Jen la produkto de mia unua pensado pri tia temo.

Mi bedaŭras pro la longeco de tiu ĉi dialogo. Mi scias, ke ĉe interreto longaj verkaĵoj estas evitindaj. Tamen, mi skribis ĝin ekzakte kiel mi pensis, kiel mi kutime faras kun la tutaj dialogoj, kiujn mi skribis. Do, estas la produkto de tute kompleksaj ideasocioj, kiuj estiĝas en mia menso, kiam mi metas la karajn Testudo kaj Akilo iu kontraŭ la alia.


- Testudo: Kara Akilo, estas malfacila demando, al kiu mi ne trovas respondon... ĉu vi povas helpi min pri la esplorado?

bildo de Sandro Pollastrini

Komplikeco, komplekseco, simpleco kaj destino: la celo de la Universo.

 

Estas fojoj, kiam oni diras, ke tio, kio okazas dependas de la destino. Tamen, mi pensas, ke la destino estas nur la matureco de la periodoj. Se ni vidas la homojn nur kiel ege komplikaj maŝinoj, preskaŭ neantaŭvideblaj, tiam ni ne povas kompreni la destinon. Se ni vidas la homojn kiel tre kompleksaj aroj da vivaĵoj, tiam ni komprenas, ke ilia komplikeco ofte povas esti tre antaŭvidebla. Estas precize tiu ĉi la diferenco inter la komplikeco, kiun enhavas hazarda sinsekvo da nombroj, kun la komplekseco, kiu enhavas preciza sinsekvo da nombroj produktita de preciza regulo. La kompleksa sinsekvo havas komplikan strukturon, sed tiu ĉi strukturo ofte produktas simplan, tre simplan konduton. Jen kial ni kapablas antaŭvidi diversajn aspektojn de niaj karuloj. Ni havas apartan kapablon kompreni nian proksimulon. Tamen, nia proksimulo, ekzakte kiel ni, estas la sumo de la sennombraj daŭraj interagoj inter tiom da ĉeloj, kiuj superas la nombron da steloj en nia galaksio. Kaj tiu ĉi penso igas min sen spiro. La Naturo estas nekredebla en ĝia grandiozeco.

Kaj tamen, la homoj estas kompleksaj kaj tiu ĉi signifas, ke ili havas simplajn kondutojn, kiuj adaptiĝas al la ŝanĝiĝanta medio. Kutime, oni pensas, ke simpla sistemo produktas simplan konduton, komplikaj sistemoj produktas komplikajn kondutojn. Sed estis pruvita la malon: la kaosaj sistemoj povas esti tre simplaj. Kaj, mi asertas, ke komplikaj sistemoj povas produkti nur komplikajn kondutojn, sed la kompleksaj sistemoj povas produkti simplajn kondutojn.

bildo de Sandro Pollastrini

La blua papilio kaj la ruĝa formiko...


Hieraŭ mi legis ion interesan pri la bluajn papiliojn (Maculinea arion).

Blua papilio 7
Blua papilio 7

 

Tiu ĉi papilio strikte dependas de la simbiozo kun alia insekto: la formiko. La blua papilio frajas siajn ovojn sur la floroj de sovaĝaj tilioj; kiam naskiĝas la larvoj, ili nutriĝas ĉe la floro kaj dum iom da tempo ili ŝanĝas sian konduton kaj falas teren, kie komencas produkti sukeran substancon. Tiu ĉi substanco altiras la formikojn. Kiam estas la formikoj, la larvo sin tordas por ŝajni formika larvo. La formikoj fine transportas la larvon al sia formikejo. Tie, la larvo komencas nutriĝi de la formikajn ovojn kaj, produktante apartan sonon, kiu simulas la sonojn produktitajn de la formika reĝino, instigas la formikojn al porti al si eĉ aliaj formikaj ovoj. Post la krizaliĝo kaj la papiliiĝo, la ĵusnaskita papilio estas eskortata ekster la formikejon, kie estas defendita de la formikoj ĝis ĝi kapablas flugi.

 

bildo de Sandro Pollastrini

Ĉu la universo kaj la tempo rondaj?


Ni ĉiuj nun jam konsideras komprenebla, ke la Tero estas preskaŭ sfera; kaj por ni ĉiam estas strange pripensi tiujn antikvulojn, kiuj kredis, ke la Tero estu ebena.

Mi malkovris antaŭ malmulta tempo, ke tiu naiveco de la antikvuloj estas ankoraŭ kun ni, sed sub aliaj formoj. Kiel? Simple, provu pensi pri la sekva: laŭ vi, se mi ekiras de la Tero al la spaco, laŭirante ajn fiksitan direkton tiel, ke mi ĉiam vojaĝas rekte, ĉu mi povas reiris al la Tero?
La simpla respondo estus: "Ne! Ekirante de la Tero kaj vojaĝante rekte, estas tute neebla reiri al la Tero!"

Kaj nun pensu al la sekva: kio okazas sur la Tero? Se ni ekiras de la suda poluso al norda poluso, laŭirante preskaŭ rektan vojon, kio okazus? Post ni atingis la nordan poluson, daŭrigante la rektan vojaĝon, ni reiros al la suda poluso! Kompreneble: la Tero estas preskaŭ sfero!
Kaj, kial ni pensas, ke la Universo povu esti malsimila al la Tero? Kial ni pensis, ke ĝi ne povas havi ian formon, pro kiu, ekirante de iu ajn punkto kaj laŭirante rektan direkton, ni povas reiri al la sama punkto? Kial ni devige pensas, ke la Universo estas ebena? Eble limigita, sed ebena?

Kaj la sama pri la tempo: kial ni pensas, ke ĝi devige estas ebena? Ĉu povas okazi, ke ekirante de iu punkto, kaj laŭirante la tempan fluon, ni reiros al la komenca punkto?

Rimarku: pri la rondeco de la universo estas diversaj proponoj; fakte, ni nun ankoraŭ ne konas la vera formo de ĝi. Pri la rondeco de la tempo, kelka laboro estis farita, kaj tamen mi ne bone konas tiun ĉi temon.

bildo de Sandro Pollastrini

Dialogo pri la beleco


Akilo - Kara sinjoro Testudo, kiel vi povas diri, ke tiu ĉi nuntempa artaĵo estas bela? Ŝajnas al mi, ke ĝi estas iu el la plej malbelaĵoj, kiujn mi iam vidis!

Testudo - Mi komprenas vian miron pro mia opinio, kara Akilo, sed mi ne ŝercas: mi pensas, ke tiu ĉi artaĵo estas tre bela!

Akilo - Eĉ tre bela? Mi tute ne komprenas viajn gustojn. Tamen, mi estas scivola: kion vi vidas kiel bela en skultaĵo, kiu estas tute misformita, sub stulta ŝildo, kiu deklaras "Belaĵo''?

Testudo - Via estas tre bela demando, kies respondo ne estas tiel tuja. Se vi havas iom da tempo, mi provos respondi al vi.

Akilo - Certe! Mi havas tempon! Fakte mi estas scivola pri viaj kialoj, kiuj, mi opinias, estus sendube eksteraj kompare kun la miaj.

Testudo - Tio ne certas. Fakte, konsidere ke vi estas scivola, mi klopodos plejeble klare respondi al vi. Tamen, mia respondo partos de demando. Ĉu vi estas preta?

Akilo - Pretega!

Testudo - Bone. Vi estas mirinta, ĉar mi asertis, ke tiu ĉi artaĵo estas bela, anstataŭe!, tre bela. Tamen, sendube ĝi ne estas laŭnorma beleco. Kaj tiu ĉi, mi pensas, ke estas tre klara al vi, ĉu ne?

Akilo - Certe! Mi konas vin sufiĉe bone por scii, ke vi estas sincera kiam vi asertas, ke tiu ĉi monstraĵo estas "bela''. Krome, precize pro la fakto, ke tiu ĉi artaĵo memkompreneble ne havas laŭnorman belecon, mi povas pensi, ke la problemo pri niaj ne egalaj opinioj dependas de nia koncepto de "beleco'', ĉu ne?

Testudo - Ekzakte, kara Akilo! Kiel ĉiam, estas tre interesa dialogi kun vi!

Akilo - Kaj por mi estas la sama, malgraŭ vi ĉiam portas mian menson al la limoj!

bildo de Sandro Pollastrini

Rakonteto: La fizikisto kaj la fantomo


Mi estas fizikisto, do mi emas rigardi la mondon per la sciencaj okulvitroj kaj mi klopodas (anstataŭe, mi penas!) koni la multegajn novaĵojn, kiuj ĉiutage aperas.

Do, kiel reagus fizikisto kiel mi fronte al ŝajne super-natura fenomeno?

Imagu, ekzemple, ke morgaŭ aperu fronte al mi fantomo de mortinta homo, kiu asertu esti la fantomo de sanktulo. Kio okazus?

Mi nun provas imagi tion.

Morgaŭ vespere

Mi estas ĉe mia ĉambro, apud mia komputilo, kiam ege intensa helo aperas tie. Tute mirante, mi ektimegas kaj retroiras per mia seĝo. Tiu helo estas kvazaŭ blindiga, kaj mi levas manon por kovri miajn okulojn de la intensa lumo. Tute terurita, mi restas senmove kaj senspire.

En la eksterordinara situacio, mi komencas flari parfumon de floroj. Estas tre intensa parfumo, preskaŭ naŭza, kaj mi rekonas la hipotezan floron: la violo. Ĝia parfumo estas bona, sed kiam ĝi troas, tiam ĝi eknaŭzas min. Kaj tamen, tiu malkoncentras min de la teruro, kaj mi nun sentas min pli trankvila. Subite mi ekkonscias, ke la helo estas malpli intensa ol antaŭe, kaj, rigardante la fonton de la lumo tra miaj fingroj, mi rimarkas formon.

Tiu formo komence estas nepreciza, sed dum malmulta tempo ĝi iĝas klara, kaj mi fine rekonas la bildon de homo. Anstataŭe, de anktivulo: li tute ne estas vestinta laŭ la nuntempo; li havas longajn, blankajn vestojn, kiuj elvokas en la mia menso la antikvajn tempojn, eble je antikva Grekio eble je Romia Imperio. Fronte al mi estas tiu maljunulo kun malhela vizaĝkoloro, kiel la haŭto de tiuj popoloj, kiuj vivas sub la suno de la dezerto. La maldensaj haroj estas blankaj kaj blukaj, klare kontraŭante la malhela koloro de lia haŭto.

bildo de Sandro Pollastrini

La stranga rilato de la figoj...


Estas io tre interesa, kiun mi volas rakonti al vi: la interrilato de figoj kaj vespoj.

 

Fikuso
Fikuso

 

La figarboj estas tre ligitaj al apartaj specioj de vespoj, kiuj estas nomitaj figvespoj. La interrilato estas tiel forta inter ĉi tiuj du organismoj, ke ambaŭ ne povus vivi sen la alia. Ni vidu la kialon.

Kelka suspekto naskiĝas, kiam oni rimarkas, ke la figarboj ne havas florojn. Tiu estas vere stranga, ĉar ili devas havi ian formon de polenado, alie de kie la figoj devenus? De kie la semoj por aliaj figarboj devenus? La ĉina nomo estas interesa, ĉar precize montras ĉi tiun aferon: 无花果 (wúhuāguǒ), laŭvorte kaj laŭorde senflora-frukto. Tiu, kiun oni nomas figo, pensante ĝin kiel frukto, reale estas infloresko. Efektive, en ĝi kaŝiĝas la floroj de la figarbo.

 

bildo de Sandro Pollastrini
Abonrilata enhavo


povigita de