Ensaluto

scienco

Ĉiu homo estas eta, nelongviva kaj svarmoplena planedo...


Kiel ĉiam ne gravas la grandecoj, se ili ne estas komparitaj al io ajn. Do, hodiaŭ mi okupiĝis pri komparado inter la homoj kaj iliaj bakterioj. Jen kelka dateno pri la bakterioj:

- Grandeco: 0.5 – 5 mikrometroj;

- Vivdaŭro: 15 minutoj

- Rapideco: 10 – 100 korpo-longoj sekunde (1-mikrometra bakterioj povas vojaĝi almenaŭ 10-mikrometrojn sekunde)

Se homo vivas 80-90 jarojn, kompare kun la 15 minutoj de la bakterio, ĝia vivdaŭro ŝajnus al bakterio preskaŭ tri-milionoble sia vivo (se bakterio vivus kiel homo, 80-90 jaroj, la responda homa vivdaŭro estus preskaŭ 250 milionoj da jaroj).

Kaj, la raporto inter la grandeco homo/bakterio egalas preskaŭ 1.5 milionoj. Do, la grandeco de homo ŝajnos al bakterio duoble la distanco inter Luno kaj Tero ĉe apogeo (preskaŭ la raporto luna radio/homo).

Pri la homaj bakterioj:

- de 500 al 1000 diversaj specioj nur en nia intesto;

- la bakterioj en homa korpo estas dekoble pli multenombraj ol la homaj ĉeloj (10mil miliardoj kompare kun la mil miliardoj da homaj ĉeloj).

Ĉiu homa korpo havas bakterian populacion, kies nombro estas 10miloble la homa populacio sur la Tero.

Resume, la homa korpo estas speco de planedo, kies...

- aĝo atingas 250 milionojn da jaroj,

- grandeco estas iomete pli malgranda ol la Luno,

- populacio estas 10miloble tiu de la Tero.

Do, mi povas konkludi, ke ĉiu homo estas eta, nelongviva kaj svarmoplena planedo.

bildo de Sandro Pollastrini

La sonĝoj estas malveraj...


Mi estas leganta la libron de Daniel Dennet, Cosciousness Explained (Konscio Eksplikita). Mi tuj trovis ion tre interesan.

Imagu, ke ni homoj povu atingi la teknologian nivelon, kie ni povu rekte instigi la cerbon por krei mensajn bildojn, kiuj estu tre verŝajnaj. Anstataŭ krei videoludojn, kie la ĉefa interago estiĝu pere de ekrano kaj komputila klavaro, imagu, ke tiu hipoteza teknologia nivelo permesu al ni rekte formi la bildojn, la sonojn kaj ĉiun alian percepton en la cerbo de la ludanto. Kaj, imagu eĉ, ke tiu ludanto povu interagi libere kun la medio. Ekzemple, se tiu videoludo estu lokita en arbaro, la ludanto povus alproksimiĝi al arbo, tuŝi ĝin, perceptante la krudecon de la arboŝelo. Li povus eĉ preni folion, kaj lasi ĝin fali teren. Kaj li povus repreni tiun folion, relasi ĝin fali, kaj, dum la falado de la folio, li povus blovi al folio tiel, ke la folio moviĝus tre hazarde.

bildo de Sandro Pollastrini
bildo de Jakov

Kial ni oscedadas?




Ke mi tuj elrevigu vin, ne ekzistas ankoraŭ ekzakta respondo al tiu demando. :)

Sed ekzistas kelkaj teorioj kaj mi citos iujn.

Teorio 1. Al ni ĉiuj estas bone konata unu teorio ke ni oscedas, ĉar ni bezonas pli da oksigeno. Sed ne estas tiele. La vivo pruvas ion alian. Se tiele, ni oscedos multe pli dum sportumado ol dum ripozado. Mi ĝis nun vidis neniun sportiston dum aktiveco ke li aŭ ŝi oscedas. Same, la malsanuloj kun koraj kaj pulmaj malsanoj oscedas tiom, kiom ankaŭ sanaj homoj; vi scias ke tiaj malsanuloj bezonas pli da oksigeno ol kutime. Do, tiu teorio ne taŭgas.

Teorio 2. Vi certe rimarkis ke vi oscedadas kiam vi estas dormema. Ĉu reale ekzistas rilato inter dormado kaj oscedado? Eble tiu "aktiveco" plilongigas nian maldormecon. Iu sciencisto testis tion per EEG-o (li igis iun ulon oscedadi, ne demandu min kiel) kaj vidis ke cerba aktiveco ne pliiĝas. Ankaŭ por tiu teorio ne ekzistas pruvoj.

bildo de Jakov

Sengusta manĝaĵo en aviadilo?

Nur por manĝŝatuloj!

Ĉu vi iam spertis dum vi flugadis ien, kompreneble per unu aviadilo Tongue out, ke manĝaĵo estas iel sengusta? Nome, mi ne flugadis multe kaj mi ne spertis tion, ĉar mia unua kaj lasta flugado estis kiam mi havis ok jarojn.

Iuj uloj ektrovis eblajn kialojn por tiu "problemo". Nome, kiam oni rimarkis ke homoj dum flugado salis servitajn manĝaĵon pli ol kutime, ili findecidis ke ĉefa kulpanto estas la bruo. La bruo devenas de aviadilo dum flugado. Forta bruo pligrandigas la manĝkonsiston, kion la homoj sentas kvazaŭ la manĝaĵo estas pli kraketa.  Sed samtempe la gusto por dolĉa kaj sala malpligrandigas.

Dr. Woods testis 48 uloj al kiuj estis servataj du tipoj da manĝaĵo. Unu tipo estis dolĉa kiel biskvito kaj dua salta kiel terpometoj. Dum ili manĝis, ili per aŭskultiloj aŭdis aŭ silencon aŭ bruon. Ili devis taksi la gustfortecon kaj kvaliton de manĝaĵo. La resultoj estis pli bonaj kiam ili axudis nur silencon, sed manĝkonsiston ili taksis kontraŭe. La manĝkonsisto pligrandigas dum ili aŭdis la bruon. Interese, ĉu ne?

Dr.Woods konkludis ke sperto pri manĝaĵo dependas pri nia atento ĉe manĝado. La malantaŭa bruo distras nia atento pri manĝaĵo kaj tiel ĝi iĝas sengusta, kvankam en normala stato ĝi ne estas sengusta  .

Konkludo: manĝu en silenco aŭ aŭskultante iun malpezan muzikon kiam ajn vi povas. Se vi troviĝas ie en bruaĵoj, provu enmeti la ŝtopiloj en viajn orelojn. Laughing

 

Dr. Andy Woods (Unilever's laboratories,  University of Manchester)

 

 

bildo de Jakov

Genetika dispozicio por alkohola dependeco

 

Ĉu vi iam sciiis ke ankaŭ alkohola dependeco, almenaŭ parte, estas genetike kaŭzita? Nome la alkoholismo estas tre kompleksa malsano kiu krom genetiko inkluzivas ankaŭ ĉirkaŭon. La sciencisto Kareken (pri "Indiana University School of Medicine") diras ke ne estas verŝajne ke ni iam malkovros genon kiu diros ĉu iu estos alkoholdependa aŭ ne. Ekzistas la geno GABRA2 kiu influas nian sperton kiam ni rigardas aŭ flaras alkoholon. Deziro por plezuro alportas nin al alkohola konsumado kaj superflua konsumado, ĉar tio donas al ni bonan senton.

Homozigotaj homoj, do homoj kun duobla kopio de la geno GABRA2, montris aktivecon en certaj partoj de cerbo inkluzive centrofrontan parton de cerbo, kiu estas uzata por taksi plezuron. Kontraŭ tio ĉe la heterozigotaj homoj aktiviĝas aliaj partoj de cerbo. Tiuj du diversaj manieroj de funkciado ne ŝanĝiĝas kiam homoj estas sub alkohola influo. Do certe ekzistas fiziologia bazo por alkohola dependeco.

Sed esti portisto de markoj por kompleksaj malordoj kiel alkoholismo ne signifas necese ke tiu malordo esprimiĝos. Genetikan markon oni bezonu kompreni kiel biologia averto pri noceco de alkoholaj trinkaĵoj ĉe homoj kun genetika dispozicio. Aliflanke tio povus esti gvido direktata al tiu geno kaj cerba sistemo, ĉar eble iun tagon ekestos kuracilo kontraŭ tiu geno.

 

bildo de Kirilo

Du demandoj al lingvistoj kaj lingvemuloj

Saluton al ĉiuj!

En Ipernity mi antaŭ nelonge kreis du mallongajn blogaĵojn, por kiuj mi demandus vian subtenon. Smile

Vi povas helpi min per tio, ke vi esprimas vian lingvan senton pri la du fenomenoj, kiujn mi priparolas en la blogaĵoj, aŭ en Ipernity aŭ en komento ĉi tie.

http://www.ipernity.com/blog/144366/257509

http://www.ipernity.com/blog/144366/258139

Multan dankon!

Abonrilata enhavo


povigita de