Ensaluto

seminario

La 43a Esperanto-Seminario en Ĉibao

el la blogo verdeskribitaj sensencaĵoj:

 

ĉi-matene mi revenis al Kooĉio de 4taga ferio en Tokio kaj Ĉibao. :] ĉi-semajno estas "Ora Semajno" en Japanio kaj do multaj homoj havas 5 tagoj de ferio. dum 3 tagoj el Ora Semajno okazis La 43a Esperanto-Seminario en Ĉibao, en kiu mi partoprenis. :]

 

la Seminaro estis bonega! dum 3 tagoj okazis klasoj, fakkunsidoj, ekzamenoj de la Japana Esperanto-Asocio, kantadoj ktp ktp. kompreneble ankaŭ estis multe da amikiĝado. ;] kvin klasoj de komencanta nivelo ĝis memstara nivelo estis la ĉefa parto de la seminario kaj mi pensas, ke pli ol 40 esperantistoj de diversaj jaraĝoj partoprenis. :]

 

legu plu ĉi tie.

bildo de noktema
Abonrilata enhavo


povigita de