Ensaluto

servilo

bildo de Dima Ŝevĉenko

Problemoj kun la servilo estis solvitaj

Feliĉe la kelktagaj problemoj, rilataj al funkciado de nia komunumo Esperanto.com estis solvitaj. Pli ol unu tagon la retejo ne estis alirebla kaj dum la du sekvaj aperadis diversaj teknikaj problemoj dum la uzado de servoj.

Nun Esperanto.com translokiĝis al la alia servilo kaj ĉio feliĉe solviĝis. Se vi rimarkos iujn erarojn, nepre menciu ilin komentante tiun ĉi blogaĵon.

Krome ni ĝojas anonci, ke tre baldaŭ okazos vica teknika kaj aspekta plibonigo de Esperanto.com. Se vi havas iujn proprajn ideojn kion eblas plibonigi, kiujn servojn eblas aldoni, kio estas nepre bezonata por la virtuala esperantujo ktp., nepre komentu pri tio ĉi tie.

bildo de Dima Ŝevĉenko

Servilo funkcias

Teknika laboro estis finita. Servilo funkcias bone.

bildo de Dima Ŝevĉenko

Servilo: Teknika laboro

Hodiaŭ okazos teknika laboro ĉe la servilo de Esperanto.com. Tio povas kaŭzi mallongtempajn mafacilaĵojn kun aliro al la retejo.

Dankon pro via komprenemo!

Abonrilata enhavo


povigita de