Ensaluto

Sirio

Hontinda virino kontraŭ sirianoj

Mi ĵus vidis filmeton. Rimarku blondulinon, kiu portas kameraon: https://twitter.com/shul_evolution/status/641253604851122176

Se estas duboj pri ĉu estis io akcidenta, malgraŭ la “dankaj vortoj” de la falinto, jen: http://index.hu/video/2015/09/08/tomeg_roszke_menekultek_menekultvalsag/

 

Laŭ ĉi tiu pepaĵo: https://twitter.com/panyiszabolcs/status/641293696965734402 Ŝi estas ĵurnalisto kaj ŝi estis ekmaldungita el la laboro. Mi ne tute certas pri tio, ŝi estas la sola ĵurnalisto kiu havas buŝmaskon, same al policanoj. Tamen, mi legis ie, ke ŝi eble vere estas ĵurnalistino, kiu serĉas registri bildojn de kompatindaj personoj, falintaj dum forkurado.

 

Ŝi estas unu el la plej hontindaj personoj iam vidita de mi. sad

 

Posta aldonaĵo: Ŝi estis ĵurnalistino de ekstremdesktra televidkanalo (hungare): http://444.hu/2015/09/08/ime-a-menekult-kisgyerekeket-rugdoso-n1-operato...

bildo de Novatago

Kelkaj impresoj pri rifuĝintoj en Germanio

En kadro de filmomontrado de kritikantoj de la tutmondiĝo mi antaŭhieraŭ spektis la filmon „Can't be silent“ (mi ne povas esti silenta). Ĝi temas pri rifuĝintoj en Germanio, kiel ili vivas preskaŭ kiel en malliberejoj, kun preskaŭ neniuj rajtoj, kaj kio pli gravas: sen scii kio okazos pri ili, sen scii ĉu ili rajtos resti, sen ŝancoj al normala laboro kaj vivo – kaj ke tiu stato povas daŭri ne nur monatojn, sed multajn jarojn. En la filmo la muzikisto Heinz Ratz kreis projekton: li invitis talentajn muzikistojn el rifuĝinthejmoj por registri kune kun li albumon kaj poste koncertvojaĝi kune tra Germanio.

Kvankam la filmo estas sufiĉe pozitiva pro la vere bona muziko ĝi ne prisilentas la problemojn de la rifuĝintoj. Vere kortuŝe.

 

 

Mi vidas la bildojn pri la situacio en la landoj de kie venas la rifuĝintoj kaj mi legas kaj aŭskultas iliajn rakontojn. Pri la amataj homoj kiujn ili perdis en la milito, pri la suferoj kaj mortoj kiuj okazadas dum la fuĝo, pri la altaj riskoj kiuj estas por ili ne pli timigaj ol la situacio en kiu ili estus se ili restus hejme.

Plorige.

 

Mi vidas la bildojn pri la situacio en mia lando, mi vidas la marŝantajn naziulojn kaj aliajn senempatiajn idiotojn kiuj malĝuste asertas ke ili estas la popolo. Estas nekredeble ke iuj fihomoj kaj senkleruloj kapablas ataki rifuĝintojn pro iuj nedifinitaj timoj (kiuj estas ĉiuokaze bagatelaj en komparo al la problemoj kiujn spertis kaj spertas la rifuĝintoj). Sed la nombro de brulantaj rifuĝinthejmoj en Germanio kreskas preskaŭ ĉiutage.

Plorige.

 

bildo de Sunjo

Kien estas iranta la araba mondo?

Subite okazis io kion neniu povis atendi. Subite ekbolis la araba mondo kaj la mondo spertis ion subitan kaj tute neatenditan. Ĉiuj surpriziĝis.

Dum la tiel nomata araba printempo la plej teruraj flankoj de la homaro (denove) montriĝis. Homoj surstrate protestas, sed ili frontas pafantajn reprezentantojn de la armeo de la lando en kiu ili protestas. Protestoj okazis en pluraj landoj dum multaj monatoj. Sed kien estas iranta la araba mondo?

En la araba mondo kreskis nova generacio, nova generacio de homoj kiuj laciĝis pro la situacio kiu regas en la landoj en kiuj ili vivas. Kompreneble estis atendite ke io iam okazos, sed la subiteco, forteco kaj rapideco de la okazaĵoj en la araba mondo surprizis la tutan mondon.

La novaj teĥnikaĵoj efikis al la revolucioj. Homoj havigis bildon de la ĉirkaŭa mondo per iloj kiel interreto. Ebliĝis kompari ilian propran mondon kun la ĉirkaŭa mondo kaj estiĝis plifortigita konscieco pri la situacio en kiu ili estas vivantaj.

La novaj teĥnikaĵoj ankaŭ efikis al la efektivigado de la revolucioj. Kiel oni organizas protestojn tiel ke multaj homoj en mallonga tempo povas kunveni en specifa loko? Tio hodiaŭ okazas per iloj kiel Fejsbuko, Tujtero kaj poŝtelefonoj. Unu mesaĝeto kaj ĝi disvastiĝas rapide kaj facile. Kaj la aŭtoritatoj nenion povas fari…

La mondo esperas ke la araba mondo faros paŝojn al plia demokratieco, libereco kaj malfermiteco. Kaj kompreneble tio vere estas dezirinde. Sed tio ne estas facilaĵo.

Demokratieco ne nur signifas liberajn elektadojn, sed demokratieco precipe signifas demokratiecan pensadon. Tian pensadon homoj vivintaj en diktaturoj ne havas kaj ne eblas havigi tian pensadon en mallonga tempo. Tio postulas multe da tempo.

bildo de Tom Nylund

Interparolo de du homoj pri paciĝo en Mezoriento…

— Do vi celas ke ekestu paco se Israelo retiriĝos al la landlimoj de 1967. Tiel oni atingus pacon kun Sirio, Libano kaj Sauda Arabio kaj la palestina afero estu principe solvita?!

— Tre ĝuste…

— Hmmmm, sed se tiel estas, ĉu vi povas klarigi kial en tiu okazo la arabaj ŝtatoj atakis Israelon en jaro 1967? Tiam ja Israelo estis malantaŭ la landlimoj de 1967. Se la araboj estis kontentaj kun tiuj landlimoj, kial la egipta prezidanto Nasser diris en radioparolo la 27-an de majo 1967 (la 5-an de junio la milito eksplodis), “Nia ĉefa celo estas la ekstermo de Israelo…”

Fonto: Israel — älskat hatobjekt!

Tiu ĉi afiŝo estas publikigita en tri lokoj samtempe: miajpripensadoj.wordpress.com, Esperanto.com kaj Ipernity.
Listo de ĉiuj artikoloj.

bildo de Tom Nylund

La malamikoj de Israelo

Israelo havas plurajn danĝerajn malamikojn:

En la oriento Israelon minacas Irano, kiu havas nuklean programon. La plejparto de la sekretaj servoj en la mondo traktas tion kiel intencon krei nukleajn armilojn. La irana prezidento Mahmud Ahmadineĵad plurfoje elbuŝigis ke Israelo devus esti forviŝita de la mondmapo. Krome li neas la Holokaŭston.

En la nordo Israelon minacas la terororganizaĵo Hizbulaho. Ĝi estas subtenata de Irano kaj Sirio kaj havas 30.000 – 40.000 raketojn. Oni timas ke se Israelo kaj Irano falus en militon Hizbulaho povus partopreni.

En la sudo Israelon minacas la terororganizaĵo Hamaso, kies intenco estas detrui Israelon. Dum la lastaj 10 jaroj miloj da raketoj kaj grenadoj estis pafataj el la Gaza-strio, kie Hamaso “regas”. Tiu ĉi daŭra terorado devigis Israelon militi kontraŭ Hamaso dum la vintro 2008 – 2009.

Ĉu iu alia lando havas tiel multajn severajn malamikojn? Apenaŭ! Krome konsiderante ke Israelo estas tre malgranda lando, la situacio devus esti tute unika.

Tiu ĉi afiŝo estas publikigita en tri lokoj samtempe: miajpripensadoj.wordpress.com, Esperanto.com kaj Ipernity.
Listo de ĉiuj artikoloj.

bildo de Tom Nylund
Abonrilata enhavo


povigita de