Ensaluto

socio

Trovajxo el la interreto pri la masakro en Orlando

Vi ne estis la pafintoj, sed vi ne volis vidi samseksemulojn kisante en publiko. Vi ne estis la pafintoj, sed vi ne ŝatas vidi samseksemajn personojn televide. Vi ne estis la pafintoj, sed vi pensas ke samseksemuloj pekas kaj ke oni devas savi ilin.

Vi ne estis la pafintoj, sed vi ĉagreniĝis kiam samseksemuloj ricevis la rajton geedziĝi. Vi ne estis la pafintoj, sed vi uzas fivortojn pri samseksemuloj. Vi ne estis la pafintoj, sed vi voĉdonus kontraŭ leĝa protekto por samseksemuloj.

Vi ne estis la pafintoj, sed vi estas la kulturo kiu kreis lin. Vi estas la kugloj en iliaj pafiloj.

bildo de Sunjo

Nekredebla 21-a jarcento

Multaj el ni iam aŭdis frazon similan al “nekredeblas ke tio povas okazi en la 21-a jarcento”. Verŝajne mi mem iam diris tion; tamen, se oni pripensas tiun frazon, oni ekpensas tion, ke nekredeblas en 21-a jarcento oni pensu, ke la gregoria kalendaro estas la sola kalendaro uzata en la mondo, kaj pli nekredebla estas tio, ke oni pensu ke kalendaroj magie ŝanĝas pensmanierojn kaj kutimojn, kaj instruas homojn kiel konduti.

 

Verdire, vivi en la 21-a jarcento, en okcidenta lando, devus helpi pli bone kompreni la homan naturon kaj kompreni tion, ke en ĉiu epoko, ĉio eblas; eĉ diri “nekredeblas ke tio povas okazi en la 21-a jarcento”.

bildo de Novatago
bildo de Mikaelo.l

Viv-diverseco ŝrumpas, minacita estas la homa socio



La tria eldono de la UN raporto "mondaj perspektivoj pri viv-diverseco", publikigita la dekan de majo, per-ĉifre konfirmas ke la internacia komunumo estas fiaskinta bremsi la malkreskadon de viv-diverseco, tiel ne konformiĝante al la engaĝiĝoj faritaj en la 2002a jaro. Neniu el la 110 landoj kiuj transdonis raporton al UN pri la realigotajn progresojn sukcesis atingi la celojn por la 2010a.. "La vivsistemoj sur kiuj baziĝas la ekonomio, la ter-kultivado, la vivo (...) estas minacataj je malboniĝo, eble eĉ je malapero se iu radikala agado ne estos inicata por ilin konservi" skribas la raport-aŭtoroj.

La surfac-amplekso de la naturaj vivejoj daŭre malvastiĝas. Tri "baskul-punktoj" estas konstatitaj: la sensalaj lagoj invaditaj per algoj kaj sufokantaj, la kolapso de pluraj koralaj eko-sistemoj kaj la ŝrumpo de vastaj areoj de la amazona arbaro.



Ĉiuj indikaĵoj pri la stato de la naturo kaj pri la riskoj de estingiĝo de bestaj-specioj estas en ruĝo. Tiu raporto stimulos la diskutojn komencitajn kadre UN por starigi novajn objektivojn post la misa rendevuo de 2010. La internacia komunumo denove renkontiĝos en Oktobro en Nagojo, Japanio por preni sian decidon.

 

 

 

Abonrilata enhavo


povigita de