Ensaluto

sportaŭto

bildo de lariko

Ŝerco: Sportaŭto

Viro aĉetis Mercedes-sportaŭton kaj tuj komencis provi ĝiajn kapablojn.  Baldaŭ li trapasis la leĝan rapidlimon kaj plue plirapidis.  Sed baldaŭ li rimarkis la flagrantajn lampojn de policaŭto per sia spegulo.  Unue li pensis, "Mi povas facile eskapi.  Mia Mercedes estas pli rapida ol iu policaŭto."  Li plue plirapidis.  Sed poste li pensis, "Kion mi faras?  Ne indas riski areston aŭ akcidenton."  Li haltis.

La policano diris al li, "Mi povas aresti vin pro gravaj akuzaĵoj.  Sed mia deĵoro baldaŭ finos, kaj mi preferas eviti la administraĵojn.  Tial, se vi povas diri al mi bonan kialon por via konduto, mi lasos vin senkulpe iri."

"Nu," diris la viro.  "Antaŭ tri semajnoj mia edzino lasis min kaj foriris kun policano.  Mi timis tion, ke vi provis redoni ŝin."

"Adiaŭ," diris la policano.  "Veturu zorge."

Abonrilata enhavo


povigita de