Ensaluto

sporto

Iom pli pri kurado

Pasintjare mi jam skribis kiel mi komencis kuradon (http://www.esperanto.com/enhavo/kurado-%C4%B5ogado-por-komencantoj-%E2%8... ). Post la konkurso en majo mi decidis plutrejnadi sola. Sed baldaŭ poste venis ferioj, kiuj interrompis la ankoraŭ ne sufiĉe fiksitan rutinon, kaj krome mi de ie kaptis inflamon ĉe la granda piedfingro de la maldekstra piedo. Tiu inflamo okupis kaj suferigis min dum pli-malpli kvar monatoj kaj paŭzigis min dum tiu tempo pri sportumado. Du operacietojn poste kaj kun unu ungo malpli mi ne trovis la emon rekomenci la kuradon sola. Pri tio ankaŭ ludis rolon, ke jam estis antaŭ la malvarmaj kaj malhelaj sezonoj.
 
Estis do la demando ĉu kurado simple ne estas taŭga sporto por mi aŭ ĉu mi denove provu ĝin. Mi elektis la duan eblon kaj denove aliĝis kaj al la benefica kuradkonkurso kaj al la prepariga kurso. Tiu kurso en 2016 tre similis al tiu en 2015, do mi ne volas skribi multon pri ĝi. Mi nur kun bedaŭro devis konstati ke mi ne havis avantaĝon pro mia pasintjara kurspartoprenado (do mi ne pli rapide realkutimiĝis kaj ne atingis pli bonan rezulton en la konkurso).
 
Poste mi kun kelkaj aliaj el tiu grupo aliĝis al kuradgrupo en klubo. Unufoje en la semajno ni kuras kune, kaj unufoje en la semajno memstare. La grupa trejnado havas la avantaĝon ke eĉ se oni ne vere volas kuri (pro pigreco aŭ aĉa vetero) oni tamen volas revidi la aliajn kaj babili kun ili. Krome ni havas subtenon de unu aŭ du trejnistoj, kaj pli varian trejnadon ol antaŭe (kun ŝtuparkurado, montokurado, kurado kun rapidecŝanĝoj, ktp.).
 
En septembro mi denove partoprenis 5-kilometran konkurson kaj, kvankam estis terure varmega vetero, plibonigis mian rezulton. En oktobro mi kun iom da fiero sukcese partoprenis mian unuan 10-kilometran konkurson.
 

Kaj nun? La defio por la vintro estas daŭrigi la trejnadon.

bildo de Sunjo

Kurado (ĵogado) por komencantoj – la celo estas 5 kilometroj

En decembro 2014 mi aliĝis al benefica kuradkonkurso (la gajno estis dediĉita al asocio kiu subtenas virinojn kiuj iĝis viktimoj de perforto) kiu okazis je la 10a majo 2015 en mia urbo. Sed mi neniam antaŭe kuris (ĵogis) longajn distancojn kaj ne estas sufiĉe sportema por sukcesi pri tio sen preparo, do mi samtempe aliĝis al kuradkurso kiu komenciĝis je la fino de februaro 2015. Nun, kiam mi scias ke tiu ĉi kurso taŭgis por prepari min sufiĉe bone (mi ja evidente postvivis), mi publikigas la tradukon ĉi tie. Sendube en la plej multaj lingvoj jam ekzistas amasoj da tiaj kursoj interrete troveblaj, sed unu plia, nun en Esperanto, certe ne malutilas.

 

Antaŭparolo de trejnisto: hej, ni nun simple povus lasi vin kuri la 5 kilometrojn – la unuaj rezignus post 5 minutoj, pliaj rezignus post 10 minutoj, ktp. Kelkaj eble eĉ sukcesus kuri la 5 kilometrojn sed ĉiuj de vi poste pensus ke kurado estas malplaĉa afero kaj pro tio ne daŭrigus. Do sekvu nian planon por malrapide alkutimiĝi al la kurado kaj nepre ne faru pli – viaj muskoloj, artikoj kaj tendenoj dankos al vi.

 

Antaŭe oni ĉiam iomete varmiĝu kaj poste faru kelkajn gimnastikajn ekzercojn (eble vi serĉu videaĵojn ĉe youtube pri tio – tio ankaŭ utilas en rilato al la kuradtekniko, do la movoj de la brakoj kaj la piedoj)

 

Semajno 1

bildo de Sunjo

2012

En 2012 mi kuris 1547 km-ojn. El tiuj 1077 km-ojn en la dua duonjaro.

 

La maratono en oktobro ne sukcesis bone. Je duono mi estis kontenta pri 1:56:44, sed poste mi komencis lami, kaj eĉ tremi, pli ol iam ajn antaŭe. Ŝajnis, ke mia malsano ankoraŭ ne pasis. Ĉe la fino mi havis 4:29:54. Mi planis sub 4:00:00.

 

En novembro mi partoprnis du tagan aranĝon. En la unua tago triona maratono 1:12:08, kaj sesona maratono: 0:35:03.

Duan tagon duonmaratono 1:54:36. Sume 3:41:57.  Mi estis kontenta, kaj mi decidis, ke mi tamen saniĝis. Mi decidis por iom fortigi miajn trunkajn muskolojn, do meze de decembro mi aliĝis al fortotrejnado.

 

Fine de la jaro mi faris tritagan defion.

29-an de cembro 43,7 kmajn ekskursojn, kun 1880 metroj niveldiferenco. 7 horoj 58 min. Konsiderante la malfacilajn cirkonstancojn kaj la glitemon de miaj ŝuoj mi estis kontenta

30-an mi pratoprenis jarfinan montaran ekskurson de 16 km-oj kaj poste mi fortotrejnis 70 minutojn.

31-an mi trenis min al loka 5,3 km-a silvestra kurado. Du rondoj sur la insulo. Komence de la unua rondo mi kun granda fortostreĉo levadis miajn piedojn kaj la rondon plenumis dum 15:19. Pri kio mi estis pli ol kontenta. Por la dua rondo mi eksentis iom da libereco kaj paŝo post paŝo atingis kaj preteris kelkajn kurantojn. En la lasta kilometro per miaj lastaj fortoj finsprintis kaj post lasis du ankoraŭ du kurantojn. Poste evidentiĝis, ke tiuj du kuris en mia kategorio, kaj fariĝis 2-a, 3-a :).

bildo de ak

Prisportaj notoj

Mi nun restariĝas el dujara morto. Ĉu vere? Ni vidos.

Dum du jaroj mi estis malsana. Mi havis (ĉu havas?) hernion de intervertebraj diskoj.

Nome en 2008 printempe revenante eltrejnado mi sidiĝis sur liton kaj dum duonhoro ne kapablis stariĝi.Sekvan tagon la afero iomete boniĝis. Pli frue jam aperis signoj. Post 10 km-oj mia dekstra maleolo komencis dolori, kelkfoje la dorsa flanko de mia femuro senkiale spasmis.

Semajnfine mi planis veturi al dounmaratona konkurso. Antaŭan tagon mi ĉion preparis, sed matene vekiĝinte mi devis rezigni.
Mi ne sciis kio okazas. Mi esperis, ke estas nur ia efemera problemo. Entute mi decidis, ke laŭeble nur en oktobro mi vizitas

kuraciston, ĉar mi ankoraŭ nepre volas kuri maratonon.

Tiu mia decido eĉ pli fortiĝis malgraŭ la neĉeso de la doloroj. Mi sentis, ke se mi rezignas kaj neniam plu restariĝas, tiam tutan

vivon mi bedaŭrados. Kaj se mi persistas... Ĉu mi ne povas eĉ pli ruiniĝi? Verŝajne jes, sed mi estos trankvila, ke ĝis la lasta

momento batalis.

Iel-tiel venis oktobro, kaj mi plenumis la maratonon. Ĝis 20 km-oj senprobleme. La duonmaratonan distancon mi plenumis dum 2 horoj

16 sekundoj. La sekva duonmaratono daŭris 2 horojn 37 minutojn kaj 20 sekundojn. Mi estis kontenta.Mi faris ĉion kion la

cirkonstancoj permesis.

Sekvis kuracistaj esploroj, sed por la vera rezulto, por la MRI-esploro, mi devis atendi pli ol du monatojn.
Dum la atendado foje mi biciklis  en la urbo kaj iom ekimpetis. Grandan doloron mi sentis.Mi haltis kaj foris de la biciklo. Post

kelkminuta ripozo mi regrimpis kaj limakis hejmen. Kelkajn semajnojn mi kuŝis en la lito kaj suferadis seninterrompe.
Dum monatoj mi ne kapablis iri, nur treni min. Al mia laborejo mi veturadis perbicikle  tre singarde.
Al mi ŝajnas, ke krom la tempopaso helpis ankaŭ la specialaj gimnastikaj ekzercoj. Dume mi dikiĝis 15 kg-ojn.

bildo de ak
Abonrilata enhavo


povigita de