Ensaluto

statistiko

bildo de Pablo

Statistikoj cxe esperanto.com

Antaŭ iom da tempo mi analizis kelkaj publikajn datojn el la statistikoj de esperanto.com

(http://esperanto.com/statistiko)

La originalaj analizeto (http://esperanto.com/enhavo/kio-mankas-al-esperantocom)

La rezulto estis:

  • 2748 blogaĵoj/2107 uzantoj =1.3 blogaĵoj/uzanto
  • 3477 komentoj/2107 uzantoj = 1.7 blogaĵoj/uzanto
  • 3477 komentoj/2748 blogaĵoj = 1.3 komentoj/blogaĵo

 

Pli ol unu jaro poste, la afero estas:

 

  • Uzantoj:2383
  • Komentoj: 4022
  • Blogaĵoj: 3569

 

Do:

  • 3569 blogaĵoj/2383 uzantoj = 1.5 blogaĵoj/uzanto
  • 4022 komentoj/2383 uzantoj =1.7 blogaĵoj/uzanto
  • 4022 komentoj/3569 blogaĵoj = 1.1 komentoj/blogaĵo

 

 

Statistikoj pri Esperanto kaj ĝiaj originaj lingvoj

 

La sekvaj estas statistikoj pri la "Etimologia Vortaro de Esperanto" fare de Andras Rajki, kiu estas libere konsultebla interrete.

La demandoj, pri kiuj mi estas scivola, estis:

1) Kiom da italaj vortoj havas saman etimologion de esperantaj vortoj?

2) Kio pri aliaj eŭropaj lingvoj?

3) Lernante Esperanton, kiom da vortoj mi povas uzi kiel bazo por studado de aliaj lingvoj?

4) Kiaj estas la lingvoj, kiuj pli multe kunpartigas sian vortaron kun Esperanto?

Nu, mi memoras, ke kutime por paroli iun ajn lingvon, oni bezonas ĉirkaŭ 2000 vortojn (mi ne parolas de flueco, mi pensas pri la kompreno de ordinaraj frazoj, ĉu skribitaj ĉu voĉaj).

 

Totalaj esperantaj vortoj en la etimologia vortaro: 3983

 

La sekvaj estas la nombro da esperantaj vortoj (kaj la rilata procento), kiuj havas komunan etimologion kun la indikita lingvo.

**Unuopaj originaj lingvoj

Franca: 2369 (59.48%)

Angla: 2136 (53.63%)

Itala: 2005 (50.34%)

Germana: 1611 (40.45%)

Latina: 1370 (34.40%)

Rusa: 1277 (32.06%)

Litova: 1234 (30.98%)

 

Ĉi tie, anstataŭe, estas la nombro da esperantaj vortoj, kiuj havas komunan etimologion kun paro da eŭropaj lingvoj.

**Paroj da originaj lingvoj

Fra-Ang: 1553

Fra-Ita: 1471

Ita-Ang: 1243

Ger-Ang: 1145

Rus-Lit: 1087

Ger-Fra: 1025

Lit-Ang: 932

Rus-Ang: 920

Lit-Fra: 915

Ita-Lat: 904

Rus-Ger: 889

Rus-Fra: 887

Lit-Ger: 882

Ger-Ita: 867

Fra-Lat: 763

Lit-Ita: 743

Rus-Ita: 740

Ang-Lat: 673

Ger-Lat: 386

Lit-Lat: 302

Rus-Lat: 296

 

Fine, tie ĉi estas la nombro da esperantaj vortoj, kiuj havas komunan etimologion kun trio da eŭropaj lingvoj.

bildo de Sandro Pollastrini

La efektiveco de ĝustaj aĵoj

Jeno estas eseeto kiun mi skribis en trajno sur papero pli ol duono jaro antaŭe. Hodiaŭ mi reekokupiĝis min pri relataj aferoj, do mi decidis kopii tiun skribaĵon ĉi tie. Bonvolu legi pri statistiko, ĝusteco, la medio, la loto kaj voĉdoni sube.

Multfoje mi pensas ke multaj homoj ne komprenas la logikon (aŭ leĝojn) de statistiko. Tial ili ofte ne komprenas ĉu fari la ĝustan estas efektive. Ekzemple, flugi estas molbone por la medio, sed homoj diras: "La flugilo flugos ja, ĉiukaze." Sed la fakto estas ke je malmulte da homoj flugas, des malmulte da flugiloj devas flugi. Simile por kunligi kun la lotoludo: la prognozvaloro estas negativa, do lotoludi estas stulta. Ambaŭ estas pri statistiko.

Tamen, ankaŭ ekzistas ekzemploj por kio vi ne devas esti statistikisto, sed simple pensi pri kio estas la ĝusta aĵo sufiĉas. Voĉdonado estas tia afero. Kelkaj homoj voĉdonas "taktike"... ili pensas. "Voĉdoni al malgranda partio ne eblas", ili proponas, "ĉar ili ne ricevos seĝon. Tial oni devas voĉdoni al granda partio." Eble ili ankaŭ pensas pri kio estas bona partio por ŝ/li, sed la "statistika efekto" ricevas la malĝustan atenton. La taktika teĥniko de voĉdoni ŝajnas statitike akceptebla. Tamen tiu supozo estas erara. Se vi kredas ian politikan konvinkon, vi devus voĉdoni tute laŭ tiu kredo. Se vi farus tion, la statistiko preskribos registraron pli laŭ via konvinko, ol se vi voĉdonus "taktike". Tio estas, vera taktike voĉdoni estas voĉdoni laŭ via konvinko.

Tio mi pensis en la trajno ĉirkaŭ duono jaro antaŭe. Bedaŭre mi ne finis ĝin kaj ŝajnas malfacile por doni akvorestintan argumentadon por tiu lasta tezo. Mi nur volas diri (pri ambaŭ alineoj) ke estas bone ke oni pensas statistike, sed bonvolu pensi kritike kaj el la ujo, pligrandigi vian penssistemon kaj agi laŭ via propra kredo.

bildo de hulten
Abonrilata enhavo


povigita de