Ensaluto

T-ĉemizoj

bildo de VINILKOSMO

Informletero de Vinilkosmo N-ro 31 Novembro 2011

Informletero de Vinilkosmo N-ro 31 Novembro 2011
Karaj legantoj,
Niaj novaĵoj ne tre oftas, kvankam estas kelkaj bonaj,
tio ja ne estas kio plej zorgigas nin en tiu fatala momento, en kiu impresa incendio detruis gravan parton de la havaĵoj de Vinilkosmo. Granda kvanto da KDoj forbruliĝis, sed speciala kaj escepta oferto estas proponita subtene, pri tio legu ĉi sube !

Malgraŭ tiuj malfacilajhoj du novaj albumoj aperas en la VK-katalogo, nova KD de Kajto kiu sumas nun 6 albumojn kaj tiel
konfirmas sian famecon inter la unuaj esperanto-bandoj kaj plej varmkora muziknovaĵo el Kubo, trafe kun la nuna mojosa
etoso, malkovrindas ... Atendita KD de afrika regeo ankau preparata zorgeme de Zhou-Mack ...

Esperante ke neniu plendos pro tiu mallonga informletero, ni dankas ĉiujn kiuj jam nin subtenis en tiuj ĉi malfacilaj
momentoj kaj antaŭdankas tiujn kiuj subtenos.

Ni deziras al vi bonan legadon, aŭskultadon kaj esploradon, kaj problable ni reaperos antau Kristnasko se ĝis tiam ĉio
pli klaros.

Nia kompleta katalogo ĉe: http://www.vinilkosmo.com

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

Vinilkosmo-Novaĵoj

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

VKKD 108 " Duope "

KAJTO

bildo de VINILKOSMO

Malfermo de la eŭropa butiko de ESPERANTO ARTA KOLEKTO


Ĵus malfermiĝis la eŭropa butiko de Esperanto Arta kolekto.

Vizitu la kolekton dela proponitaj T-ĉemizoj viraj kaj inaj ĉe:
http://esperanto-arta-kolekto.spreadshirt.fr/

La 15a de marto marfermiĝis la butiko por la amerika kontinento kun eblas atingi per ĉi tiu ligo http://esperanto-arta-kolekto.spreadshirt.com

La diferenco inter la du butikoj estas la sendokostoj... Eŭropanoj vi havos pli favorajn sendokostojn se vi uzas la eŭropan butikon au la amerikan ... kaj inverse ...

Por helpi vin en la vizito kaj mendoj estis pretigita glosaro de la retbutiko kiun vi povas elŝuti ĉi tie :
Elŝutebla glosaro

Aliĝu kaj sendu viajn komentojn en la grupo ĉe ...vizaĝlibro (Facebook):
http://www.facebook.com/pages/Esperanto- Arta_butiko/161213840594582

Abonrilata enhavo


povigita de