Ensaluto

testudo

bildo de lariko

Ŝerco: Fluganta testudo

Malgranda testudo iris al arbo kaj komencis grimpi.  Tre malrapide kaj malfacile li grimpis, ĝis li atingis altan branĉon.  Li rampis al la fino de la branĉo, saltis aeren, svingante siajn antaŭkrurojn, sed subite falis teren.

Post multaj minutoj, la testudo reiris al la arbo, kaj malrapide grimpis al la sama branĉo.  Denove li rampis al la fino, saltis aeren, kaj falis teren.  Denove li reiris al la arbo.

Du birdoj regardis la penon de la testudo.  Unu birdo diris, "Ni diru al li, ke li estas adoptita."

Abonrilata enhavo


povigita de