Ensaluto

Tokio

bildo de VINILKOSMO

Antaŭgustumu la novan albumon de Eterne Rima "Taglibro de brutulo" rekte el Tokio

Antaŭ la apero de la KD-albumo Taglibro de brutulo de la Tokia repisto Eterne Rima, antaŭvidita por por la 1a de majo 2012.

Ni invitas vin gustumi la novan sonon en la elŝutejo de Vinilkosmo laŭ MP3 kaj OGG formatoj kie vi povos malkovri la enhavon de la albumo :

kaj laŭ FLAC formato ĉe : cd1d.com/fr/album/taglibro-de-brutulo (ekde la 1a/05/2012)

Muzikvideo de la titolo "Estro"

La KD-albumo estos mendebla ĉe la diskoservo ekde la 1a/05/2012

Ankaŭ tie estos de la 1a ĝis la 30a de Majo Duobla paka oferto (Samideano+taglibro de brutulo)
Nu, restu vekaj kaj atentaj ! nur ekde la 1a ĝis la 30a de majo !!!

Eterne Rima el Tokio/Tokyo (Japanio/Japan)

Eterne Rima Kantas "Mia loko (Tokio/Tokyo)"
http://www.ipernity.com/doc/vinilkosmo/6824213/
El Tokio Eterne Rima, la hiphopa artisto, bezonas vian amikiĝon kaj subtenon .. en tiu katastrofa periodo en Japanio.

Aliĝu ĉe lia paĝo kaj kuraĝigu lin subtene ... ĉe
http://www.facebook.com/profile.php?id=1828757216&ref=ts#!/pages/Eterne-Rima/133977436673087

Plej muzike kaj danke salutas
Flo !

bildo de VINILKOSMO

sal!

el Verdeskribitaj Sensencaĵoj:

 

pardonon pro la silento! uaŭ, la lasta ĝisdatigo estis antaŭ 2 monatoj... nu, mi ne povas skribi pri ĉio, kiu okazis dum la 2 monatoj, do mi nur skribos la plej gravajn aferojn.

 

post 3 jaroj de loĝado tie, mi forlasis Kooĉio je la 23a de julio. antaŭ tio estis multe da malĝojaj adiaŭoj, festoj, ktp kaj streĉado! mi malamegas transloĝiĝado!!! :( kiam mi finfine alvenis al Tokio, mi tre malĝojis kaj ĝojegis samtempe... dankinde mi povis resti dum 3 tagoj en Tokio por malstreĉigi min kaj ĝui Japanion antaŭ ol iri al Aŭstralio. 1 el la 3 tagoj mi pasigis kun karaj E-amikoj. :) la aliajn tagojn mi tute ne havis monon kaj do faris nenion specialan. mi fotadis multe kaj alŝutis 32 fotojn al mia nova foto-retejo: PANDAmories

 

legu plu ĉi tie.

bildo de noktema

ETERNE RIMA "Samideano" KD jam en Marto 2010 ĉe Vinilkosmo !

ETERNE RIMA "Samideano" KD jam en Marto 2010 ĉe Vinilkosmo !

 

 

La atendata oficiala KD-albumo de ETERNE RIMA sub titolo "Samideano"
aperos jam la 15an de marto 2010 kaj disponeblos ĉe vinilkosmo.com !

Plej freŝa novstila krunk-hiphopo kaj arenbio, 65 minutoj da muziko,
18 kantoj kaj aldone 15 duoninstrumentaj MP3-versioj por karaokeo -
- jen la albumo, kiun oni ne rajtas preteratenti!

Aŭskultu pecon el la albumo en alta sonkvalito en la ludlisto ĉi supre :
l sekompatan repon "Jam ne plu estas mok'" .

bildo de VINILKOSMO
Abonrilata enhavo


povigita de