Ensaluto

traduko

La Mikroerao (Verkita de Liu Cixin) 5/6

La Kvina Sekcio: Bankedo

 

La “plumaro” elfluis el nevidebla elirejo de la duongloba travidebla ŝildo. Tiam, la ĉefreganto diris al la forvojaĝinto en la video: “Ni estas pli ol cent kilometrojn for de via kosmoveturilo, estos pli rapide se ni alteriĝos sur vian fingron, por ke vi portu nin tien.”

 

La forvojaĝinto turnis sian kapon por rigardi la surteriĝujon proksiman malantaŭ si, pensante ke ili eble mikroigis ankaŭ mezurunuojn. Li etendis sian fingron, la “plumaro” surfingriĝis, aspektante kiel eta peco da blanka polvo falinta sur la fingron.

 

La forvojaĝinto vidis en la videobildo, ke liaj fingrolinioj aspektas kiel duontravideblaj montoĉenoj, kaj la “plumaj” aviadiloj alteriĝintaj aspektas tre malgrandaj. La ĉefreganto la unua elsaltis el la “plumo”, kaj tuj falis dorsen.

 

“Tro glitige, vi havas grasan haŭton!” ŝi plendis. Ŝi demetis siajn ŝuojn kaj forĵetis ilin, per nudaj piedoj vagadis scivoleme. Aliaj ankaŭ eliris el la “plumo”, ke inter la duontravideblaj montoĉenoj sur la fingro ekestiĝis maro de homoj.

 

La forvojaĝinto proksimume taksis, ke sur lia fingro nun troviĝas pli ol dek mil homoj!

 

Stariĝinte kaj etendante la fingron, la forvojaĝinto paŝis tre singarde al la surteriĝujo.

 

Tuj post kiam li eniris la surteriĝujon, iu en la mikrohomoj laŭte ekkris: “Ha, rigardu la metalan ĉielon, artefaritan sunon!”

 

“Ne estu tiel mirema kvazaŭ stultulo! Ĉi tiu estas nur prameto, tiu supra estas vere granda!” la ĉefreganto skoldis, sed ankaŭ ŝi mireme ĉirkaŭrigardis, poste ekkantis kun aliaj la strangan kanton:

 

Glora makroerao,

 

Grandioza makroerao,

 

Bela makroerao,

 

Vi estis sonĝo malaperinta en flamoj…

bildo de gb2312

La Mikroerao (Verkita de Liu Cixin) 4/6

La Kvara Sekcio: Mikrohomaro

 

“Dum la dek sep mil jaroj antaŭ la kataklismo, homaro provis elpensi ĉiajn metodojn sin savi, inter kiuj la plej simpla estis interstela elmigrado, sed neniu kosmoŝipo, inkluzive de via arkeo, trovis stelon kun loĝebla planedo. Eĉ se oni trovis ĝin, laŭ la homara teknologio de kosmonavigado jarcenton antaŭ la kataklismo, oni eĉ ne povis plenumi, ke nur unu elmilo de la homaro elmigri. Alia ideo estis migrado en profundon de la Tero por eliri poste, evitinte la energian flagron de la Suno. Tio nur plilongigis la procezon de morto, la tera ekosistemo post la kataklismo estis tute detruota, kaj ne povis vivteni la homaron.

 

“Dum iu tempo, homoj preskaŭ malesperis. Sed iu genetika inĝeniero ekhavis brilan ideon en sia cerbo: kio okazos se oni plimalgrandigos la volumenon de homaro miliardoble? Tiel la skalo de homara socio ankaŭ plimalgrandiĝos miliardoble, kaj bezonos malgrandegan ekosistemon, konsumos malgrandegajn resursojn por vivteni. Baldaŭ la tuta homaro konsciis, ke tio estas la sola farebla metodo savi la homaran civilizacion. Tiu elpenso bazis sur du teknologioj, unu el ili estis genetika inĝenierio. Post redaktado de homa genaro, homaro reduktos sian amplekson ĝis ĉirkaŭ dek mikrometroj, kompareblan kun amplekso de unu ĉelo, sed la korpa strukturo tute ne ŝanĝiĝos. Tio estis tute fareble, ĉar la genoj de homoj kaj bakterioj ne tiom malsamas komence; la alia teknologio estis nanoteknologio, kiu disvolviĝis dum la dudeka jarcento, kiam homoj jam povis konstrui generatoron bakterion larĝan, poste homoj povis konstrui ĉiujn aparatojn per nanoteknologio de raketo ĝis mikroonda kuirilo, kvankam tiuj nano-inĝenieroj eĉ ne pensis en siaj sonĝoj, ke iliaj fabrikaĵoj fine utilos tian celon.

 

bildo de gb2312

La Mikroerao (Verkita de Liu Cixin) 3/6

La Tria Sekcio: Ĉefurbo

La forvojaĝinto eniris la surteriĝujon, forlasis la Arkeon en ĝia orbito, kaj komencis surteriĝi laŭ la gvido de la informondo.

 

Li portis videokulvitrojn, per unu el la vitroj li povis vidi la bildon elsendatan de la informondo.

 

“Respektinda antaŭulo, baldaŭ vi alvenos al la Tera ĉefurbo, kiu kvankam ne estas la plej granda urbo sur ĉi tiu planedo, tamen ĝi ja estas la plej bela urbo, kiun vi certe ŝatos! Sed via loko por surteriĝi devos malproksimiĝi de la urbo, ni ne volos esti damaĝitaj…” en la bildo la knabino, kiu nomis sin la ĉefo de la Tero, daŭre babiladis.

 

La forvojaĝinto ŝanĝis la vidaĵon en la videokulvitroj, kiu montris la areon rekte sub la surteriĝujo. Nun la alteco estis nur pli ol dek mil metroj, kaj sube sin sternis nigra sovaĝa tereno.

 

Poste, en la bildo okazis pli da logika ĥaoso, eble ĉar la kontruinto de la bildo antaŭ jarmiloj sentis ekstreman melankolion, aŭ eble la memoro de la komputilo, kiu elsendis la bildon, jam kadukiĝis dum la jarmilojn longa tempo. Sur la bildo, la knabino ekkantis:

 

Ho, respektinda sendito, vi venas el la makroerao!

 

Glora makroerao,

 

Grandioza makroerao,

 

Bela makroerao,

 

Vi estis sonĝo malaperinta en flamoj…

 

La bela kantistino ekdancis dum sia kanto, kaj saltis de la tribuno ĝis alteco de kelkdek metroj. Falinte sur la tribunon, ŝi resaltis, eĉ trans pli ol duono de la placo, ĝis ŝi falis sur la supron de altkontruaĵo ĉe la placo; jen alia salto, ŝi flugis trans la tuta placo, falante en alian flankon, kvazaŭ ĉarma puleto. Foje ŝi kaptis en aero strange forman ŝvebaĵon kelkajn metrojn longan, kiu portis ŝin ĉirkaŭŝvebante sur la placo, kaj sur ĝi ŝi bele tordadis sian sveltan korpon.

 

bildo de gb2312

La Mikroerao (Verkita de Liu Cixin) 2/6

La Dua Sekcio: Monumento

Trapasinte la orbiton de Plutono, la Arkeo flugis plu al la interno de la sunsistemo. Por interstela kosmoŝipo, vojaĝo en la sunsistemo similis al vojaĝo de marŝipego en haveno. La Suno baldaŭ pligrandiĝis kaj plibrilis, la forvojaĝinto ekvidis Jupiteron per la teleskopo, kaj trovis, ke la surfaco de tiu planedego tute ŝanĝiĝis: la granda ruĝa makulo8 malaperis, ŝtorma zono ŝajne estis pli ĥaosa. Li ne atentis pri aliaj planedoj, kaj flugis rekte al la Tero.

 

La forvojaĝinto premis butonon per tremanta mano, kaj la netravidebla metala kurteno de la granda kaj alta luko malrapide malfermiĝis. Ho, mia blua kristalo, blua okulglobo de la universo, blua anĝelo… La forvojaĝinto fermis la okulojn por preĝi silente, kaj nur post longa tempo, li devigis sin malfermi la okulojn.

 

Li vidis nigra-blankan Teron.

 

La nigra estis fanditaj poste resolidiĝintaj rokoj, kio estis nigra koloro de tomboŝtono; la blanka estis vaporiĝintaj post glaciiĝintaj oceanoj, kio estis la blanka koloro de mortotuko.

 

La Arkeo eniris malaltan orbiton, glisante malrapide super la nigraj kontinentoj kaj blankaj oceanoj. La forvojaĝinto vidis neniom da restaĵoj, ĉio estis fandita, civilacio jam forvaporiĝis.

 

Sed devus resti monumento, monumento kiu povis elteni altan temperaturon de 4000 gradoj.

 

bildo de gb2312

La Mikroerao (Verkita de Liu Cixin) 1/6

La Unua Sekcio: Reveno

La forvojaĝinto sciis, ke nun li estas la ununura homo en la universo. Li eksciis tion kiam la kosmoŝipo pasis preter Plutono2. Vidate de tie, la Suno estis malhela stelo, same aspektante kiel kiam li flugis el la sunsistemo3 antaŭ tridek jaroj. Sed la mezuro pri luma aberacio4 ĵus farita de la komputilo sur la ŝipo sciigis al li, ke la orbito de Plutono moviĝis multe eksteren, laŭ kio kalkuleblas, ke la Suno perdis 4,74% de sia maso kompare kun tio de la tempo kiam li ekvojaĝis, sekve laŭ ĉi tio eblas atingi alian konkludon, kiu unue tremigis kaj poste glaciigis lian koron.

 

La evento jam okazis.

 

Fakte, kiam li ekvojaĝis, homaro jam sciis, ke la evento okazos. Per pli ol dek mil detektiloj lanĉitaj por pasi tra la Suno, astrofizikistoj certiĝis, ke okazos al la Suno momenta energia flagro, pro kio la Suno perdos ĉirkaŭ 5% de sia maso.

 

bildo de gb2312

Fatalo (verkita de Liu Cixin)

Fatalo

Verkita de Liu Cixin1

 

Ni trovis la asteroidon2 milionon kaj okdek mil da kilometroj for de la Tero. Ĝi havis diametron de proksimume dek kilometroj, kaj aspektis neregule elipsa. Ĝi lante rotaciis, ke facetoj de ĝia surfaco reflektis la sunlumon, kvazaŭ palpebrumantaj okuloj. La komputilo sur la kosmoŝipo montris, ke ĝia trajektorio krucas tion de la Tero, kaj post dekok tagoj, ĉi tiu kosmorokego falos proksime de la Meksika Golfo!

 

Monitora sistemo de la Tero devintus rimarki ĝin pasintjare, sed ni aŭdis nenion pri tio. Ni kontaktis la Teron, post atendita malfruo de kvin sekundoj, estis ankoraŭ tuta silento en la aŭskultiloj. Ni provis multfoje poste, kaj ricevis neniun respondon, kvazaŭ la tuta homara mondo estus en ŝoko, kvankam antaŭ dek minutoj ni interkomunikis kun la Tero. Ĉi tiu afero pli skuis nin ol la apero de la asteroido.

 

Antaŭ dudek tagoj, mi kaj Ema luis ĉi tiun kosmoŝipeton por nia mielmonato en kosmo. la ŝipeto estis malmoderna kosmoŝipo pelita de tradicia energio, dum erao de spactempa salto en kosma vojaĝo, ĉi tiu antikvaĵo malrapida kvazaŭ heliko montris sin tre romantika kaj etosoplena. Ni vizitis la kosmurbon en la samdaŭra orbito3, kaj vojaĝis sur la Luno, de kie flugis ekteren pli ol milionon da kilometroj. La tuta itinero estis romantika kaj glata kvazaŭ idilio. Sed tuj kiam ni estis revenonta, ĉio ekfariĝis tiel malnormala.

 

Sed tiu asteroido ja estis kvindek kilometrojn antaŭ ni, kiu elstaris sur la peĉnigra kosma fono, tiel reala kiel eksponaĵo sur nigra veluro, ke mi certis, ke mi ne estas en koŝmaro.

 

“Ni devas fari ion!” mi diris.

 

bildo de gb2312

Vilaĝa Instruisto (8/8)

Ĉapitro Ok

 

Kiam la infanoj finis konstrui la novan tombon, jam ekheliĝis en la oriento. La instruisto estis entombigita sur pordtabulo malmuntita el la klasĉambro, akompanata de du skatoloj da kretoj kaj aro da elementaj lernolibroj eluzitaj. La infanoj starigis sur la tumuleto ŝtonan tabulon, sur kiu estis skribita per kreto la vortoj “Tombo de Instruist Li”.

 

Eĉ se okazos unu pluvo, la infanecaj vortoj sur la ŝtona tabulo jam malaperos. Post nelonge, ĉi tiu tombo kaj kiu eterne dormas en ĝi estos tute forgesitaj de la esktera mondo.

 

La suno malkaŝis sin per unu peco el malantaŭ la monto, kaj ĵetis strion da orlumo en la ankoraŭ profunde dormantan montvilaĝon. Sur la herbejo en la valo ankoraŭ ombrata, rosoj trembrilis krystale, kaj aŭdiĝis unu aŭ du timemaj pepoj de birdoj.

 

La infanoj iris al la vilaĝo laŭ la vojeto. La aro da figuretoj baldaŭ malaperis en la bluan matenan nebulon de la valo.

 

Ili plu vivos, en ĉi tiu antikva malfekunda tereno, kaj rikoltos magran, tamen realan esperon.

bildo de gb2312

Vilaĝa Instruisto (7/8)

Ĉapitro Sep

 

“Tre bedaŭrinde,” la ĉefdirektoro diris, “ke sen kulturado de altnivelaj civilizacioj, ili devos limiĝi en sublumrapido kaj tridimensia spaco du mil jarojn plu. Nur post minimume mil jaroj ili povos mastri kaj utiligi neniigan energion, nur post du mil jaroj ili povos komuniki per multdimensia tempospaco. Se temas pri kosma vojaĝo per superspaca salto, tio eble okazos post kvin mil jaroj. Nur post almenaŭ dek mil jaroj ili ekhavos la bazan kriterion por aliĝi al la familiego de karbonbazaj civilizacioj en la Laktovojo.”

 

La senatano diris: “Ĉi tia soleca evoluado de civilizacio nur okazis dum pratempo de la Laktovojo. Se la antikvaj registroj estas veraj, miaj pratempaj antaŭuloj vivis en profunda maro de oceana planedo. Post nekalkuleblaj dinastioj en la malluma mondo, komenciĝis grandega esplora projekto. Ili lanĉis la unuan eksterspacan ŝipon, kiu estis travidebla flosforta globo, kaj flosis ĝis la marsurfaco post longega vojaĝo. Tiam estis ĝuste noktomezo, kiam la antaŭuloj en la globo ekvidis stelan ĉielon la unua fojon … Vi povas imagi, kiel grandioza kaj mistera tio aspektis al ili!”

 

La ĉefdirektoro diris: “Tio estis reviga epoko, kiam polvereca planedo estis senlime vasta mondo por la antaŭuloj, kaj sur la verda maro kaj purpura herbejo, la antaŭuloj respektege frontis la stelarojn… Tian senton ni jam perdis antaŭ dek milionoj da jaroj.”

 

bildo de gb2312

Vilaĝa Instruisto (6/8)

Ĉapitro Ses

 

“Objektnumero: 500921473. Absoluta magnitudo16: 4.71. Evolua fazo: centre en ĉefstelvico17, kun naŭ planedoj. Ĉi tio estas raporto de la ŝipo Blu84210.”

 

“Delikata kaj perfekta planed-sistemo.” la flotokomandanto admiris.

 

Ĉefdirektoro samopiniis: “Jes, ĝia aranĝo de solidaj planedoj kun malgranda volumeno kaj gasaj planedoj kun granda volumeno estas tre ritma. La situo de astroid-zono estas ĝuste konvena, kvazaŭ bela ornama ĉeno. Cetere la eta metan-glacia planedo, kiu situis plej ekstere, ŝajnas kvazaŭ la lasta noto ankoraŭ eĥanta de ĉi tiu melodio, aludante komenciĝon de iu nova ciklo.”

 

“Ĉi tiu estas la ŝipo Blu84210, kiu komencos detekton de vivaĵoj pri planedo numero 1 ĉe la plej interna flanko. Lanĉu detektantan ondo-faskon. La planedo ne havas atmosferon, rotacias malrapide, kaj havas grandegan temperaturan diferencon. Testo de hazarda punkto numero 1, la rezulto estas blanka; testo de hazarda punkto numero 2, la rezulto estas blanka… testo de hazarda punkto numero 10, la rezulto estas blanka. La ŝipo Blu84210 raportas, ke ne troviĝas vivaĵoj sur ĉi tiu planedo.”

 

La flotokomandanto diris malaprobante: “La surfaca temperaturo de ĉi tiu planedo estas sufiĉe alta por fandujo. Ne necesis malŝpari la tempon.”

 

bildo de gb2312

Vilaĝa Instruisto (5/8)

Ĉapitro Kvin

 

“Nun ni parolas pri la dua leĝo de Neŭtono…”

 

Li sentis brulan urĝecon, kaj volis instrui kiel plej eble multe al la infanoj dum limigita tempo.

 

“La akcelo de korpo estas rekte proporcia al la forto efikanta sur ĝin, kaj inverse proporcia al ĝia maso. Unue, akcelo, kiu estas la variado de rapido laŭ tempo, estas malsama ol rapido. Pli granda rapido ne ĉiam signifas pli grandan akcelon, kaj pli granda akcelo ne ĉiam signifas pli grandan rapidon. Ekzemple:

 

Nun la rapido de korpo estas 110 metroj por sekundo, kaj post 2 sekundoj la rapido estas 120 metroj por sekundo, do ĝia akcelo estas 120 minus 110 dividite per 2, kio estas 5 metroj por sekundo. Nu ne, 5 metroj por kvadrata sekundo. La rapido de alia korpo estas nun 10 metroj por sekundo, kaj post 2 sekundoj la rapido estas 30 metroj por sekundo, do ĝia akcelo estas 30 minus 10 divite per 2, kio estas 10 metroj por kvadrata sekundo. Vidu, ĉi lasta korpo havas pli malgrandan rapidon, sed pli grandan akcelon! Nu, ni diris pri kvadrato, kiu estas nombro multiplikite per si mem…”

 

Li miris pri la klareco de sia cerbo kaj la rapideco de sia penso. Li sciis, ke la kandelo de sia vivo jam brulas ĝis la fundo, kiam la meĉo faliĝas kaj tute bruligas la lastan vakspeceton, ke ekbrulegas fajro dekoble pli brila ol antaŭe. Dolorego malaperis, korpo ne plu pezis, fakte li jam ne sentis la ekziston de la korpo. El lia tuta vivo ŝajne restis nur la manie funkcianta cerbo. La cerbo ŝvebanta en la aero klopodis per ĉiu forto por kiel eble plej multe kaj rapide transdoni siajn konservitajn informojn al la ĉirkaŭaj infanoj, sed parolado estis la damna botelkolo. Li sciis, ke ne restas sufiĉe da tempo. Li ekhavis iluzion:

 

bildo de gb2312
Abonrilata enhavo


povigita de