Ensaluto

turismo

Mia vojagho al Argentino

De la 12/jan. ghis la 24/jan, mi forvojaghis al Kordobo, Roque Saenz Peña (en Argentino) kaj Alegrete, mia naskighurbo, proksima al la landlimo kun Argentino.

En Kordobo mi restis tri tagojn. Ghi estas la dua plej granda urbo en la najbara lando kaj havas 1,4 milionon da enloghantoj (2005). Kordobo estas agrikultura, kultura kaj industria centro kaj estis fondita de la hispanoj en la 1550aj jaroj. Post 200 jaroj la portugalanoj komencis la konkeron de la sudo de Brazilo, ghuste por komparo! Ghi estas la chef-urbo de samnoma provinco, fama pro ties jezuitaj misioj sufiche bone konservitaj.

Unuafoje mi vizitis ghin kaj al mi tre plachis la urbo, ghiaj kafejoj, librovendejoj, promenvojoj kaj antaù chio ghia kolonia arkitekturo!

Mi kontaktighis kun du e-istoj: Hugo kaj Enio Hugo Garrote, filo kaj patro respektive, kiuj promenigis min tra la urbo.

Post mi restis kvar tagojn en Roque Saenz Peña, je 12hora busvojagho for de Kordobo. Saenz Peña estas la dua plej granda urbo en la provinco Chaco, proksima al Paragvajo.

Tie mi gastighis che Rubén T. Diaconu, aktiva argentina e-isto, redaktoro de regiona E-bulteno.

bildo de Dorneles

La klingonanoj iras subtere (en Aŭstralio turismo)

La Jenolan-aj Kavernoj Nacia Parko en Aŭstralio ricevas vizitantojn po inter 150,000 de 200,000 jare. La parko havas memgvidatajn vojaĝojn en ok lingvoj per aŭdiogvidiloj...kaj je la 22a de aŭgusto, unu el la kavernoj--Nettle Kaverno--inkluzivos la klingonan lingvon.

"Ni pensas, ke estus bonega afero aldoni alian lingvon, eble io fikcia," diras parka oficisto David Hay. "Ni kunsidis la nanan aŭ la elfan, sed tiam decidis aldoni la duan plej parolitan fikcian lingvon en la mondo post Esperanto, kiu estas la klingona."

Eble ni devas ĝoji (mi supozas) ke Sro. Hay ne montris ĉagrene ordinaran eraron kaj diris ke la klingona estas pli populara (malgraŭ la nombro da fluaj parolantoj), sed "fikcia lingvo"? Estas sufice por okazigi iun ĵeti libron.

Tamen, jen mia plej ŝatata komento el la CNN.com-legantoj: "Ĉu Klingonoj estas kontraŭleĝaj eksterlandanoj? Ne permesu ilin viziti Arizonon!"

Fontoj (en la angla):

bildo de enwilson
Abonrilata enhavo


povigita de