Ensaluto

UEA

bildo de VINILKOSMO

La Arta Programo de la 100a UK Lille2015​

La Arta Programo de la 100a UK Lille2015​
alireblas  en ĉi tiu blogo :
http://www.ipernity.com/blog/vinilkosmo/1109328

Alklakante la fotetojn aperas priskribo pri la artistoj
Bonan malkovron de la Arta programo de UK Lille2015
La arta teamo de Lille2015

bildo de Dima Ŝevĉenko

Pola Radio pri Gazetara Kampanjo ĉirkaŭ la 96-a UK

Fine de la elsendo okazas interparolo kun Dima Shevchenko, la komisiito de UEA pri la Gazetara Kampanjo ĉirkaŭ UK:

http://retradio.posterous.com/eelsendo-el-la-25042011

bildo de Kirilo

Ŝercoj

Estas la jaro 1937a. Okaze de la 50a datreveno de la Unua Libro antaŭ la centralo de S.A.T. oni volas starigi novan flagstangon (por verda flago, kompreneble). Du Sat-anoj do fosas truon, starigas la maston kaj kontentas pri ĉi ĉio. Krom ke pro la fosado restis iom da tero. Ĉar ili ne scias kion fari kun ĝi, ili fosas duan truon por enigi la teron tie. Sed denove poste restas troa tero. Do ili fosas trian truon ktp. Eŭgeno Lanti, kiu observis siajn subulojn dum longa tempo de sia oficejo, finfine ne plu eltenas: Li malfermas la fenestron kaj krias: "Kamaradoj, vi devas fosi pli profunde!"

--------------------------------

Renato Corsetti transdonas la oficejon de UEA al Probal Daŝgupta. Poste la formalaĵoj ili kunsidas kaj babilas. Iam Corsetti demandas: "Probalo, ĉu en via lando ekzistas multaj homoj, kiuj decide neniam lernus Esperanton?" - "Jes," respondas Daŝgupta, "mi eĉ taksus ilian nombron je minimume 500 milionoj!" - Respondas Corsetti: "Nu bone, pli-malpli tiom, kiom en Eŭropo."

--------------------------------

Demando al Pola Radio: "Ĉu ĝustas, ke la pola parlamento hieraŭ unuanime rezoluciis favore al Esperanto?"

Respondo: "Jes, principe tio ĝustas. Sed ne estis hieraŭ, sed antaŭhieraŭ. Kaj ne estis unuanime, sed per 95%-a plimulto. Kaj ne estis favore, sed kondamne al E-o..."

 

 

Mi fripone adaptis kelkajn ŝercojn el la socialisma epoko. ;-)

Abonrilata enhavo


povigita de