Ensaluto

Universo

La skalo de la universo

Jen retejo kiu permesas ludi per la skalo (aŭ grandeco de la universo), el la tuta universo ĝis la planka distanco.

Farita per Cary Huang, 14 aĝa adoleskanto kaj sia frato Michael.

 

http://htwins.net/scale2/lang.html

 

Elektu esperanton, kaj ĝuu ĝin!

bildo de Pablo

Komplikeco, komplekseco, simpleco kaj destino: la celo de la Universo.

 

Estas fojoj, kiam oni diras, ke tio, kio okazas dependas de la destino. Tamen, mi pensas, ke la destino estas nur la matureco de la periodoj. Se ni vidas la homojn nur kiel ege komplikaj maŝinoj, preskaŭ neantaŭvideblaj, tiam ni ne povas kompreni la destinon. Se ni vidas la homojn kiel tre kompleksaj aroj da vivaĵoj, tiam ni komprenas, ke ilia komplikeco ofte povas esti tre antaŭvidebla. Estas precize tiu ĉi la diferenco inter la komplikeco, kiun enhavas hazarda sinsekvo da nombroj, kun la komplekseco, kiu enhavas preciza sinsekvo da nombroj produktita de preciza regulo. La kompleksa sinsekvo havas komplikan strukturon, sed tiu ĉi strukturo ofte produktas simplan, tre simplan konduton. Jen kial ni kapablas antaŭvidi diversajn aspektojn de niaj karuloj. Ni havas apartan kapablon kompreni nian proksimulon. Tamen, nia proksimulo, ekzakte kiel ni, estas la sumo de la sennombraj daŭraj interagoj inter tiom da ĉeloj, kiuj superas la nombron da steloj en nia galaksio. Kaj tiu ĉi penso igas min sen spiro. La Naturo estas nekredebla en ĝia grandiozeco.

Kaj tamen, la homoj estas kompleksaj kaj tiu ĉi signifas, ke ili havas simplajn kondutojn, kiuj adaptiĝas al la ŝanĝiĝanta medio. Kutime, oni pensas, ke simpla sistemo produktas simplan konduton, komplikaj sistemoj produktas komplikajn kondutojn. Sed estis pruvita la malon: la kaosaj sistemoj povas esti tre simplaj. Kaj, mi asertas, ke komplikaj sistemoj povas produkti nur komplikajn kondutojn, sed la kompleksaj sistemoj povas produkti simplajn kondutojn.

bildo de Sandro Pollastrini

Ĉu la universo kaj la tempo rondaj?


Ni ĉiuj nun jam konsideras komprenebla, ke la Tero estas preskaŭ sfera; kaj por ni ĉiam estas strange pripensi tiujn antikvulojn, kiuj kredis, ke la Tero estu ebena.

Mi malkovris antaŭ malmulta tempo, ke tiu naiveco de la antikvuloj estas ankoraŭ kun ni, sed sub aliaj formoj. Kiel? Simple, provu pensi pri la sekva: laŭ vi, se mi ekiras de la Tero al la spaco, laŭirante ajn fiksitan direkton tiel, ke mi ĉiam vojaĝas rekte, ĉu mi povas reiris al la Tero?
La simpla respondo estus: "Ne! Ekirante de la Tero kaj vojaĝante rekte, estas tute neebla reiri al la Tero!"

Kaj nun pensu al la sekva: kio okazas sur la Tero? Se ni ekiras de la suda poluso al norda poluso, laŭirante preskaŭ rektan vojon, kio okazus? Post ni atingis la nordan poluson, daŭrigante la rektan vojaĝon, ni reiros al la suda poluso! Kompreneble: la Tero estas preskaŭ sfero!
Kaj, kial ni pensas, ke la Universo povu esti malsimila al la Tero? Kial ni pensis, ke ĝi ne povas havi ian formon, pro kiu, ekirante de iu ajn punkto kaj laŭirante rektan direkton, ni povas reiri al la sama punkto? Kial ni devige pensas, ke la Universo estas ebena? Eble limigita, sed ebena?

Kaj la sama pri la tempo: kial ni pensas, ke ĝi devige estas ebena? Ĉu povas okazi, ke ekirante de iu punkto, kaj laŭirante la tempan fluon, ni reiros al la komenca punkto?

Rimarku: pri la rondeco de la universo estas diversaj proponoj; fakte, ni nun ankoraŭ ne konas la vera formo de ĝi. Pri la rondeco de la tempo, kelka laboro estis farita, kaj tamen mi ne bone konas tiun ĉi temon.

bildo de Sandro Pollastrini

Ekstertera vivo

Certe vi povis aŭdi por la jena novaĵo el mondo de astronomio; nome estas malkovrita unu ekzoplanedo (sed beadŭrinde 20 lumjaroj de ni)  kiu estas simila al nia Tero.

Legu plu en unu tre interesa blogaĵo pri ekstera vivo kaj ankaŭ pri nifoj. Mojose! Laughing

http://fenomenonifo.wordpress.com/

bildo de Jakov
Abonrilata enhavo


povigita de