Ensaluto

uzantoj

bildo de Dima Ŝevĉenko

Esperanto.com: ek al gamma-versio! La plej aktivaj uzantoj

Ĵus aperis ebleco vidi 50 el la plej aktivaj uzantoj:

http://esperanto.com/aktivaj_uzantoj

Statistiko estas kalkulata nur ekde nun.

Kvanto da poentoj de aktivado, kiujn ricevas la uzantoj estas kalkulata tiel:

1 poento - kiam uzanto aldonas komenton

3 poentoj - kiam uzanto publikigas la blogaĵon

3 poentoj - kiam uzanto aldonas foruman temon

3 poentoj - kiam uzanto aldonas fotoalbumon

5 poentoj - kiam uzanto aldonas eventon

5 poentoj - kiam uzanto aldonas grupon

 

Ni esperas, ke tio plaĉos al vi! :)

 

Realaj nomoj

Ni ĝojas anonci, ke nun ĉiuj uzantoj de Esperanto.com povas elekti ĉu uzi realan nomon aŭ uzantnomon!

Uzantnomo estas indikata dum registriĝo ĉe la paĝaro. Realan nomon (ĝi estos montrata en viaj blogaĵoj, komentoj, forumoj ka.) nun eblas indiki en la profilo.

Por tio:

1. Necesas iri al la profilo

2. Klaki "Redakti" supre

3. Klaki "Mia reala nomo" iom sube

4. Entajpi nomon kaj klaki "Konservi"

 

 

bildo de Dima Ŝevĉenko
bildo de Dima Ŝevĉenko

Mapo de uzantoj

Aperis mapo de uzantoj:

http://esperanto.com/map/user

Ĉiu nun povas aldoni propran lokon en la profilo.

 

Atentu: prefere aldonu nur proksimuman lokon (urbon ekz.) por oni ne havu informojn pri via adreso!

Ĉiujn demandojn pri tiu ĉi servo vi povas fari en komentoj por tiu ĉi blogaĵo.

Abonrilata enhavo


povigita de