Ensaluto

Vadis vagis vivas

Modelo de homo

 

Provo krei sciencan modelon de homo por laboratoria trastudado de lia evoluado.

Pri la modelo kaj rezultoj bonvolu legi ĉi tien.

 

bildo de Vaskonti

Stefka Sabotinova

 

in memoriam

Belega bulgara najtingalo forlasis tiun mondon.

Sonĝo, vi, mia sonĝo,

sonĝo suspektemulo,

kial min frue dormigis…

“Mi deziras vidi sunplenan verdant landon kun gaiaj bonaj homoj sur la stratoj.”

Oni diris, ke Stefka Sabotinova estas el kantistinoj, kiuj ne detruas fortikaĵojn, sed konkeras animojn…

Ŝia voĉo estis talento de Dio!

bildo de Vaskonti

Genioj kaj geniuloj

 

La invento konsistas en tio, vidante ion, kion ĉiu vidis, ekpensu tion, kion neniu ekpensis.” Albert St-George

La bulgaroj diras la samon pli simple: ĉiuj scias ke tio estas maleble, venas stultulo kiu ne scias kaj faras inventon. :-)

La scivolemo movas progreson.

La sekreto de la sciencistoj estas, ke donas al si senrespodan demandon kaj ne rezignas ĝis kiam ne respondas. Se sukcesas – fariĝas genioj, se ne – antaŭuloj de genioj… :-) Enigme estas, ke plej ofte la demando havas nenian praktikan valoron en momento, sed posttempo fariĝas tro grava.

La fundamentuloj rulmovas la neĝbaleton kaj jen – la lavangego estas preta. Ĝin faras geniuloj, la homoj kapablaj rigardi de alia vidpunkto. Iliaj aĵoj plibonigas la homa vivo.

Pri unu el ili mi rakontas.

bildo de Vaskonti

Online

 

Mi vekiĝas, etendiĝas, sed al mi estas iel ĝene. Kvazaŭ io ĉirkaŭŝvebas. “Ĉu la vetero ŝanĝiĝas kaj influas al miaj maljunaj ostoj?” pensas mi.

Malfermante fenestron mi ekrigardas ekstere. Ĉio ŝajnas en ordo – l’aero estas freŝa, la suno estas aperonta. Kaj tamen io ne estas kiel devas esti, mi sentas. Io nevidebla ĉirkaŭŝvebas, kiel oni diras.

Subite mi konscias: eĉ unu person ne estas vidata! Nek sur la strato, nek en la fenestroj vidalvide, nek en magazenoj malsupre. Kaj nenia sono aŭskultas, nenia aŭto trapasas.

bildo de Vaskonti

La reganto de la vivo

 

Varmege. Deziras nenion. Por ke ne malkomponiĝas, plej bone estos sidi ien pli malvarmetan kun frosta trinkaĵo kaj saĝumi. Intelekte labori… Smile

Mi tiel faris kaj jen rezulto:

Naskiĝante ni estas pura blanka paĝo, sur kiu tuj komenciĝas enskribaton de nia individua karakterizo. Kiaj personoj ni estos kaj kia estos nia sorto dependas de tio, kiu kaj kion enskribadis, kion ni aldonadis.

Ĉu vi konsentas?

Aŭ vi opinias, ke ni alvenas sur la Tero kun antaŭe horare priskribita sorto – ĝis la tagoj kaj horoj?

Mi ne riskas juĝi.

Sed en ambaŭ okazoj ni konsumas nian propran vivon, ĝi estas nia kaj neniu povas regi gin.

Sed ŝajne ne estas tiel…

 

 

bildo de Vaskonti

La monda milito

 

La lasta monda milito finiĝis.

Ĉiuj atributoj estis disponeblaj por unu serioza milito – fortaj armeoj, strategoj kaj taktikistoj, nova armilo (kiu surprizadis flugante ne al kie estas elpafita), ĉefroluloj kaj perfiduloj, laŭtegaj blovorkestroj kaj, kompreneble, altranga orakolo antaŭvidanta senerare!

Feliĉe, sen sangoverŝa por partoprenantoj.

Bedaŭre, sangoverŝa por viktimoj de la nemilitanta loĝantaro – rezulto de potenca emocia radiado, kontraŭ kiu ankoraŭ ne estas malkovrita reakcion.

Kaj, kiel ofte okazas je milito, kiuj opiniis ke neniu povas kontraŭstari ilian fortecon ricevis siajn surprizajn malvenkojn.

bildo de Vaskonti

Tortoj

Tia estas la nia, homa antaŭdestino – tutan vivon labori. Por plezuro oni donis al ni nur peceton de vivtempo.

Sed kion fari – kiom, tiom!

Tamen la homoj baldaŭ komprenis, ke estas kion fari por beligi sian vivon. Jen:

- se vi laboras per abomeno kaj malico, via vivo estos nigra kaj malfeliĉa, ĉiam vi estos malkontenta;

- se vi faras sian laboron apatie kaj enue, via vivo ne estos interesa kaj vigla;

- se vi en ĉio serĉas kontentiĝon, vi ĉiam estos bonstata!

Bonan ekzemplon mi havas - mia virtuala bulgara amikino simpliblue.

bildo de Vaskonti

World Cup

 

La Mondo ĵus kuniĝis en unu loko.

Profitu okazon, gehomoj!

Direktu spirite vian bonintencon al la homaro!

 

bildo de Vaskonti

Bulgaroj protestas kontraŭ bulgara Guantánamo

 

En vilaĝo Busmanci apud Sofio ekzistas tiel nomita “Domo por provizora enigo de fremduloj”. Nun la bulgaroj nomigas ĝin “Bulgara Guantánamo”. Kaj estas tute pravaj – la fremduloj vivas en tro malbonaj cirkonstancoj, po 20 personoj en ĉambro, sen kia ajn sanitara helpo.

La fremduloj – inter kiuj gravedulinoj kaj patrinoj kun idoj – estas en proceduro por disponigo de elmigrinta statuto. Samtempe ili estas fermitaj en malliberejo sen iaj rajtoj kaj komunikecoj.

Kelkaj drastaj okazoj lastatempe elverŝiĝis la glaso. Hodiaŭ (dimanĉo) apud la “domo” estiĝis protesto kontraŭ nehumana proprajuĝa malliberigo de senkulpaj homoj.

La protesto estis sangmakulita. Dekkvina grupo kapuĉkamuflitaj neonaciistoj atakis tramon en kiu veturis partoprenantoj de protesto. Kelkaj da junuloj estas en hospitalo, al unu el ili devis fari 4 kirurgiaj operacioj por savi el morto. La polico jam malkaŝis kaj arestis 2-n el batemuloj.

Jen kelkaj da fotoj:

http://picasaweb.google.bg/vaskonst/060610?authkey=Gv1sRgCNr01crKsoHItgE

bildo de Vaskonti

Ni kaj l`aliaj

 

La temo pri ni, la homoj, kaj alispecaj vivaĵoj estas scivolema por mi kaj mi ofte tedos per ĝi. Smile Kaj mi rapidas antaŭdiri: ĉio dirita en la temo estas sole mia propra opinio!

En la fabeloj de preskaŭ ĉiuj popoloj ekzistas “la homo, kiu komprenas la lingvon de la bestoj”. Mi neniam enpensiĝis kial (sed devis, ja en fabeloj ĉio estas fabela rakontesprimo de la realeco) ĝis kiam mi mem ne konsciis , ke mi estas tia…

Mi amas la bestojn ekde infaneco. Dank’al mia patro. Pli ĝuste, ne “amas” - mi akceptas ilin egalrajte. Kaj mi ĉiam estas intuicie certa, ke se mi returnos al ili, mi estos komprenata.

Kaj fakte tiel estas. Pro tio neniam timiĝis de ili. Multajn okazintaĵojn mi povus rakonti – ekz., en mia apudurba loko vivadas kolubro (coluber). Antaŭjare mi apenaŭ ne premegis ĝin sur la ŝoseo. Prenis ĝin en mia aŭto kie estis mia granda hundo, klarigante (parole!) ilin ambaŭ pri la situacion. Kaj neniajn problemojn dum la veturado – la kolubro trankvile volvis sin sur planko, mia Kolĉo daŭris kuŝi sur la seĝo alrigardante scivoleme. Alvenante somerdomon mi lasis kolubron. Li plaĉis la lokon kaj restis. Ĉiam, kiam mi vizitas mian somerdomon kaj matene prepariĝas trinki kafon sur teraso la kolubro alvenas. Volviĝas sub mia seĝo kaj atendas mian parolon. Se mi silentas, ĝi levas kapon por kompreni kial. Poste malaperas pro siaj okupoj kaj fariĝas nevidebla…

bildo de Vaskonti
Abonrilata enhavo


povigita de