Ensaluto

Vashingtono

bildo de Dameda71

Venonta Kafkuniĝo--Upcoming Coffee Get-Together

Por tiuj, kiuj ankoraŭ ne sciis, ni decidis havi nian sekvantan kafkuniĝon en la kutima loko, Cosi Capitol Hill (301 Pennsylvania Avenue SE Washington, DC 20003), sabate, la 19-an de junio, 2010 je la 14-a horo. Se vi ankoraŭ ne scias kie ĝi troviĝas, jen ligilo al la preciza loko (ĝi estas proksime al la metro-stacio Capitol South je la blua kaj oranĝa linioj). Bonvolu rimarki ke la renkontiĝo estas sabate kaj ne dimanĉe.

http://maps.google.com/maps?f=d&source=embed&saddr=&daddr=301+Pennsylvania+Avenue+Southeast,+Washington,+DC+20003&hl=en&geocode=&mra=ls&sll=38.539573,-78.728027&sspn=5.03506,9.876709&ie=UTF8&ll=38.886591,-77.001856&spn=0.005846,0.00912&z=16

Ĉiuj estas bonvenaj!

bildo de Dameda71

Sanĝo de nia Retpoŝtlisto--Change in our E-mail List

Ni volas anonci ke estas ŝanĝo en nia retpoŝtlisto.

Antaŭe ni uzis la malnovan listservon http://esperantosocieto.org/mailman/listinfo/membroj_esperantosocieto.org , kiu dum multaj jaroj estis nia unua kaj plej grava grupa komunikilo. Ĉi-jare ni ankaŭ aldonis apartan retpoŝtliston en Google Groups por la planado de nia nun ĵusfininta Esperanto-kongreso, kiun ni gastigis en nia urbo.

Nun ni kombinis ambaŭ en unu nova Google-group. Ni trovis la interfaco de Google estas tre facila kaj taŭga por nia diskutoj kaj laboro. Ni ankoraŭ faros la plej grandajn anoncojn tie ĉi en Ipernity kaj en niaj aliaj sociaj retoj (Facebook, Twitter, ktp), sed ni uzas tiun ĉi retpoŝtliston iom pli, precipe por diskuti aferojn pli detale, se ni bezonas.

Se vi jam estis en la malnova listerv-retpoŝtlisto aŭ kongresa retpoŝtlisto, ni jam transferis vian retpoŝtadreso al nia nova retpoŝtlisto. Se vi ne plu volas aboni, vi rajtas forlasi.

Se vi volas esti certa ke vi ankoraŭ abonas, aŭ se vi bedaŭrinde devas forlasi, jen ligilo al la nova retpoŝtlisto ĉe Google Groups:

http://groups.google.com/group/esperantodc-diskuto

Ni dankas al vi por via subtenado kaj partoprenado!

esperantodc@gmail.com

----------------------------------

We would like to announce a change in our e-mail list

Abonrilata enhavo


povigita de