Ensaluto

Vinilkosmo

La albumo "Regestilo" de Jonny M alvenis !!!

La dua albumo de la "Promeskampanjo" lanĉita de Vinilkosmo,
"Regestilo" de Jonny M alvenas !!!

 

Album

La albumo "Regestilo" de Jonny M estas disponebla elŝute laŭ mp3 kaj ogg en
la elŝutejo de Vinilkosmo ekde la 15a de junio ĉe:

Oficiala apero de la KD (fizika) la 20a de junio 2013 kaj jam mendebla ĉe:

bildo de VINILKOSMO

"Mirindaĵo" la 3a albumo de Manŭel distribuata de Vinilkosmo

Manŭel eldonis sian 3an esperanto-albumon nome "MIRINDAĴO"

 

 

bildo de VINILKOSMO
bildo de VINILKOSMO

Intervjuo de Jonny M pri la albumo "Regestilo"

Intervjuo de Jonny M pri la albumo "Regestilo"

 

bildo de VINILKOSMO

La NOVA KD-albumo de Mikaelo Bronŝtejn disponebla en la diskoservo kaj elŝute ĉe vk-mp3.com

La nova KDisko "La antaŭlasta trajno" de Mikaleo Bronŝtejn

disponeblas ĉe la diskoservo de Vinilkosmo :

 

La antaŭlasta trajno - Mikaelo Bronŝtejn

 

Jam eblas malkovri ĝin aŭskulte kaj elŝute ĉe
la elŝutservo de Vinilkosmo
ĉe:

 

                                                                                               Ankaŭ du aliaj albumoj de Mikaelo disponeblas

bildo de VINILKOSMO

Statistikoj pri la Promeskampanjo de Vinilkosmo ĝis Januaro 2013

Ni prezentas ĉi tie la staton de la subtenoj al la eldonprojektoj ricevitaj por la Promeskampanjo ĝis la 22a de januaro 2013.

Ni klopodos ĉiumonate ĝisdatigi tiun staton por teni vin informitaj pri la evoluo de la Promeskampanjo de VINILKOSMO.

Por subteni viajn preferatajn artistojn plenigu la guglan dokumenton ĉe:
http://goo.gl/5pvMO

Legu pli pri la Promeskampanjo en esperanto kaj baldaŭ en aliaj naciaj lingvoj ĉe:
www.ipernity.com/blog/vinilkosmo/414696

***************************************************
Statistikoj

Nombro da subtenantoj: 134

Statistiko laŭ subtenitaj eldonprojektoj en la Promeskampanjo ĝis Januaro 2013

Vinilkosmo-mp3.com suferis piratan atakon !!!

GRAVA informo
Nia elŝutejo www.vinilkosmo-mp3.com estis atakita de pirata kaptisto (phishing) kaj la aliro al la elŝutejo estis provizore blokita de nia servilo. Tio daŭros ĝis dum ni trovos solvon por tion ripari..

Dume daŭre eblas akiri tute sekure fizikajn albumojn (KD) en nia enreta diskoservo www.vinilkosmo.com
kaj elŝuti laŭ FLAC kaj mp3 formatoj elekton de albumoj en nia spaco ĉe cd1d
cd1d.com/fr/structure/vinilkosmo-esperanto-muzik-prod

Ni pardonpetas pro tiu problemo, kaj ni esperas ke tre baldaŭ ni trovos solvon por redisponigi la servon sekure.

Dankon pro via komprenemo
Plej muzike salutas
Flo !
VINILKOSMO

bildo de VINILKOSMO

Informletero de Vinilkosmo n-ro 36 Decembro 2012

  Informletero de Vinilkosmo n-ro 36
pri aktualaj esperanto-muzikoj

Decembro 2012


 
 

Saluton !
Post longa silento, la novajhoj amasighis, kaj nun ni plezure dividas ilin kun vi okaze de la jarfino.

Jen nova titolo sur la bretoj de Vinilkosmo, de la okcitana kantisto Patric, jam tre populara en sia regiono, kaj kiu deziras dividi sian muzikkulturon kun kiom eble multe da homoj. Aliaj projektoj aperas sur nia horizonto, kaj ni ankau alvokas al aktiva partopreno en ilia produktado.

La FAME-Premio donita chijare al la direktoro de Vinilkosmo, Floréal Martorell, pro lia rimarkinda agado kaj subteno al multenombraj esperanto-artistoj, estis ricevita kial bela kuraghigo por daurigi chi tiun aventuron longan de jam du jardekoj!

Ni esperas ke la mondofino anoncita de la majaoj por la 21a de decembro 2012 estos nur la 184a erara anonco depost la falo de la Romia Imperio! Sekve, kristnasko devas senmanke okazi la 25an de decembro. Do, estas jam la momento por pensi acheti chiujn donacojn, interalie la nombrajn kodiskojn acheteblajn che www.vinilikosmo.com. Ni atendas multenombrajn mendojn, kaj jam antaudankas vin.

Vinilkosmo antaudeziras al vi mirindajn jarfinajn festojn!

Vinilkosmo-Novajhoj

Okcitanio - PATRIC - vkkd 113

bildo de VINILKOSMO

Video de Zhou-Mack Mafuila dum koncerto de FAM#6 en Tuluzo 11an/11/2012

Zhou-Mack Mafuila dum FAM#6 en Tuluzo la 11an/11/2012 Damokolo el albumo "Originoj" disponebla sur KD en la diskoservo:

kaj elŝute laŭ mp3 kaj ogg ĉe:

aŭ laŭ senperda formato flac:

bildo de VINILKOSMO

La Ondo de esperanto kaj La Balta Ondo Raportas pri la Esperanto-kulturpremio FAME 2012

La Ondo de esperanto kaj La Balta Ondo Raportas pri la Esperanto-kulturpremio FAME 2012

Legu la amplesan raporton kaj Dankespriman parolandon de Flo !

ĉe : http://sezonoj.ru/2012/11/fame2012/#more-3295

bildo de VINILKOSMO
bildo de VINILKOSMO

Promeskampanjo de Vinilkosmo


Promeskampanjo de Vinilkosmo / Campagne de... par Vinilkosmo

Promeskampanjo de Vinilkosmo ĉe http://goo.gl/5pvMO

Vinilkosmo esploras pli aktivan, partoprenigan kaj sukcesan manieron por produkti kaj eldoni novajn diskojn de Esperanto-artistoj, kaj invitas la muzikŝatantojn rekte helpi por decidi kiujn diskoprojektojn estu produktitaj kaj eldonitaj.

Pro tio Vinilkosmo decidis lanĉi ĉi tiun « Promes-kampanjon » en kiu estas prezentintaj diversaj eldonprojektoj kaj por kiuj homoj faru aĉetpromeson por povi ilin eldoni. Estos eldonitaj sur KD-oj nur la projektoj, kiuj ricevos la sufiĉan kvanton da aĉetpromesoj por kovri la produkto- kaj eldonkostojn. Se minimuma kvanto ne estos atingita la KD ne eldoniĝos, sed estos esplorita ĉu tamen sufiĉos por produkti la albumon nur por elŝutado en la VK-elŝutejoj.

Vi trovos, en ĉi tiu ligo http://goo.gl/5pvMO , dokumenton por antaŭmendi la albumojn ĉu fizike (KD) ĉu elŝute laŭ formatoj mp3, ogg kaj flac. Sufiĉos indiki kion vi deziras precize elektante kiujn diskojn vi ŝatus ke estu eldonitaj.

Kompreneble se ne kolektiĝos sufiĉaj promesoj la projektoj ne aperos; tio dependos de vi kaj viaj deziroj.

Vinilkosmo, 2 Bis Chemin du Canal du Midi ,  FR-31450 Donneville, Francio
http://www.vinilkosmo.com (diskoservo)
http://www.vinilkosmo-mp3.com (elŝutservo por mp3, ogg, video)
http://cd1d.com/fr/structure/vinilkosmo-esperanto-muzik-prod (elŝutservo FLAC, senperda formato)

 

Abonrilata enhavo


povigita de