Ensaluto

Vinilkosmo

bildo de VINILKOSMO

VINILKOSMO en la oktobra "Beletra Almanako"

Beletra Almanako N-ro 12 oktobro 2011
Beletra Almanako N-ro 12 oktob…

La oktobra Beletra Almanako publikigis artikolon pri la incendio ĉe Vinilkosmo kaj informas pri la subtenkampanjo per disvendado de savitaj diskoj el la fajrego.
Malkovru la riĉegan enhavon de tiu eldonaĵo.
www.beletraalmanako.com

bildo de VINILKOSMO

Jula Informletero de Vinilkosmo n-ro 32

Decembro 2011

Informletero de Vinilkosmo n-ro 32

bildo de VINILKOSMO

Informletero de Vinilkosmo N-ro 31 Novembro 2011

Informletero de Vinilkosmo N-ro 31 Novembro 2011
Karaj legantoj,
Niaj novaĵoj ne tre oftas, kvankam estas kelkaj bonaj,
tio ja ne estas kio plej zorgigas nin en tiu fatala momento, en kiu impresa incendio detruis gravan parton de la havaĵoj de Vinilkosmo. Granda kvanto da KDoj forbruliĝis, sed speciala kaj escepta oferto estas proponita subtene, pri tio legu ĉi sube !

Malgraŭ tiuj malfacilajhoj du novaj albumoj aperas en la VK-katalogo, nova KD de Kajto kiu sumas nun 6 albumojn kaj tiel
konfirmas sian famecon inter la unuaj esperanto-bandoj kaj plej varmkora muziknovaĵo el Kubo, trafe kun la nuna mojosa
etoso, malkovrindas ... Atendita KD de afrika regeo ankau preparata zorgeme de Zhou-Mack ...

Esperante ke neniu plendos pro tiu mallonga informletero, ni dankas ĉiujn kiuj jam nin subtenis en tiuj ĉi malfacilaj
momentoj kaj antaŭdankas tiujn kiuj subtenos.

Ni deziras al vi bonan legadon, aŭskultadon kaj esploradon, kaj problable ni reaperos antau Kristnasko se ĝis tiam ĉio
pli klaros.

Nia kompleta katalogo ĉe: http://www.vinilkosmo.com

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

Vinilkosmo-Novaĵoj

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

VKKD 108 " Duope "

KAJTO

bildo de VINILKOSMO

Ĵus aperis ĉe Vinilkosmo la KD-albumojn de Kajto "Duope" kaj la unua albumo de la bando Aminda

Ĵus aperis ĉe Vinilkosmo la KD-albumojn de Kajto "Duope" kaj la unua albumo de la bando Aminda el Contramaestre en Kubo. Ili disponeblas en la reta diskoservo ĉe www.vinilkosmo.com kaj en nia la elŝutservo ĉe www.vinilkosmo-mp3.com

 

DUOPE - KAJTO

 

AMINDAJ - AMINDAJ

bildo de VINILKOSMO

Subtena kampanjo al Vinilkosmo per mendado de savitaj diskoj

Subtena kampanjo al Vinilkosmo

per mendado de savitaj diskoj

Vinilkosmo lanĉas subtenan kampanjon post savado de sufiĉe bona kvanto da diskoj kiuj ne estis forbruligitaj, sed kies libretoj kaj ujoj estis difektitaj pro la akvo de la fajrobrigadistoj dum la estingo de la fajrego. Ni elprenis ĉiujn eblajn diskojn, purigis la ujojn, forĵetis kio ne estis konservinda kaj por ne forĵeti la diskojn sendifektaj ni decidis vendi ilin kiel savitaj diskoj subtene al Vinilkosmo je malalta prezo.

Via subteno kontribuos al daŭrigo de nia agado por Esperanto-Muzik-Kulturo per novaj projektoj kaj eventualaj reeldonoj. Dankon al vi ĉiuj!

 

Ni povis pretigi du kategoriojn de savitaj diskoj por tia subtenkampanjo.

- 1) La diskojn, kun ujoj (foje fifektitaj) kaj kies libretoj estis malsekigitaj sed kiujn ni sukcesis savi kaj sekigi, ni disponigas je duonprezo (50%) de la publika prezo kun imposto + sendokostoj

- 2) La diskojn en ujoj (foje duonropitaj) aŭ en plasta koverto, sen libreto, kiu entute perdiĝis, ni disponigas por 5 euroj + sendokostoj

Listo kaj kvantoj de la savitaj diskoj en kategorio 1 (kun difektitaj libretoj):

bildo de VINILKOSMO

Apero ĉe Vinilkosmo de "Duope" de KAJTO kaj la kubaj AMINDAJ

La 20a de oktobro 2011 aperos oficiale ĉe Vinilkosmo la KD-albumojn de Kajto "Duope" kaj la unua albumo de la bando Aminda el Contramaestre en Kubo. Ili disponeblos en la reta diskoservo ĉe www.vinilkosmo.com.

Sed premiere eblas jam antaŭaŭskulti muzikfragmentojn kaj eĉ elŝuti la albumojn en nia elŝutejo ĉi sube:

DUOPE - KAJTO

 

AMINDAJ - AMINDAJ

bildo de VINILKOSMO

Nun la Elektronika kompilo estas disponebla en la elŝutservo de Vinilkosmo

Nun la Elektronika kompilo estas disponebla en la elŝutservo de Vinilkosmo ĉe

bildo de VINILKOSMO

REVADO, progresiva esperanto-muziko unuafoje ĉe VINILKOSMO

Esperanto:

REVADO alvenas ĉe Vinilkosmo

La itala bando el Milano Rêverie ĵus eldonis la unuan duaoblan albumon de progresiva muziko en esperanto/itala "Revado"

Unu disko por esperanto kaj unu disko por la itala.

Videoprezento de REVADO

La KD duobla albumo disponeblos ĉe la diskoservo ekde la 15a de julio 2011 ĉe

sed jam de nun eblas malkovri Revado-n en la elŝutservoj de Vinilkosmo

laŭ MP3 kaj ogg formatoj :

Koncerto de SUPERNOVA kaj TONE dum TAKE en Sao Paulo, Brazilo la 13an/07/2011

Koncerto de SUPERNOVA kaj TONE dum TAKE 13a/07/2011

Esperanto
Supernova revenos al la podio dum Tutamerika Kongreso de Esperanto (TAKE) en San-Paŭlo kiel parto de la junulara arta vespero de BEJO. Ĝi okazos en la lasta nokto de la kongreso, la 13an de Julio je la 21a h en la drinkejo "Dinossauros" kun kiel unua parto Tone.

bildo de VINILKOSMO
bildo de VINILKOSMO

REVADO, progresiva esperanto-muziko

Rêverie prezentas "REVADO"-n, la nova duobla KD.

La unua albumo en esperanto kaj itala ..

La unua albumo de progresiva muziko en esperanto... distribuota de Vinilkosmo.

Apero planita por antaŭ somere.

Rêverie premiere prezentos "Revado"-n dum FESTO en Grezijono : http://www.festo.lautre.net

Abonrilata enhavo


povigita de