Ensaluto

Vinilkosmo

bildo de VINILKOSMO

Brassens plu Nova albumo de Jacques Yvart

BRASSENS PLU - Jacques YVART


La nova albumo de Jacques YVART estos prezentita oficiale al la publiko en Seto okaze de la koncerto omaĝe al Georges BRASSENS kadre de IREM renkontiĝo sabate 23a de aprilo je la 22a en salono Georges Brassens.

Sed premiere, eblas jam ekde nun mendi la KDon en la diskoservo de Vinilkosmo ĉi tie :

 

Kaj en la elŝutervo de Vinilkosmo laŭ MP3 kaj OGG formatoj ĉi tie

 

kaj ankaŭ laŭ FLAC senperda formato ĉi tie :

bildo de VINILKOSMO

Pri esperanto-Muziko en CRI

 

Serio de intervjuoj pri esperanto muziko estis realigitaj kaj disponeblas en la esperanta programo de CRI (Ĉina Radio Internacia)

1) Intervjuo de Flo de EUROKKA por prezenti la turneon de Kapriol'! en kiu estas prezentata la turneo de Kapriol'! kaj la koncertajn balojn en la diversaj urboj... :
http://esperanto.cri.cn/641/2011/04/08/1s122921.htm

2) Intervjuo de Arno Lagrange Pri IREM kaj detala prezento de la programo de la renkontiĝo okazonta dum pasko en Seto : http://esperanto.cri.cn/641/2011/04/08/1s122923.htm

Eterne Rima el Tokio/Tokyo (Japanio/Japan)

Eterne Rima Kantas "Mia loko (Tokio/Tokyo)"
http://www.ipernity.com/doc/vinilkosmo/6824213/
El Tokio Eterne Rima, la hiphopa artisto, bezonas vian amikiĝon kaj subtenon .. en tiu katastrofa periodo en Japanio.

Aliĝu ĉe lia paĝo kaj kuraĝigu lin subtene ... ĉe
http://www.facebook.com/profile.php?id=1828757216&ref=ts#!/pages/Eterne-Rima/133977436673087

Plej muzike kaj danke salutas
Flo !

bildo de VINILKOSMO

Malfermo de Butiko ESPERANTO ARTA KOLEKTO

Antaŭ la oficiala malfermo de la butiko de Esperanto Arta kolekto okazonta la 15an de marto, ni invitas vin, jam premiere viziti la kolekton de unuaj proponitaj T-ĉemizoj ĉe :

http://esperanto-arta-kolekto.spreadshir t.com/esperanto-arta-kolekto-A7106982/cu stomize/color/2

Aliĝu kaj sendu viajn komentojn en la grupo ĉe ...vizaĝlibro:
http://www.facebook.com/pages/Esperanto- Arta_butiko/161213840594582

Notindas ke la butiko kaj la dezajnoj estas kreitaj de "Touche2style Création" trovebla ĉe https://www.facebook.com/pages/Touche2style-Cr%C3%A9ation/123177281080217?ref=ts 

 

Bonvenon !

 

bildo de VINILKOSMO
bildo de VINILKOSMO

ESPERANTO SUBGRUNDE kompilo elŝutebla ĉe cd1d.com/Vinilkosmo

Dek unu jarojn post ĝia apero,

Vinilkosmo kaj La Blua Papilio

disponigas por libera aŭskultado la Kompilo

"Esperanto Subgrunde".

Aŭskultebla ĉe cd1d.com/Vinilkosmo- Radio

kaj elŝutebla laŭ FLAC (senperda formato) kaj MP3, alklakante ĉi tie:

bildo de VINILKOSMO

Lina faras intervjuon de DOLCHAMAR ĉe ĈRI

Ĉe la Espo-klubo de Ĉina Radio Internacia

http://esperanto.cri.cn/641/2011/02/09/1s120950.htm

Aŭskulteblas intervjuo de Lina pri la albumo Trajn' Nenien

kaj intervjuo pri la bando DOLCHAMAR kun Pieĉjo (Patrik Austin)

ĉe la Espo-klubo de Ĉina Radio Internacia

http://esperanto.cri.cn/641/2011/02/09/1s120951.htm

bildo de VINILKOSMO

Intervjuo pri Vinilkosmo fare de Lina ĉe CRI

Intervjuo pri VINILKOSMO en

fare de Lina

Lina de Ĉina Radio Internacia faris intervjuon de Flo (Floréal Martorell) pri aktualaj novaĵoj de Vinilkosmo.
La unua parto de la intervjuo aŭskulteblas ĉi tie :
http://esperanto.cri.cn/641/2010/12/10/1s119101.htm

Dua parto de la intervjuo estos dissendita de la radio venontan sabaton 17an/12/201 sed jam disponeblas ĉi tie : http://esperanto.cri.cn/641/2010/12/13/1s119176.htm

bildo de VINILKOSMO

3 novaj afrikaj muzikvideoj de KONGA ESPERO elŝuteblaj ĉe Vinilkosmo-mp3.com

Lasminuta novaĵo ĉe VINILKOSMO : 3 novaj muzikvideoj elŝuteblaj

ĵus aperis la 3 muzikvideoj de KONGA ESPERO

anoncitaj en la lasteldonita Informletero de Vinilkosmo n-ro 28.

Finfine la 3 muzikvideoj aperis dank'al la teknikaj streboj de Ivo de "Ivimages" (Francio) kaj de Rogener Pavinski de "Kosmuzik" (Brazilo). Ili estis realigitaj de Clary Mandivila de "Clary Production Center" el Kinshasa (Konga Demokrata Resp.) ... Do vere ankoraŭfoje internacia kunlaboro.

En la reto eblas spekti varbvideon de la kanto "Kiu lingvo por la homaro?" el la albumeto
"Kiu lingvo ?" de la bando el kinshaso KONGA ESPERO

aperinta kadre de la AFRIKA KOMPILO.

Koncerto de inicialoj dc en Tuluzo por la apero de la albumo "Urbano" kadre de FAM


en la kadro de FAM (Muzika forumo) en Tuluzo de la 3a ĝis 7a de novembro 2010

Koncerto organizita de VINILKOSMO membro de la FLIM (Federacio de Sendependaj Eldonejoj Mezpireneaj)

dimanĉo 7an de novembro ekde la 18a30 en Mandala

Kun la artistoj :

- Thomas Bel (Annexia)

- inicialoj dc (Vinilkosmo) en esperanto

- BD Harrington (Travelling)

- Henning (2000)

Kompleta programo de F.A.M. disponeblas ĉe: http://www.ipernity.com/blog/vinilkosmo/282551

Enirprezo : 5 €

Le Mandala 23 rue des Amidonniers -Toulouse

bildo de VINILKOSMO

FESTO, ATENTU, LOKO ŜANĜIĜIS !

EN DONNEVILLE (Donavila)

 

ATENTU, LOKO ŜANĜIĜIS !

Karaj, multo okazis, kaj plej freŝa novaĵo estas ke Festo OKAZOS NE PLU en la universitato de Tuluzo SED en DONNEVILLE apud en la plej mojosaj muzikstudioj en la mondo : Ĉe Vinilkosmo kaj sidejo de EUROKKA ! Ne tro for de Tuluzo ;) ĉe la domo de Flo !

Ĉiuj novaĵoj tie ! kaj por antingi la lokon tie "Loko - Kiel atingi la lokon ?"

FESTO ! FESTO ! FESTO ! FESTO 2010, la partopreninda somera renkontiĝo de JEFO, partnere kunorganizata kun la helpo de EUROKKA, okazos en Donneville (apud Tuluzo), de la 13a ĝis la 20a de aŭgusto, kun karavano de IJS kaj BEMI al FESTO.

Festo sendube, estos La Esperanto-Muzika festivalo de la Somero !

Ĝi estos subĉiela somera festivalo en granda tereno kie partoprenantoj tendumos ĉu en individuaj tendoj ĉu en granda tendego.

La programo ne ŝanĝiĝis kaj restos la sama krom ke Kim J. Henriksen de "Hotel Desperado" sin anoncis surprize kaj koncertos vendrede 13an kiel stelula artisto dum la interkona programo.

Programon vidu ĉe : http://www.ipernity.com/blog/vinilkosmo/248958

kaj lokon kie okazos FESTO ĉi tie :

bildo de VINILKOSMO
Abonrilata enhavo


povigita de