Ensaluto

virbovo

bildo de lariko

Ŝerco: Efika Medikamento

Ranĉisto prunteprenis monon de la banko por aĉeti virbovon.  Post semajno, la bankisto vizitis la ranĉon por kontroli la sukceson de la prunto.  La ranĉisto plendis, ke la bovinoj ne interesis la virbovon, kiu nur vagis tra la paŝtejo kaj manĝis herbon.  La bankisto sugestis, ke bestkuracisto ekzamenu la virbovon. 

Post du semajnoj, la bankisto revenis.  La ranĉisto aspektis feliĉe kaj diris, "la virbovo amoris kun ĉiuj el miaj bovinoj.  Poste, li saltis super la barilon kaj amoris kun ĉiuj el la najbaraj bovinoj."

"Bone," diris la bankisto.  "Kion la bestkuracisto faris?"

"Li nur donis al la virbovo kelkajn pilolojn."

"Kiaj piloloj?"

"Mi ne scias la nomon," diris la ranĉisto.  "Sed ili gustas kiel mento."

Abonrilata enhavo


povigita de