Ensaluto

vivo

Pri morthelpo

En la nazia Germanio la esprimo eŭtanazio estis misuzita por murdi homojn kies vivojn la nazioj taksis senvaloraj. Tial mi preferas uzi la esprimon „morthelpo“. Nepre temas pri la decido de la homo kiu volas morti, ne pri la takso de aliaj homoj pri tiu homo.

Krome mi uzas la vorton „li“ en neŭtrala signifo (anstataŭ daŭre skribi li/ŝi).

 

Du eblaj (ekzemplaj) situacioj

 

  1. Povus okazi ke pro akcidento aŭ malsano via cerbo difektiĝas. Ke vi ne plu estas vi mem. Ke vi ne plu memoras la homojn kiujn vi amis kaj kiuj daŭre amas vin. Ke vi daŭre forgesas ĉion, do ankaŭ ne povas relerni scipovojn kaj ne rekonatiĝi kun antaŭe konataj homoj. Vi eble timas, vi eble sentas vin sola, malgraŭ aliaj homoj ĉirkaŭ vi. Vi ne plu povas ĝoji. Eble vi perceptas tiun situacion kiel neeltenebla kaj vi tion montras per kriado, koleriĝo, eble eĉ per atakoj de la al vi ne konataj homoj (povus esti viaj familianoj). Por trankviligi vin oni donas al vi medikamentojn. Poste vi simple atendas, apatia, indiferenta. Via korpo ankoraŭ sufiĉe bone funkcias, kaj se vi estas sufiĉe juna, povas esti tute bona ebla, ke vi en tiu stato ankoraŭ vivas multajn jarojn.

    Ĉu vi tion volus? Aŭ ĉu vi, se vi povus decidi tion jam nun por la persono kiu vi eble iam estus, sed ne volas esti, elektus libervolan morton - decido, kiun vi post la cerbodifektiĝo ne plu kapablus fari kaj pri kies plenumon vi do bezonus helpon de alia persono?

 

bildo de Sunjo

Absurda malriĉeco

Se oni ne havas tempon por ĝui tion, kion oni havas, oni estas absurde malriĉa.

bildo de Novatago

La vivo estas via kanto

 

Neniam lasu la tonojn mutiĝi
Neniam lasu malĝojon venki
forgesu la mornan pasinton
lasu kantojn vin animi

 

La vivo prenas kaj la vivo donas
vi ne pensu pri aĵoj perditaj
la donacoj, kiuj venas, venas nun:
varmaj ventoj, brilanta sun'

 

Sentu la ritmon de la sekundoj
dum minutoj iĝas melodioj
la horojn plenigas akordoj
la tagoj estas simfonioj

 

La vivo estas via kanto
ĝin lasu en ĉiu momento
plenigi vian ĉambron
vin luli, bela amo

 

Enspiru la tonojn, la freŝan aeron,
plenigos ili la tutan animon
la muziko neniam mutiĝos
sed eterne plu sonos

 

 

bildo de Marko Praecano

sunbrilo

el verdeskribitaj sensencaĵoj:

 

finfine la pluvado kaj ŝtormoj ĉesis kaj la suno denove brilias. por tiuj, kiujn la inundoj ne influis, vivo ree fariĝis normala. por tiuj, kiujn la inundoj influis.... vivo verŝajne ne fariĝos normala ĝis longe. :/

ĉe mi ĉio estas normala krom mia kutima (volontula) laboro ĉe bestŝirmejo ĉar la bestŝirmejo inundis. la pasintan sabaton mi partoprenis la kutiman kunvenon de la Brisbana E-Asocieto kaj mi eksciis, ke la Esperantistino, pri kiu mi antaŭe zorgis, estas sekura. :) mi ankaŭ renkontis usonaninon! :D verŝajne ŝi loĝas en Aŭstralio dum 7 jaroj kaj ne estis ŝia unuafojo partopreni E-kunvenon en Brisbano, sed estis la unuafojo por mi renkonti ŝin. mi feliĉEGas pri renkonti usonano kaj eĉ pli feliĉEGas, ke ŝi lernas Esperanton. :)))

krom tio, nenio vere menciinda okazas ĉe mi. lastatempe mi komencis lerni trikadon kaj mi alŝutis kelkajn filmetojn pri Fae (mia kato) ĉe Youtube, sed mi ne faris esperantan videoblogon.... krom ĝisdatigi mian kat-blogon, mi pigras zzzzz.....

bildo de noktema

Sorto

Sorto trovas tiun kiu perdis celon. Kvankam iafoje mi pensas ke nia celoj estas nia sorto.

bildo de Gio
Abonrilata enhavo


povigita de