Ensaluto

vojaĝado

novjaraj celoj por 2011

el verdeskribitaj sensencaĵoj:

 


  • konservi monon!!!!!
  • akiri aŭstralian vizon por partneroj.
  • akiri plentempan laboron.
  • ŝanĝu la manĝaĵon de Fae (kato) al kruda manĝaĵo.
  • vojaĝi kun David. ♥♥♥
  • daŭrigi kutiman kuiradon.
  • ĝisdatigi almenaŭ 3 el miaj blogoj..........
  • PLI OFTE ENMETI FOTOJN EN MIAJN (skribitajn) E-BLOGAĴOJN.

 

ĉu mi faras tro multe da celoj....? espereble ne. la plej malfacila celo estas la unua..... *suspiregas*

 

parenteze, mi faris mallongegan simplan videon (mi nomas ĝin "kvazaŭa televid-reklamaĵo") pri mia katoblogo: http://www.youtube.com/watch?v=ti4mjvScH4E

bildo de noktema

tien kaj reen

el la blogo verdeskribitaj sensencaĵoj:


denove mi ne ĝisdatigis delonge. :/ mi estas aĉa blogisto.

multe da aferoj okazis dum mia neskribado. unue, mi vojaĝis al Okinaŭo (Japanio) kaj Brisbano (Aŭstralio)! se vi ankoraŭ ne vidis la fotojn, kiujn mi fotis en Okinaŭo, jen!! mia vojaĝo al Okinaŭo estis bedaŭrinde mallonga (nur 3taga), sed mi tute ĝuis ĝin. :) estis multe da unikaj manĝaĵoj bongustegaj, historiaj lokoj kaj tradicioj interesaj. se mi povos, mi denove iros tien iutage. :) mi kore rekomendas al ĉiuj, ke vi vizitu Okinaŭon ĉar mi eĉ ne povas ĝuste diri kiel bonega ĝi estas.

en Brisbano mi faris neniom da la aferoj, kiujn vojaĝantoj kutime faras dum vojaĝado. mi pasigis la tutan 1 1/2ajn semajnojn kvazaŭ mi jam tie loĝis. kial? ĉar mi devis fari multe! sed antaŭ ol mi povas diri pri tion, kion mi faris, mi devas diri, ke ĉirkaŭ 2 semajnoj antaŭ ol mi vojaĝis al Brisbano la koramiko (David), lia fratineto kaj ŝia amikino trovis kaj ekluis 4 ĉambran ludomon. en tiu ludomo mi restis dum la vojaĝo kaj en tiu ludomo mi loĝos kune kun ili (David, lia fratineto kaj ŝia amikino) kiam mi forlasos Japanion. :)

 

legu plu ĉi tie.

bildo de noktema
Abonrilata enhavo


povigita de