Ensaluto

vortludo

Malkodo - ludo pri kodskribado kiun nur povas ludi esperanto-parolantoj

Saluton,

Mi kreis ludadon, kiun nur povas ludi homoj kiuj parolas esperanton.

Temas pri ludado deĉifri kodan skribadon, kiun oni devas deĉifri, aŭ transmeti ordinaran skribadon en specilajn signojn.

La nomo de la ludado estas "Malkodo". Sed la ludado ne nur koncernas la deĉifradon mem. Ene de malkodo estas aliaj ludoj ene de ĝi aŭ farita per ĝi.

La arto kodi kaj malkodi la malkodajn signarojn oni nomas "malkodumi", kaj la ludantoj "malkoduloj".

Antaŭ ol koni esperanton, kiam mi unuafoje ekpenis similan ludadon, mi komencis en naciaj lingvoj, sed mi tuj forgesis kaj rezignis. Poste mi ekkonis Esperaton, kaj mi decidis rekrei la ludon do en esperanto. Kaj esperanto mirige montriĝis la plej taŭgan lingvon. Mi feliĉas.

Mi elpensis malkodon nur por privataj aferoj, tamen, ĝi pli kaj pli firmiĝis, kaj allogis min pri tiom da kuriozaj observoj, eltrovoj kaj aranĝoj, ke laŭkonsile de neesperantaj amikoj, kial ne publikigi ĝin?

Mi unuavide konsideras ĝin kiel neŭroterapian lundon. Ne estas por konkuri al ordinaran lingvon. Nur por aliorganizi niajn pensojn. Por kaŝi pasvortojn kaj ekzameninformojn sur naivaj ornamaĵoj. Por gardi informojn en alia paradigmo ol ordinara skribaĵo -- male tio ne estus kodludado. La paradigmo de malkodo estas tute alia ol esperanta gramatiko. Do malkodo ankaŭ ne temas pri alia reformo de Esperanto. Al malkodo pli gravas la formojn de la signojn kaj iliaj interrilatoj, kujn estas pli korekte diri interkontaktoj.

La fina leĝo do estas, malkodaj signaroj ne estas por esti rekte legata, sed interpretata konforme la nivelo uzata. Bona ludado estas kiam oni interpretas en esperanto sed eldiras nacie, tiel plibonigante la kaŝitecon de la ludo.

Malkodo konsistas el diversaj niveloj jene:

malvera nivelo

veraj niveloj -- baza nivelo
-- meza nivelo
-- eksperta nivelo

bildo de Malkodo - la kodludado nur por esperanto-paralantoj
bildo de lariko

Ŝerco: Diversaj vortludoj

1.  Estis disleksia, agnostika maldormemulo.  Ĉiunokte li kuŝis maldorme kaj pripensis la demandon, "Ĉu Ido ekzistas?"

2.  Benjamin Franklin diris, "Edziĝu per larĝe malfermaj okuloj.  Poste tenu ilin duonferme."  Si iu edziĝ(in)is laŭ tiu konsilio, li (ŝi) akiris boparencojn kaj bovideton.

3.  "3.14159265," diris Tom pie.

4.  Se ĉiu anglaparolanta usonano kiu loĝas en Meksiko, krom unu, forlasus tiun landon, ĉu la restanta usonano estus la fingringo?

5.  En mezepoka urbo estis du bierfarejoj.  Estis sufiĉa komerco por ambaŭ bierfaristoj, kaj estis neniu sento de malamikeco aŭ eĉ konkurado inter ili.  Unu el la bierfaristoj perdis siajn laboristojn pro epidemio kaj petis helpon al la alia.  "Mi povas helpi," diris la alia bierfaristo.  "Mi havas du lernoknaboj el Krakovo.  Mi povas sendi knabon al vi laŭ via bezono.  Nur pagu min unu taleron por ĉiu labortago kiun lernoknabo pasigis ĉe vi."

La aranĝo sukcesis, kaj ambaŭ bierfarejoj prosperis, kaj unue en la mondo oni uzis lupolojn por fari bieron.

Abonrilata enhavo


povigita de