Ensaluto

Ĉu ĉelima renkontiĝo?

Karaj samideanoj el trans la landlimo!

Mi tre ĝojas, ke vi ion finfine iniciatas rilate al la belorusa Esperanto-movado. Mi esperas je progreso kaj kunlaboro. Mian kurson de Esperanto en Bjalistoko frekventas unu belorusa knabino, kiu - kredeble - baldaŭ altiros aliajn siajn samlandanojn. En majo okazos en Bjalistoko grava Esperanto-aranĝo, nome 100-jariĝo de la movado en la naskiĝurbo de Zamenhof. Tiuokaze Bjalistoka Esperanto-Societo organizos ekskurson al Hrodno por kelkdek esperantistoj. Ĉu iuj el vi intencus renkontiĝi tiam? Eble veni al Bjalistoko?

Amike

bildo de beŝmek
bildo de zmila

bona ideo! eble mi povos viziti Hrodnon aŭ eĉ Bjalistokon.

diru pli detalajn informojn pri dato/loko kiam vi havos ilin.


povigita de